filmportal.de

El Vikipedio, la libera enciklopedio

filmportal.de estas datumbanko pri germanaj filmoj kun vastaj indikoj pri filmoj kaj filmfaristoj same kiel tiutemaj artikoloj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La arĥivo prezentas inforjmojn pri ĉ, 71.000 germanaj kinofilmoj (stato: aŭgusto 2009) ekde 1895 ĝis nun. Ĉ. 7.000 filmoj estas detale prezentataj kun enhavoinformoj, fotoj aŭ afiŝoj. Por ĉirkaŭ 2.400 filmoj estas ekstrakteblaj parte historiaj kritikoj.

Krome en estas reprezentataj ĉirkaŭ 151.000 nomoj de filmfaristoj de la germana kino, pri kiuj ekzistas nun (2009) pli ol 3.000 biografioj.

Ĉi tiujn leksikonajn indikojn kompletigas filmanonciloj kaj filmeltranĉaĵoj de germanaj klasikaj filmoj. Krome temaroj konektas la informojn per superrigardaj artikoloj kaj fonaj prezentadoj, ekz. pri la historio de filmo en la Vajmara Respubliko, en la naziisma epoko kaj en GDR.

Subtenantoj de la projekto[redakti | redakti fonton]

filmportal.de estis konstruita far Deutsches Filminstitut - DIF (Frankfurto ĉe Majno) kunlabore kun CineGraph – Hamburgisches Centrum für Filmforschung e.V. kaj estas subtenata far la aliaj membroj de la germana Kinemathek-ligo kaj la ligoj de la filmekonomio. La portalo kunlaboras kun Association des Cinémathèques Européennes (ACE), ARTE, la DEFA-fondaĵo, la Goethe-institutoj, German Films, de Deutsche Filmakademie, kaj de Berlinale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]