Zoltán Csepregi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Csepregi
Zoltán Csepregi
Zoltán Csepregi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1964 (1964-02-08) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanaangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Humanities • Luterana Teologia UniversitatoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-NurenbergoScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • filologo • teologo • Protestanta teologo • universitata instruisto
vdr

Zoltán Csepregi [ĉepregi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csepregi Zoltán estas hungara teologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, eklezihistoriisto.

Zoltán Csepregi[1] naskiĝis la  8-an de februaro 1964(nun 1964-02-08) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Csepregi akiris an diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1988 kaj en Luterana Teologia Akademio en 1994. Inter 1989–1995 li instruis en luterana gimnazio en Budapeŝto, sed inter 1992–1993 li plulernis en Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo. Inter 1995–1998 li studis en Scienca Universitato Attila József, kie fine li akiris sciencan gradon Ph.D.. Li estis asistanto inter 1995–1999 en la Teologia Akademio, docento inter 1999–2004, poste profesoro, ekde 2018 ankaŭ rektoro. Intertempe ekde 2000 li estis ankaŭ luterana pastoro, lia habilitiĝo okazis en 2001 en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li doktoriĝis (DSc) en 2011 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1997-2004. Li ricevis stipendion inter 2001-2004, premiojn en 2013 kaj 2014.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar pietizmus 1700-1756 (2000)
  • Zsidómisszió, vérvád, hebraisztika (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]