Gustav Fock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gustav FOCK (* 18-an de novembro 1893 en Neuenfelde; † 12-an de marto 1974 en Blankenese) estis germana muzikhistoriisto, eldonisto de antikva muziko kaj instrumentosciencisto. Li validas kiel plej grava esploristo pri Schnitger.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Fock naskiĝis 1893 kiel filo de kapitano el maristofamilio. Lia patro nomiĝis Claus Hinrich Fock kaj mortis jam en 1913. Lia patrino estis Greta, nask. Fortriede, vidv. Fock, vidv. Tiedemann († 1969). Claus Hinrich Fock estis posedanto kaj ŝipestro (kapitano) de la velŝipoj „Cadet“ kaj poste „Greta“.

La tuja proksimeco al la agokampo de Arp Schnitger, kiu ankaŭ naskiĝis en Neuenfelde, kaj la renkontiĝo kun la tiea orgeno de Schnitger vekis lian dumvivan fascinon pri ĉi tiu orgenkonstruisto. Li vizitis en 1919/20 la akademion por eklezio- kaj lernejomuziko en Berlino-Charlottenburg, por poste studi muziksciencon ĉe Max Seiffert ĉe la universitato je Berlino kaj ĉe Fritz Stein en Kiel, kie li en 1931 doktoriĝis pri „Hamburgs Anteil am Orgelbau im niederdeutschen Kulturgebiet“ (La porcio de hamburgo je la orgenkonstruo en la malaltgermana kulturregiono). Poste li estis gis sia pensiiĝo (1958) muzikinstruisto ĉe diversaj hamburgaj gimnazioj. Li loĝis ĝis sia morto en 1974 je Hamburgo-Blankenese.

Rilate muzikon lin ĉefe stampis lia instruisto Max Seiffert. Ankaŭ la orgenmovado havis influon sur Fock. Li verkis multajn muzikhistoriajn traktaĵojn, precipe pri la nordgermana kaj nederlanda orgenkulturo. Ekde 1942 ĝis 1949 li esploris la muzikhistorion de la preĝejo Sankta Miĥaelo en Lüneburg, sed ne povis finfari ĉi tiun laboron.[1] Fock aranĝis orgeneksursojn por konatigi la historiajn orgenojn al vasta publiko.[2] Aparte li interesiĝis por la Schnitger-Preĝejo S-ta Jacobi en Hamburgo.[3]

En 1955 kaj 1960 Fock malkovris du manskribaĵojn de la tabulaturo „Zellerfelder Tabulatur“,[4] unu el la plej gravaj fontoj por la orgenverkoj de Jan Pieterszoon Sweelinck kaj la Nordgermana Orgenskolo.[5] Aparte grava estas la ĝis tiu tempo parte nekonataj ĥoralaranĝaĵoj kaj magnificat-muzikigoj de Heinrich Scheidemann, kiujn li ankaŭ publikigis. Lia vivoverko estas libro pri „Arp Schnitger und seine Schule“ (Arp Schnitger kaj sia skolo), kiu aperis nur postmorte en lia mortojaro. Publikigo de la manskribaĵo pretigita en 1940 prokrastiĝis dum la Dua Mondmilito kaj perdiĝis pro bombatako. Bonŝance la precize kunportita materialkolekto de Fock konserviĝis. La traktaĵo de Fock estas la fundamenta verko pri Arp Schnitger, liaj antaŭuloj kaj posteuloj kaj ĉiuj orgenkonstruaĵoj de Schnitger.

Aparte de sia publikigado Fock estis praktika muzikisto kaj respondecis kiel direktisto pri kelkaj unuaj prezentadoj, ĉefe de kantatoj de Telemann, kiujn li ankaŭ publikigis.

La ampleksa muzika postlasita arĥivo de Fock entenas la postlasaĵon de Max Seiffert kaj troviĝas nun en Osterholz-Scharmbeck sub gardo de Harald Vogel, kie ĝi estas sisteme finlaborota kaj diĝitaligota helpe de Altlernejo por Artoj je Bremen. Unua publikigoprojekto devas registri la bildarĥivon de Fock (prks. 1925).[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cornelius H. Edskes: Der Schnitgerforscher Gustav Fock 1893-1974. In: Ostfries­land. Zeitschrift für Kultur, Wirtschaft und Verkehr. Nr. 2, 1978, ISSN 0030-6479, S. 42-46.
  • Gustav Fock: Fock, Gustav. In: Die Musik in Geschichte und Gegenwart. 1. Auflage. 16, Bärenreiter, Kassel 1979, S. 315-316.

Literaturo de Fock[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Fock, Hans-Cord Sarnighausen: Zur Musik und Glasmalerei in St. Michaelis Lüneburg. Verlag Husum, Husum 2004, ISBN 3-89876-190-8 (posthum).
  • Gustav Fock: Hamburg's Role in Northern European Organ Building. Westfield Center, Easthampton/MA 1995, ISBN 0-9616-7553-5.
  • Gustav Fock: Arp Schnitger und seine Schule. Ein Beitrag zur Geschichte des Orgelbaues im Nord- und Ostseeküstengebiet. Bärenreiter, Kassel 1974, ISBN 3-7618-0261-7.
  • Gustav Fock: Der historische Orgelbau im Küstengebiet zwischen Hamburg und Groningen (16.-18. Jahrhundert). In: Acta Organologica. Nr. 1, 1967, S. 11-21.
  • Gustav Fock: Zur Biographie des Bach-Schülers Johann Christian Kittel. In: Bach-Jahrbuch. 49, 1962, ISSN 0084-7682, S. 97-104.
  • Gustav Fock: Zur Geschichte der Schnitgerorgel in St. Jakobi in Hamburg. In: Die Arp-Schnitger Orgel der Hauptkirche St. Jacobi, Hamburg. Kirchenvorstand der Hauptkirche St. Jacobi zu Hamburg, Hamburg 1961.
  • Gustav Fock (Hrsg.): 900 Jahre Neuenfelde. Ausschuss für die Gestaltung der 900-Jahrfeier Hamburg-Neuenfelde. 2 Auflage. Lühmann, Hamburg-Neuenfelde 1959.
  • Gustav Fock: Brahms und die Musikforschung. In: Heinrich Husmann (Hrsg.): Beiträge zur hamburgischen Musikgeschichte. 1, Musikwissenschaftliches Institut, Hamburg 1959, S. 46-69 (Internationaler Musikwissenschaftlicher Kongreß 1956).
  • Gustav Fock: Die Hauptepochen des norddeutschen Orgelbaues bis Schnitger. In: Walter Supper (Hrsg.): Orgelbewegung und Historismus. Berlin 1958, S. 36-48.
  • Gustav Fock: Dietrich Becker; Erasmus Bielfeldt; Erasmus Flor; Kaspar Förster sen.; Matthias Mercker; Peter Morhard; Johann Michael Röder; Heinrich Scheidemann; Hans Scherer d.J.; Arp Schnitger; Johann Steffens; Fried(e)rich Stellwagen; Zellerfelder Orgeltabulaturen. In: Die Musik in Geschichte und Gegenwart. 1. Auflage. Bärenreiter, Kassel 1951-73.
  • Gustav Fock: Der junge Bach in Lüneburg. 1700 bis 1702. Merseburger, Hamburg 1950.
  • Gustav Fock: Die Wahrheit über Bachs Aufenthalt in Lüneburg. Hamburg, Hansischer Gildenverlag 1950.
  • Gustav Fock: Hamburgs Anteil am Orgelbau im niederdeutschen Kulturgebiet. In: Zeitschrift des Vereins für Hamburgische Geschichte. Nr. 38, 1939, S. 289-373 (vgl. die engl., überarb. Fassung Hamburg's Role, 1995, online).

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Stephani: Studentengärtlein. Neue teutsche weltliche Madrigalia und Balletten. Möseler Verlag, Wolfenbüttel 1958.
  • Heinrich Scheidemann: Orgelwerke. 1. Choralbearbeitungen. 7. Auflage. Bärenreiter-Verlag, Kassel 2006.
  • Heinrich Scheidemann: Orgelwerke. 2. Magnificat-Bearbeitungen. 3. Auflage. Bärenreiter-Verlag, Kassel 2006.
  • Georg Philipp Telemann: Trauer-Kantate. »Du aber, Daniel, gehe hin«, für Sopran, Bass, vierstimmigen gemischten Chor, Flöte, Oboe, Violine, zwei Violen da gamba und Basso continuo. 8. Auflage. Bärenreiter-Verlag, Kassel 2008.
  • Georg Philipp Telemann: »Ehre sei Gott in der Höhe«. In festo nativitatis; Weihnachtskantate für Sopran, Alt, Tenor, Baß, vierstimmigen gemischten Chor, drei Trompeten, Pauken, Streicher und Basso continuo. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1969.
  • Georg Philipp Telemann: »Ew'ge Quelle, milder Strom«. Kantate auf den Sonntag Cantate; für mittlere Stimme, Querflöte (Violine) und Basso continuo. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1971.
  • Georg Philipp Telemann: »Gott will Mensch und sterblich werden«. Kantate zum Fest der Verkündigung Mariä ... für hohe Stimme, Violine und Basso continuo. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1971.
  • Georg Philipp Telemann: Der Harmonische Gottesdienst. 72 Solokantaten für 1 Singstimme, 1 Instrument und Basso continuo, Hamburg 1725/26. 2. Auflage. Bärenreiter-Verlag, Kassel 2007.
  • Georg Philipp Telemann: »Ihr Völker, hört«. Kantate am Fest der Heiligen drei Könige; für mittlere Stimme, Querflöte und Basso continuo. 9. Auflage. Bärenreiter-Verlag, Kassel 2005.
  • Georg Philipp Telemann: »Jauchzt, ihr Christen, seid vergnügt«. Kantate am dritten Osterfeiertag für hohe Stimme, Violine und Basso continuo. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1971.
  • Georg Philipp Telemann: »Ruft es aus in alle Welt«. Weihnachtskantate für Sopran, Alt, Tenor, Bass, vierstimmigen gemischten Chor, drei Trompeten, Pauken, Streicher und Basso continuo. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1970.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zur Musik und Glasmalerei in St. Michaelis Lüneburg, 2004.
  2. Orgelfahrt 1962.
  3. Zur Geschichte der Schnitgerorgel in St. Jakobi in Hamburg, 1961.
  4. Werner Breig: Die Orgelwerke von Heinrich Scheidemann. Franz Steiner, Wiesbaden 1963, S. 6 (online).
  5. Fock: Zellerfelder Orgeltabulaturen. In: MGG 14. S. 1207-1208.
  6. Pressemitteilung der HfK Bremen.
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gustav Fock » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3395972 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)