Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universitato de Erlangen)
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
publika esplorada universitato • comprehensive university • publika universitato
moto Movigante scion
Informoj
fondodato 1742
fondinto(j) Frederiko de Brandenburg-Bayreuth vd
Situo
Geografia situo 49° 36′ 3″ N, 11° 0′ 17″ O (mapo)49.60071749817511.004722360236Koordinatoj: 49° 36′ 3″ N, 11° 0′ 17″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Erlangen
Nombroj
nombro de studentoj 38 878 vd (stato: 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• TIME (Top Industrial Managers for Europe )
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Gesellschaft für Medienpädagogik und Kommunikationskultur in der Bundesrepublik
• Informationsdienst Wissenschaft
• Franca-Germana Altlernejo
arXiv
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
filioj
Q116899284 vd
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo (Bavario)
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo (Bavario)
DEC
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo (Germanio)
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo (Germanio)
DEC
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Map
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
vdr
Kastelo de Erlangeno, en la Universitato de Erlangeno

La Universitato Frederiko Aleksandro de Erlangeno-Nurenbergo (germane: Friedrich-Alexander-Universität Erlangen-Nürnberg) pli konata germane kiel FAU, estas publika esploruniversitato en la urboj Erlangeno kaj Nurenbergo, en Bavario. La universitato ricevis la nomojn de siaj fondintoj, nome, Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Bajreŭto (1711-1763) kaj ties patrono Karlo Aleksandro, Margrafo de Brandenburgo-Ansbaĥo (1736-1806), En Germanio, tradicie universitatoj pri liberalaj artoj kutime ne enhavas lernejon aŭ departementon pri inĝenierado. Tamen FAU entenas Fakultato pri Inĝenierado.

FAU estas la dua plej granda universitato en la ŝtato Bavario. Ĝi havas kvin fakultatojn, 23 lernejajn departementojn, 30 klinikajn departementojn, 19 aŭtonomajn departementojn, 656 profesorojn, 3 404 membrojn de la akademia teamo kaj ĉirkaŭ 13 mil servistojn.

En vintra semestro 2014-15 ĉirkaŭ 39 mil studentoj (inkludante 3 556 eksterlandajn studentojn) enmatrikuliĝis en 239 studareoj, kaj proksimume 2/3 el ili studas en la kampuso de Erlangeno kaj 1/3 en la kampuso de Nurenbergo. Ĉi-statistikajoj metis FAU en la supron de la 10 plej grandaj universitatoj en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato fondiĝis en 1742, en Bajreŭto de Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Bajreŭto, kaj translokiĝis al Erlangeno en la sekvanta jaro. Karlo Aleksandro, Margrafo de Brandenburgo-Ansbaĥo, unu el la du nomportantoj de la institucio, elmontris signifoplenan apogon al la universitato en ĝiaj unuaj jaroj. Ekde la komenco, la universitato estis protestanto-karaktera, sed kun la paso de la tempo ĝi sekulariĝis. Dum la nazia erao, la universitato unue havis apogantojn de la nazia sistemo en la konsilio pri studentoj. En 1961, la kolegio pri negocoj en Nurenbergo fandiĝis kun la Universitato de Erlangeno, tiamaniere ke nuntempe la kombinaĵo de institucioj prezentas fizikan ĉeeston en ambaŭ urboj. En 1966, inaŭguriĝis lernejo pri inĝenierado kaj de 1972 la normala eduklernejo el Nurenbergo komencis fari parton de la universitato.

Tempo-linio[redakti | redakti fonton]

Jen malsupre eta kronologio de FAU ekde ties kreado ĝis nun:

  • 1700-1704: Konstruiĝas la Kastelo de la Margrafoj de Erlangeno.
  • 1743: Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Bajreŭto publikigis edikton kie la ĵus fondita universitato de Bajreŭto estas translokiĝita al Erlangeno. Ĝi tiam enhavis kvar protestantajn fakultatojn, nome, teologio, jurisprudenco, medicino kaj filozofio.
  • 1769: La Universitato de Erlangeno ricevas novan nomon kiel Universitato Frederiko Aleksandro omaĝe al ties fondinto kaj patrono.
  • 1818: La biblioteko de la Universitato de Altdorf, dissolvita en la 24-a de septembro 1809, translokiĝas al Erlangeno.
  • 1824: Konstrudato de la unua hospitalo.
  • 1825: La universitato translokiĝas al la Kastelo.
  • 1927: Sciencoj ne plu estas parto de la Fakultato pri Artoj kaj kreiĝas nova Fakultato pri Sciencoj
  • 1961: FAU ampleksas ĝia grando per akirado de la Nurenberga Kolegio pri Ekonomiko kaj Sociaj Sciencoj (fondita en 1919). La nova nomo de la Universitato fariĝas Universitato Frederiko Aleksandro de Erlangeno kaj Nurenbergo.
  • 1966: Starigado de la Fakultato pri Inĝenieraj Sciencoj. (FAU estas la unua el la tradiciaj universitatoj de la malnova federala respubliko kiu enkorpigis inĝenieradon kiel sendependa fakultato.)
  • 1972: La Kolegio pri Trejnado de Profesoroj el Nurenbergo enkorpiĝas al la Fakultato pri Edukado.
  • 1993: FAU celebras ĝiajn 250 jarojn je datreveno.
  • 1994: La Libera Ŝtato de Bavario akiras 4,4 hektarojn je grundo por la Universitato de Erlangeno, kiu antaŭe apartenis al la usona armeo. La areo nun estas konata kiel Kampuso de Röthelheim.
  • 1995: La Fakultato je Administrado pri Negocoj, Ekonomiko kaj Sociaj Sciencoj celebras ties 75-an datrevenon.
  • 2000: La Centro pri Teknologio Bavario-Kalifornio malfermas ties sidejon al la Universitato de Erlangeno-Nurenbergo.
  • 2000: Inaŭgura dato de la Esplorcentro en la instituto pri Klinika Molekula Biologio en Erlangeno.
  • 2001: Malfermado de la Kampuso de Röthelheim en la loko de la barakoj por malnovaj artilerioj.
  • 2004: Inaŭgura dato de la nova konstruaĵo en la Fakultato je Administrado pri Negocoj, Ekonomiko kaj Sociaj Sciencoj en Nurenbergo.

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]