Martin Blumner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Blumner
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1827 (1827-11-21)
en Fürstenberg
Morto 16-an de novembro 1901 (1901-11-16) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzika teoriisto
vdr
Martin Blumner

Martin Traugott Wilhelm Blumner (* 21-an de novembro 1827 en Fürstenberg en Meklenburgo; † 16-an de novembro 1901 en Berlino) estis germana komponisto, dirigento kaj muzikteoriisto. Li estis la plej aĝa frato de la berlina pianisto kaj komponisto Sigismund Blumner.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en frua junaĝo li ricevis krom sia lerneja edukado en Neustrelitz muzikinstruon ĉe koncertmajstro Göpfert. Poste li studis en Berlino disciencon, filozofion kaj natursciencojn.

Nur lia aniĝo en Sing-Akademie zu Berlin decidigis lin sekvi muzikan karieron. Ekde 1827 li do komencis studi kompozicion kaj kontrapunkton ĉe Siegfried Dehn same kiel kantadon ĉe Elsler kaj Gustav Wilhelm Teschner. Tiutempe li pretigis siajn unuajn komponaĵojn. La 8-an de novembro 1853 li estis nomumata vicdirektoro de la Singakademie sub direktado de Eduard Grell. En la jaro 1876 li sekvis tiun kiel direktoro de la Sing-Akademie.

Krom tio li tenis plurajn postenojn kaj funkciojn. Ekzemple ekde 1875 li estis membro de la berlina Akademie der Künste, transprenis en la jaro 1885 la prezidon de la muzika sekcio de la Akademie, ricevis profesoran katedron kaj komence de la 1890-aj jaroj la nomumadon kiel estro de la majstroklaso por kompozicio. Kadre de ĉi tiu funkcio li koncentriĝis sur la flegado de la verkoj de Bach. Krome li engaĝiĝis por prezentadoj de la verkoj de Händel kaj Haydn. Krom tio li engaĝiĝis en sia funkcio por tio, ke oni prezentas la verkojn de komponistoj kiel Friedrich Kiel, Albert Becker kaj Georg Vierling, kiuj apartenis al la „Berlinaj Akademianoj“.

Je lia kunlaborado fondiĝis en 1900 la Nova Bach-Societo. En la sama jaro li rezignis por malsaniĝo la postenon de direktoro de la Singakademie kaj mortis en 1901 je Berlino. Lia sekvanto kiel direktoro de Singakademie fariĝis komponisto kaj dirigento Georg Schumann.

La kompona verkaro de Blumner ampleksas kantatojn, motetojn, oratoriojn, komponaĵojn por ĥoro same kiel sakralajn kaj profanajn kantverkojn.

Okaze de la 100-jara ekzisto de Sing-Akademie zu Berlin li verkis la libron Geschichte der Sing-Akademie zu Berlin.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Columbus (1852)
  • In Zeit und Ewigkeit op. 38

Moteto[redakti | redakti fonton]

  • Die auf der Erde wallen (1853)

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

  • Abraham op. 8
  • Der Fall Jerusalems op. 30, Edition Bote & G. Bock, Berlin & Posen

Pluaj[redakti | redakti fonton]

  • Lobgesang Mariä
  • Königspsalm op. 35
  • Psalm 96
  • Psalm 90
  • Ruhe sanft

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adam Adrio: Blumner, Martin. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 2, Duncker & Humblot, Berlin 1955, S. 336 f..
  • Martin Blumner: Geschichte der Sing-Akademie zu Berlin. Eine Festgabe zur Säcularfeier am 24. Mai 1891, Horn & Raasch, 1891, 256 S.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Martin Blumner » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3383410 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)