Moog-sintezilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Micromoog
Minimoog Voyager

Moog-sinteziloMoog-Synthesizer nomiĝas la sinteziloj de la entrepreno Moog, fondita de Robert Moog. En la komenco li evoluigis modulan sintezilo-sistemon.

Fine de la 1960-aj jaroj ka Moog-sintezilo famiĝis per la vojrompa sondisko Switched-On Bach, kiu sonigis la muzikon de Johann Sebastian Bach tute nova. Ĝin registris Walter Carlos, kiu post seksoŝanĝo en 1972 nomiĝas Wendy Carlos. Ĉi tiu disko fariĝis Album la mondvaste plejofte vendata disko pri klasika muziko. Carlos registris la sondiskon per Moog Modular-System, oni muntis per oktraka surbendigilo. Ĉar Moog-sintezilo estas unuvoĉa, oni devi registri plurajn trakojn unu post la alia kaj poste konvene kunmunti.

La trarompon sukcesis la entrepreno tamen per Minimoog, la unua portebla kompaktsintezilo kun integrigita klavaro. En la 1970-aj jaroj ĉi tiun aparaton trouzis ekzemple Keith Emerson kaj Chick Corea. Krome ĝi estas konata de la sondiskoj de Stevie Wonder, Uriah Heep, Kraftwerk, Manfred Mann kaj Tangerine Dream. Pink Floyd uzis ĝin en 1975 por la peco Shine On You Crazy Diamond, en kiu ĝia sono imitas la sonon de trumpeto. Steve Winwood ekkonis aparte la taŭgecon de la sintezilo por fortikaj bassonoj. Ekde 1978 la kanada pomproka bando Saga uzis Moog-sintezilojn por sia klavarile stampita muziko. En la 90-aj jaroj la Moog-sintezilo estis ŝatata instrumento en geto-funko, reprezentata i.a. de Warren GDr. Dre. Ĝi donis tie krom la tipaj bassonoj ankaŭ la altfrekvencan fajfadon, ekipitan per portamentoj. Klaus Schulze kaj Pete Namlook dediĉis kompletan sondisko-serion sub la nomo Dark Side of the Moog al la sintezilo kaj ĝia inventinto.

Minimoog nun ankoraŭ esta uzata kiel referencaparato por la sona prijuĝo de aktualaj aparatoj. Al Minimoog tamen mankas la MIDI-taŭgeco, frapdinamiko kaj la ebleco konservi sonojn. Krome Minimoog estis ludebla nur unuvoĉe. Pro tio la entrepreno evoluigis sekvomodelojn, ekzemple Memorymoog aŭ en 1976 „Polymoog“[1]. Por fari perlaborebla la faman Moog-sonon ankaŭ por ĉiuj, Moog poste evoluigis „Prodigy“[2]. Ĉi tiu tre kompakta sintezilo estis fariĝonta la plej sukcesa modelo post Minimoog.

Pro aparta aperaĵo okulfrapis la modelo „Liberation“, la unua serie produktata Keytar. Ĝin i.a. popularigis Nena, Spider Murphy Gang, Asia kaj Jan Hammer. Laŭteknike ĝi baziĝas sur Moog Opus 3 kaj havis polifonion baziĝanta sur frekvencdividila sistemo. Intertempe famiĝis la malofta baspedalaro „Moog Taurus“[3], kiu generas tre volumenan sonon. La pratipo de Moog-sintezilo, kiun Robert Moog konstruis por komponisto Max Brand ĉirkaŭ la jaro 1960, staras en la Max-Brand-arĥivo en Langenzersdorf (Aŭstrujo).

Jean Michel Jarre uzas por siaj produktaĵoj multnombron de diversaj modeloj de Moog. Ekzemple je Oxygene li uzis i.a. Moog Modular, Minimoog kaj ankaŭ Liberation Keytar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Modell „Moog Polymoog“
  2. Modell „Moog Prodigy“
  3. Modell „Moog Taurus“
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Moog-Synthesizer » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.