Francaj suitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Französische Suiten)

La Französischen Suiten [Francaj suitoj] estas kolekto de ses plurmovimentaj komponaĵoj, kiujn Johann Sebastian Bach verkis por klavarinstrumentoklavicenoklavikordo – (BWV 812 ĝis 817). Ĉiu el ĉi tiuj suitoj konsistas el serio de stiligitaj dancoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo de la gavoto el suito n-o 5, jen en frua versio

La ciklo komencas per tri suitoj en minoraj tonaloj kaj sekvas tiam tri en maĵoro. Ĉiuj komencas per la tipa movimenta sinsekvo alemandokorentosarabando, al kiuj en la maĵoraj suitoj sekvas gavoto. Ĉi tie Bach enŝovas pluajn dancojn – inter ili plejparte ankaŭ menueton; la komponaĵoj finiĝas tiam per ĝigo.

La deveno de la nomo ne estas definitive klarigita – ĝi certe ne devenas de Bach. Okulfrapas, ke Bach rezignas la enkondukan uverturon, ĝenerale kutiman je francaj suitoj, kaj rekte komencas per dancmovimento. Kompare kun la du aliaj suitkolektoj, la Anglaj suitoj kun siaj vastaj, virtuozaj preludoj kaj la maturaj partitoj, ili estas pli mallongaj kaj pli facile ludeblaj.

En la du Notlibretoj por Anna Magdalena Bach el 1722 kaj 1725 jam troviĝas fruversioj de la unuaj kvin pecoj.

La unuopaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Suito n-o 1 d-minora BWV 812[redakti | redakti fonton]

Movimentoj

  • Alemando c
  • Korento 3/2
  • Sarabando 3/4
  • Menueto 1-2-1 3/4
  • Ĝigo c

Suito n-o 2 c-minora BWV 813[redakti | redakti fonton]

Movimentoj

  • Alemando c
  • Korento 3/4
  • Sarabando 3/4
  • Ario ¢
  • Menueto 1-2-1 3/4
  • Ĝigo 3/8

Suito n-o 3 b-minora BWV 814[redakti | redakti fonton]

Movimentoj

  • Alemando c
  • Korento 6/4
  • Sarabando 3/4
  • Menueto - Trio - Menueto 3/4
  • Anglaise 2
  • Ĝigo 3/8

Suito n-o 4 E♭-maĵora BWV 815[redakti | redakti fonton]

Movimentoj

  • Alemando c
  • Korento 3/4
  • Sarabando 3/4
  • Gavoto 2
  • Ario c
  • Ĝigo 6/8

Unu el la kopioj aldonas krome preludon el arpeĝitaj akordoj kaj / aŭ menueton.

Suito n-o 5 G-maĵora BWV 816[redakti | redakti fonton]

Movimentoj

  • Alemando c
  • Korento 3/4
  • Sarabando 3/4
  • Gavoto ¢
  • Bureo ¢
  • Loure 6/4
  • Ĝigo 12/16

Suito n-o 6 E-maĵora BWV 817[redakti | redakti fonton]

Movimentoj

  • Alemando c
  • Korento 3/4
  • Sarabando 3/4
  • Gavoto ¢
  • Polonezo 3/4
  • Bureo 2
  • Menueto 3/4
  • Ĝigo 6/8

Je la sesa suito okulfrapas la per ok movimentoj plej granda amplekso. Pro plurfoja transdonado ĉi tie la sinsevko de la movimentoj estas necerta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Französische Suiten » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2924888 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)