Erdmann Neumeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Erdmann Neumeister

Erdmann NEUMEISTER (* 12-an de majo 1671 en Uichteritz; † 18-an de aŭgusto 1756 en Hamburgo) estis germana himnopoeto, poetikisto kaj teologo de la barokepoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Neumeister estis filo de Johann Neumeister, lernejestro, orgenisto kaj administristo devena el Wurzbach, kaj de Margaretha nask. Francke el Weida. Post ricevo de stipendieca urba posteno li lernis ekde aprilo 1686 ĝis januaro 1691 ĉe la elektoprinca saksia landa lernejo Schulpforta. Ekde printempo 1691 li studis en Lepsiko teologion kaj poetikon. La 25-an de februaro 1694 Neumeister fariĝis bakalaŭro kaj samtempe magistro. En 1695 li prezentis sian habilitiĝo-traktaĵon "De poetis germanicis" kaj fariĝis docento pri poetiko. Okaze de kuracado en Bibra la tiea pastro Büttner akceptis lin en 1696 kiel substituito. Ekde 1697 Neumeister laboris kiel pastro je Bibra kaj helpoficisto de la superintendentejo je Eckartsberga; komence eĉ kun grandaj materiaj malfacilaĵoj.

Li geedziĝis la 24-an de novembro 1697 en Weißenfels kun Johanna Elisabeth Meister, filino de la duka kuirmajstro Christoph Meister. En 1704 li sukcesis esti dungita kiel kortega diakono en Weißenfels ĉe la tiea kortego. Tie li ekhavis kontakton kun komponisto Joh. Philipp Krieger. Jam en 1706 li fariĝis ĉefa kortegopredikanto, konsistoriano kaj superintendento en Sorau en Malsupra Luzacio, kiam li akompanis Annan Marian de Saksio-Weißenfels post ties edziniĝo kun Erdmann la 2-a de Promnitz. Jam tie komencis lia dumviva teologia batalo kontraŭ la pietismo. En Sorau li havis intiman kontakton al Georg Philipp Telemann. Ĉar liaj grafaj dungintoj sin turnis pli kaj pli al pietismaj ideoj, Neumeister foriris el Sorau en malpaco kaj kandidatiĝis sukcese en Hamburgo. Ekde 1715 ĝis sia morto en 1756 li estis ĉefpastro ĉe la Jakobi-preĝejo en Hamburgo. Lia pledo, dungi Johann Sebastian Bach-on kiel orgenisto, ne estis bonvoleme aŭskultata de la preĝej-estraro en 1720. En 1747 li mem prezentis la jubileo-predikon okaze de sia 50-jara oficojubileo. Neumeister mortis 85-jara kaj preskaŭ blinda la 18-an de aŭgusto 1756. Lia tombo en la preĝejo estis detruita kune kun multaj aliaj en 1944 dum bombatako, konserviĝis nur malantaŭ la predikejo oleopentraĵo super la natura grando, kiu lin portretas.

Aktiveco[redakti | redakti fonton]

Neumeister verkis multajn kantatotekstoj kaj enkondukis unuafoje en ĉi tiun ĝenron laŭ la modelo de la opero recitativojn kaj ariojn. Johann Sebastian Bach muzikigis entute kvin el liaj vojmontraj tekstoj inter 1711 kaj 1714 (BWV 18, Nun komm, der Heiden Heiland (BWV 61), BWV 24, BWV 28 und BWV 59). Pliaj komponistoj, kiuj muzikigis liajn libretojn, estis Philipp Heinrich Erlebach, Johann Philipp Krieger kaj Georg Philipp Telemann. La literatura verkaro de Neumeister ampleksas krome multajn edifajn traktaĵojn same kiel junaĝajn poemojn moralajn-satirajn. Meusels Lexikon, Bd.2 (1810), p. 81-98 listigas preskaŭ 200 presaĵojn de Neumeister.

Jam en la aĝo de 24 jaroj li verkis en 1695 sub la titolo De Poetis Germanicis spritan, akre kritikan superrigardon super la tuta tiama germanlingva baroka literaturo. Nur la germanigo far Günter Merwald el 1978 faris alirebla ĉi tiujn mokajn-kritikajn dirojn, kiuj kontraŭas la ĝenerale akceptitan barokan kanonon surprizmaniere, al vasta publiko. En 1707 li publikigis poetikan traktaĵon jam ekestintan en Lepsiko sub la titolo Allerneueste Art zur reinen und galanten Poesie zu gelangen (Plej aktuala maniero atingi puran kaj galantan poezion), kiun li eldonigis de sia amiko Christian Friedrich Hunold, ĉar la en ĝi estantaj profanaj ampoemoj el lia junaĝo ne estis akordigeblaj kun sia eklezia pozicio.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Valediktionsarbeit über J.G.Carlowitz, Schulpforta 1691, Archiv u. Bibliothek der Landesschule Pforta
  • De Poetis Germanicis hujus seculi. Nachdruck d. Ausgabe v. 1695 mit deutscher Übersetzung von Günter Merwald, hrsg. Franz Heiduk. Bern: Francke 1978
  • M. Erdmanns Neumeisters Abgenöthigte Defensions-Schrifft/ wider L. Joh. Georgii Albini Schmäh-Schrifft/ die er seiner absurden und ausgeschriebenen Disputationi Inaugurali irraisonnabel, alber und ungereimt anhänget Cölln 1695 [1]
  • Das Klagende Zion auf den Weißen Felsen über Den allzufrühen ... Todes-Fall Des ... Herrn Johann Adolphen/ Hertzogen zu Sachsen ... / Am Trauer-Tage Der ... Beerdigung/ Den 25. Iulii, An. 1697. ... entworffen von Erdmann Neumeister/ P. S. in Biebra Leipzig : Fleischer, 1697 .[2]
  • Lob-Gedichte des so genannten Bauer-Hundes/ Oder Fürstl. Leib-Hundes zu Weissenfels : Mit allerhand Sitten-Lehren und angenehmen Galanterien Moralisch vorgestellet / von einem Tugend-Freund und Laster-Feind o.J., um 1700 [3]
  • Poetische Früchte der Lippen in Geistlichen Arien, über alle Sonn-, Fest- und Apostel-Tage [...] in die Hochfürstl. Sächs. SchlossCapelle zu Weissenfels zur Kirchen.Music übergeben Bibra 1700 [4]
  • Der Zugang zum Gnadenstuhl Jesu Christi. Weißenfels 1703
  • Geistliche Kantaten. 1705
  • Worte der Weisen, Weißenfels 1707
  • Allerneueste Art zur reinen und galanten Poesie zu gelangen, hrsg. Christian Friedrich Hunold. Hamburg 1707 u.ö.
  • Der Priesterliche Lippen in Bewahrung der Lehre, Leipzig und Görlitz 1714
  • Fünffache Kirchen-Andachten, bestehend in…Arien, Cantaten und Oden. Leipzig 1717
  • Heilige Sonntags=Arbeit, Leipzig 1717
  • Praefat. vor Herr D. Joh. Frid. Mayers, P.P. und Past ad D. Jacob Hainb. Hamburgischen Sabbath, Hamburg 1717
  • Praef. vor des Engeländischen Pred. in Londen, Thomae Brooks Tract. güldene Aepffel vor Jünglinge und Jungfrauen, wie auch eine Ehren-Krone vor die Männer und Matronen, oder: was es für eine Glückseeligkeit sey, wenn man bey zeiten fromm wird, und für eine besondere Ehre, wenn man ein alter Schüler Christi ist. Hamburg 1717
  • Erster Evangelischer Seegen in Hamburg, Weißenfels und Hamburg 1718
  • Neue geistliche Gedichte auff alle Sonn- und Festtage, 2 Theile, Eisenach 1718
  • Heilige Wochen-Arbeit, 4 Theile, Hamburg 1718 & 1719
  • Geistliche Bibliotheck, Hamburg 1719
  • Predigten von neuen Menschen, Hamburg 1719
  • Communion-Buch, Weißenfels 1719
  • Epistolische Nachlese der ordentl. Epistel-Predigten, Hamburg 1720
  • Conc. Poenit., Hamburg 1720
  • Praef. vor Herr M. Phil. Frid. Hanens, Meckl. Leben und Thaten Ignatii Lojolae, berühmten Stifftern des Jesuiter Ordens, Rost(ock?) und Neu-Brandenburg 1721
  • Kurzer Beweis, dass das jetzige Bereinigungs-Wesen mit den sogenannte Reformierten oder Calvinisten dem ganzen Catechismo schnurstraks zuwider lauffe: nebst einem Anhange, darinnen die Bereinigungs-Punkte untersucht werden. Mit Genehmhaltung und Approbation C.C. Ministeriee, Hamburg 1721
  • Praef. vor Herr Joh. Langemachs, gewesenenPred. in Neustadt, im Holsteinischen, Catechißmus-Schule, Hamburg
  • Psalmen, Lobgesänge und Geistliche Lieder. 1755
  • Hern. Erdmann Neumeisters, Pastoris zu St. Jacobi in Hamburg, Aufheben heiliger Hände zu GOtt, das ist, Allerhand Gebethe zu andächtiger Ausübung eines wahren Christenthums, aus seinen Geistreichen Gebeth-Büchern zusammen getragen von einem Liebhaber der Neumeisterischen Schrifften, Hamburg 1756

Literaturo (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • P. Brausch: Die Kantate. Diss. Heidelberg 1921, S. 51-84
  • Max von Waldberg: "Erdmann Neumeister. Versuch einer Charakteristik", in: Germanisch-romanische Monatsschrift 2 (1910), 115-123
  • Henrike Rucker (Hrsg.): Erdmann Neumeister (1671-1756). Wegbereiter der evangelischen Kirchenkantate. Weimar: Hain-Verlag, o.J. (Weißenfelser Kulturtraditionen 2). ISBN 3-930215-51-9
  • Ute-Maria Viswanathan: Die Poetik Erdmann Neumeisters und ihre Beziehung zur barocken und galanten Dichtungslehre. Diss. Ann Arbor 1989
  • Gottfried Christian Götzens, Annaeb. Misnici, SS THEOL. CULT. Kurtze Erzehlungen Von unterschiedenen hin und her zerstreueten Gelehrten Welche vormahlen In der Königl. und Churfl. Sächß. Land=Schule Pforte studiret haben. Leipzig, Johann Gottlieb Bauch, Anno 1721. (Seiten 40-47), Archiv und Bibliothek der Landesschule Pforte Reg.-Nr.128b
  • Uwe Riedel: Erdmann Neumeister, Biografisches Mosaik, Selbstverlag [5], 2010, ISBN 978-3-00-030166-7
  • Max v. Waldberg: Neumeister, Erdmann. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Bd. 23, Duncker & Humblot, Leipzig 1886, S. 543–548.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Erdmann Neumeister » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3315851 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)