Johann Philipp Krieger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Philipp Krieger
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1649 (1649-02-25)
en Nurenbergo
Morto 6-an de februaro 1725 (1725-02-06) (75-jaraĝa)
en Weißenfels
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Johann Philipp Krieger
Familio
Infano Johann Gotthelf Krieger
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Johann Philipp KRIEGER (* 26-an de februaro 1649 en Nurenbergo; † 6-an de februaro 1725 en Weißenfels) estis germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Krieger alkreskis kiel filo de tapiŝfaristo kaj fadenfarbisto kaj ricevis jam junaĝe muzikan edukadon je klavarinstrumentoj. La edukadon daŭrigis la nurenberga muzikisto Johann Drechsel; Krome Krieger ricevis instruadon je blov- kaj arĉinstrumentoj de gambvjolisto Gabriel Schütz. Antaŭrange lin tamen influis dum lia edukado orgenisto Hainlein, ĉefe rilate al lia posta turniĝo al orgenludado.

Poste Krieger iris al Danujo, kie li fariĝis lernanto de la Reĝa Dana Orgenisto Johannes Schröder en Kopenhago. Samtempe li anstataŭis tiun ĉi kiel orgenisto ĉe la Petro-preĝejo. Parallele al tio li ricevis de Caspar Förster la pli juna, Reĝa Dana Kapelmajstro, instruon je la fako kompozicio. Mallongan tempon post la ekstudado Krieger fariĝis orgenisto ĉe la ĉefa preĝejo de Kopenhago. Proksimume 1667 li ricevis vokitecon kiel orgenisto el Christiania en Norvegujo, kiun li tamen ne akceptis laŭ deziro de siaj gepatroj.

Reveninte al Germanujo, li ekdeĵoris ĉe la markgrafo Kristiano Ernesto en Bayreuth, kie li poste tenis la postenon de kapelmajstro. Pro la militagadoj kontraŭ Francujo sekvantaj post tio kaj por la kortega devo, limigi la muzikajn aktivecojn, Krieger petis sian maldungon.

Post tio li komencis studvojaĝon al Italujo, por viziti la tieajn muzikejojn kaj studi. Sekvis studoj en Venecio interalie ĉe Johann Rosenmüller de kompozicio same kiel ĉe Rovettini de klaviceno. Studoj en Romo ĉe Antonio Maria Abbatini kaj Bernardo Pasquini sekvis. Kunuloj el ĉi tiu epoko estis Francesco Cavalli, Giovanni Legrenzi, Ziani kaj Kirchner. Post tio sekvis plua vojaĝo al Venecio kaj Romo por la studado de opero. En 1675 li estis nobeligita, post kiam li muzikis antaŭ imperiestro Leopoldo la 1-a en Vieno.

Post mallonga restado en Bayreuth samkiel en Frankfurto ĉe Majno kaj Kassel li transprenis en 1677 la postenon de ĉambromuzikisto kaj -orgenisto ĉe la kortego de Aŭgusto de Saksio-Weißenfels en Halle. Jam post mallonga tempo li estis nomumata vickapelmajstro kaj ŝanĝis kune kun la nova duko Johano Adolfo la 1-a en 1680 rezidejon. En Nov-Augustusburg inter 1685 kaj 1717 ekestis ok multvoĉaj instrumentaj komponaĵoj, kiuj validas kiel ekzemploj por fruaj germanaj grandaj konĉertoj. Krieger precize librotenis ĉiujn verkojn prezentitajn je la kortego sub lia estrado. Pro tio estas dokumentita, ke li komponis proksimume 2000 kantatojn, kiuj plejparte perdiĝis.

Per sia geedziĝo kun Rosine Helene, filino de Johann Nicolai el Halle, ekestis parenceco al la familio de Händel. Johann Philipp Krieger mortis en 1725 je Weißenfels. Lia muzika verkaro nuntempe tamen plejparte eniris forgesecon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Operoj kaj kantoteatraĵoj
    • Der wahrsagende Wunderbrunnen
    • Wettstreit der Treue, Schäfer-Spiel (1693)
    • Hercules unter den Amazonen, Singe-Spiel (1693)
    • Der großmüthige Scipio Africanus (1694)
    • Die Libysche Thalestris (1696)
    • Der wiederkehrende Phoebus
    • Phoebus und Iris
  • Tablomuzikoj
    • Mars und Irene
    • Die Demuth
    • Ganymedes und Juventas
  • Verspermuzikoj
    • Die unverwandelte Daphne ... por geedziĝfesto (1684)
  • Cambromuziko
    • XII Sonate à due Violini (Nurenbergo, 1688)
    • XII Sonatoj por violono, violonĉelo kaj kontinua baso (Nurenbergo, 1693)
    • 6 Suiten Lustige Feld-Music por kvar blovinstrumentoj (Nurenbergo, 1704) (formitaj laŭ verkoj de Lully)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus-Jürgen Gundlach: Johann Philipp Krieger, das geistliche Vokalwerk, Diss., Halle, 1981
  • Klaus-Jürgen Gundlach: Das Weissenfelser Aufführungsverzeichnis Johann Philipp Kriegers und seines Sohnes Johann Gotthilf Krieger, Sinzig, 2001
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Philipp Krieger » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3210163 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)