Hans-Joachim Schulze (muziksciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans-Joachim SCHULZE (n. 1934 en Lepsiko) estas germana muziksciencisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hans-Joachim Schulze studis muziksciencon kaj germanistikon ĉe la Altlernejo por Muziko je Lepsiko ekde 1952 ĝis 1954 kaj ĉe la Universitato de Lepsiko ekde 1954 ĝis 1957. Ekde 1957 li laboras ĉe la Bach-arĥivo en Lepsiko kaj estis ties direktoro ekde 1992 ĝis 2000. En 1979 li doktoriĝis ĉe la Universitato Rostock per studaĵoj pri la Bach-tradicio en la 18-a jarcento.

En 1993 li fariĝis kromprofesia profesoro ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. En la jaroj 1975–2000 li estis kune kun Christoph Wolff eldonanto de la Bach-Jarlibro.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bach-Dokumente vol. I–III kaj V, Kassel kaj Leipzig 1963–72, 2007 (vol. I/II kune kun Werner Neumann);
  • Johann Gottfried Walther, Briefe, Leipzig 1987 (kune kun Klaus Beckmann);
  • Bach Compendium, Leipzig kaj Frankfurt a. M. 1986 ff. (kune kun Christoph Wolff).
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hans-Joachim Schulze (Musikwissenschaftler) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3290498 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)