Orgenkomponaĵoj (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komencaj taktoj el la famega Tokato kaj fugo d-minora BWV 565
J.S. Bach

Johann Sebastian Bach validas kiel unu el la plej gravaj orgenkomponistoj. Unuflanke preskaŭ ĉiuj form- kaj kompontipoj troveblas en lia ampleksa verkaro, aliaflanke multaj el la pecoj surmontras la virtuozan fugostilon de li ŝatatan.

La multfacetecon de la orgenkomponaĵoj de Bach, kiu trans longa tempo komponis por orgeno, starigas la historiistojn antaŭ multajn demandojn. Krome multaj el ĉi tiuj verkoj starigas altegajn teknikajn pretendojn al la orgenistoj, ekzemple la ses triosonatoj.

La graveco de la orgenverkoj de Bach[redakti | redakti fonton]

La „verkoj por orgeno“ estas registritaj en Bach-Werke-Verzeichnis (BWV) sub la numeroj 525 ĝis 771. Se oni flankenlasas tiujn, kiuj supozeble ne devenas de Bach, restas proksimume 220 orgenkomponaĵoj – kvinono de lia verkaro. Ĉi tiu nombro montras la gravecon de la orgeno por Bach. Instrumentaj ĥoralaranĝaĵoj, partitoj, fantazioj, preludoj, fugoj, do orgenspecifaj muzikaj formoj, konsistigis ekde frua junaĝo ĝis en la alta aĝo la bazajn elementojn de liaj komponaĵoj.

En liaj orgenkomponaĵoj Bach estis aparte influita de la nordgermana orgenskolo, do de komponistoj kiel ekzemple Dietrich Buxtehude, Nicolaus Bruhns kaj Johann Adam Reincken. Ankaŭ aliaj muzikaj stiloj, kiuj stampis lian tutan verkadon (ekzemple la itala konĉerto kaj la kortega franca ornamtradicio), ne restis sen influo sur lia orgenverkado.

La orgenmuziko de Bach estas klasifikebla en du grupojn laŭ tio, ĉu la bazo estas ĥoralo aŭ ne. Ankaŭ Bach-Werke-Verzeichnis utiligas ĉi tiun distingilon por subdivido.

Ĥoralligita orgenmuziko[redakti | redakti fonton]

Kolektoj kaj cikloj[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo de la ĥoralaranĝaĵo Wie schön leuchtet der Morgenstern BWV 739

Grandparto de la orgenmuziko de Bach baziĝas sur ĥoralmelodio. Lia procedo de ĥoralaranĝado, kiu reiras sur modelojn kiel ekz. Dietrich Buxtehude, kondukas al prefere mallongaj unuopaj movimentoj, kies formon destinas la sinsekvo de la ĥorallinioj. Bach inklinas al tio, kunporti plurajn tiaspecajn komponaĵojn, kiuj uzas malsamajn ĥoralojn, sed konvenas laŭ strukturo kaj amplekso.

Ekzemplo estas la jam en Vajmaro komencita Orgelbüchlein (BWV 599–644), laŭ Albert Schweitzer la „Vortaro de la tonlingvo de Bach“; ĝi ampleksas 46 komponaĵojn. Simile strukturitaj estas la dek ok ĥoraloj (BWV 651–668) kaj la tria parto de Clavierübung ekestintaj en Lepsiko (jen la ĥoralaranĝaĵoj estas enkadrigitaj per preludo kaj fugo E♭-maĵora – vd. malsupren).

La Ses diversmanieraj ĥoraloj (BWV 645–650), konataj sub la nomo Schüblersche Choräle, ekestis kiel kantatomovimentoj, kiujn Bach poste aranĝis kaj kunportis por orgeno.

Variacioj[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje Bach ankaŭ kombinis plurajn variaciojn pri la sama ĥoralo al plurmovimentaj „partitoj“, ekzemple la Partite diverse sopra „Sei gegrüßet, Jesu gütig“ (BWV 768) aŭ Canonischen Veränderungen über „Vom Himmel hoch, da komm ich her“ (BWV 769), kiu apartenas al la kontrapunkta malfrua verkaro de Bach.

Libera orgenmuziko[redakti | redakti fonton]

Grandparto de la verkado de Bach por orgeno ne rilatas al ĥoralo. La plimulto el ĉi tiuj verkoj sekvas la dumovimentan strukturon el preludo kaj fugo; apartakaze Bach jen nomis la preludon ankaŭ fantazio aŭ tokato.

Tokato kaj fugo[redakti | redakti fonton]

La eble plej fama orgenverko entute estas la multludata tokato kaj fugo d-minora (BWV 565), kiu aŭ estas junaĝa verko de Bach aŭ tute ne devenas de li mem.

Pluaj tokatoj estas tokato kaj fugo en F-maĵoro (BWV 540), la ofte tiel nomata „dorika“ tokato kaj fugo BWV 538 (la tonalo estas vera d-minoro) kaj tokato, adaĝo kaj fugo C-maĵoro (BWV 564), kiu laŭstrukture aludas la konĉertformon.

Preludo kaj fugo[redakti | redakti fonton]

Al la plej jofte ludataj dumovimentaj pecoj apartenas preludo kaj fugo D-maĵora (BWV 532), fantazio kaj fugo c-minora (BWV 537) kaj preludo kaj fugo C-maĵora (BWV 547). Rimarkinde ankaŭ estas la harmonie aŭdaca fantazio kaj fugo g-minora (BWV 542). Hermann Keller atribuas al preludo b-minora (el preludo kaj fugo BWV 544), „lirike dolorigan bazan karakteron“ kaj atestas al la fugo interesan evoluiron. Sub BWV 572 troviĝas la frua fantazio G-maĵora (ankaŭ nomita „Pièce d'Orgue“).

Bach mem montris sian altestimon pri preludo kaj fugo E♭-maĵora (BWV 552), presigante ĝin kiel parto de la tria parto el Clavierübung.

La Ok etajn preludojn kaj fugojn (BWV 553–560) la muzikesploro nun atribuas al unu el la lernantoj de Bach, eble al Johann Tobias Krebs aŭ ties filo Johann Ludwig Krebs.

Pasakaljo kaj fugo[redakti | redakti fonton]

La oktakta bastemo de Pasakaljo c-minora (BWV 582) estas bazo de dudek variacioj; la fugo uzas la temoduonojn kiel temo kaj kiel unua kontraŭsubjekto kaj aldonas pluan kontrapunktan temon.

Pluraj movimentoj[redakti | redakti fonton]

La ses sonatoj (BWV 525–530), kiuj komence havis instrucelon (nome la muzikan edukadon de lia plej aĝa filo Wilhelm Friedemann), validas kiel kulmino de trivoĉa orgenkomponaĵo kaj apartenas pro la plena inkludo kaj egalrajtigo de la pedalaro al la plej malfacilaj verkoj de Bach. La komponaĵoj ne sekvas la kvarmovimentan formon de la sonata da chiesa, sed jam surmontras la pli modernan sekvon de tri movimentoj orientiĝantan je la itala konĉerto.

Je la ses konĉertoj (BWV 592–597) temas pri aranĝaĵoj de konĉertoj de aliaj komponistoj, kiujn Bach pretigis por studoceloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Orgelwerke (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3184800 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)