Johann Georg Fincke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Fincke
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1680 (1680-01-01)
Morto 26-an de majo 1749 (1749-05-26) (69-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Johann Georg FINCKE, ankaŭ Fink, Finke (* proksimume 1680; entombigita la 26-an de majo 1749 en Saalfeld) estis germana orgenkonstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estas necerte, ĉu la patro de Fincke, Christian Fincke, jam estis orgenkonstruisto. Eblas, ke Fincke laboris kune kun Georg Christoph Stertzing ĉe la orgeno de la urbopreĝejo en Jena. Almenaŭ li loĝis kelkajn jarojn en Jena. En 1709 li transloĝiĝis al Saalfeld por la konstruado de la orgeno en la tiea urbopreĝejo. Ĉi tiun orgenon kontrolis Johann Nicolaus Bach. En 1719 Fincke ricevis privilegion.

Ekde 1720 Johann Georg Fincke laboris ĉefe en Gera. Ĉar li tie akiris la civitanecon, oni povas supozi translokigon de la metiejo. Lian orgenon starigitan en la tiea Johano-Preĝejo ekzamenis neniu malpli grava ol Johann Sebastian Bach. Li pretigis pozitivan ekspertizon pri ĉi tiu instrumento ekipita per multaj teknikaj kaj sonaj apartaĵoj.

En 1726 Fincke ekloĝis en Neustadt an der Orla. Tie li ankaŭ estis ricevinta komision por la konstruado de granda orgeno. Tamen lia restado en Neustadt ŝajne estis nur nedaŭra. Poste li denove estis en Saalfeld.

La filo de Fincke, Johann Georg, transprenis la metiejon post la morto de la patro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Loko Preĝejo Bildo Manualoj Registroj Rimarkoj
1701 Buttstädt Finkonstruado de la orgeno komencita far Peter Herold
1703 Apolda Kompletado de la orgeno
1703 Oberweimar
1707 Camburg
1707 Jena Vierzehnheiligen Konserviĝinta
1708 Gumperda
1709–1714 Saalfeld Johano-Preĝejo
1713 Schwarzburg Kastelopreĝejo
1715 Gera Johano-Preĝejo
1716 Altenbeuthen
1718 Hoheneiche
1720 Gera Savanto-Preĝejo
1722-24 Gera Johano-Preĝejo
Gera Orfejo
Gera Johano-Preĝejo, malgranda orgeno
1726 Neustadt an der Orla Konserviĝinta
1729 Gräfenthal
1730 Großneundorf
Wallendorf
1745 Kopitzsch
Schmieritz
1748 Lehesten
ekde 1749 Schmiedefeld am Rennsteig Finfarita de Wolfgang Heinrich Daum el Coburg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Torsten Sterzik: Johann Georg Fincke, der Saalfelder Orgelbauer. Ein bedeutender Meister der Bachzeit. In: Thüringer Orgeljournal. Arnstadt, 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Georg Fincke » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3301688 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)