Gustav Schreck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Schreck
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1849 (1849-09-08)
en Zeulenroda
Morto 22-an de januaro 1918 (1918-01-22) (68-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Principality of Reuss-Gera
Familio
Edz(in)o Emmy Schreck
Okupo
Okupo komponistoĥorestrodirigento • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Gustav Ernst SCHRECK (* 8-an de septembro 1849 en Zeulenroda; † 22-an de januaro 1918 en Lepsiko) estis germana muzikinstruisto, komponisto kaj Thomas-kantoro de la Thomas-lernejo en Lepsiko ekde 1893 ĝis 1918.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schreck naskiĝis en 1849 kiel filo de ŝtrumpoteksisto – tiam kutima profesio en ĉi tiu najbara regiono de Voktolando. Ankaŭ la infanoj sidis antaŭ la teksilo kontribuante al la vivteno de la familio. La unutonecon de la agado familio Schreck distris per kantado dum la laboro. La muzikan talenton de la infano Gustav frue antaŭigis pianoinstruo. Ekde 1863 ĝis 1867 Gustav vizitis la instruistan seminarion en Greiz kaj fariĝis sub muzikdirektoro Urban prefekto de la lernantoĥoro. Post finado de la edukado li dumtempe laboris kiel vilaĝa instruisto en Gommla kaj Remptendorf, sed jam en la jaro 1868 li transloĝiĝis al Lepsiko, por studi ĉe la Konservatorio je Lepsiko muzikon, inter alie ĉe Thomas-kantoro Ernst Friedrich Richter. En 1870 la 21-jarulo sekvis sian fraton al Viborg en Finnlando kaj instruis tie muzikon ĉe la germana gimnazio. Geedziĝinte kun poetino Emmy Krohn li revenis kiel liberprofesia komponisto kaj muzikisto en 1874 al Lepsiko.

Li komponis ĉambromuzikon kaj unuopajn ĥorkomponaĵojn. En ĉi tiu tempo ankaŭ ekestis du oratorioj: König Fjalar kaj Christus, der Auferstandene, por kiuj lia edzino verkis la tekstojn. La unuaj prezentadoj en Gewandhaus rikoltis multan aplaŭdon. En la jaro 1887 li ricevis vokon kiel instruisto por teorio kaj kompozicio al la konservatorio fondita de Felix Mendelssohn Bartholdy, kie li en 1898 fariĝis profesoro kaj laboris ĝis sia pensiiĝo en la jaro 1917.

En majo 1892 Thomas-kantoro Wilhelm Rust mortis, kaj lian postenon prizorgis dum unu jaro la muzikinstruisto de la eksteruloj, Bernhard Friedrich Richter, filo de la iama posteno-tenanto, ĝis kiam Gustav Schreck estis elektita kaj ekdeĵoris la 17-an de aprilo 1893. Li konsciis pri la respondeco, kiu estas ligita kun ĉi tiu "unuaranga kantorposteno de la mondo". Kun ega konscienceco li plenumis la starigitajn taskojn; liaj pedagogiaj kapabloj, lia ampleksa teoria scio kaj la kono de la lepsika muzikvivo estas je tio idealaj auntaŭkondiĉoj.

La laborkondiĉoj por la Thomas-lernejanoj estis modelaj post la translokiĝo en la novkonstruaĵoj de lernejo (1877) kaj lernejo-hejmo (1881). Je la sama tempo la samaĝulo de Schreck, Franz Emil Jungmann, estis rektoro de la lernejo, novhumanisto klera kaj akceptema al muziko, kiu engaĝiĝis por vasta agokampo por siaj lernantoj.

La eklezimuzikajn taskojn en Thomas- kaj Nikolai-preĝejoj Schreck plenumis pli kaj pli per verkoj de Johann Sebastian Bach kaj de aliaj iamaj Thomas-kantoroj. Gustav Schreck eldonis serion de ĥorkajeroj kaj okaze de la 700-jara jubileo de la Thomas-lernejo en 1912 li prezentis koncerton nure kun verkoj de la Thomas-kantoroj ekde Georg Rhau ĝis Schreck. La taskokampo de la ĥoro estis plivastigata, ĝi partoprenis per ĥorsimfoniaj verkoj la koncertojn de Gewandhaus, kaj la novjaraj koncertoj de la Thomas-anoj fariĝis la ĉiujara kulmino de la Gewandhaus-sezono.

La arta kvalito de la prezentadoj kreskis sub la estrado de Schreck – rekone por sia agado li ricevis i.a. la profesortitolon (1898) kaj la honordoktoron (1909) de la lepsika universitato. Gustav Schreck dediĉis la moteton Der Herr ist mein Hirte al rektoro Jugmann okaze de la 25-jara oficjubileo (1906). La festokantatoj por la 500-jara jubileo de la universitato (1909) kaj por la 700-jara jubileo de la „Schola Thomana“ estas honoraj mendoj de komponaĵoj, kiuj dokumentas lian estimon. La tekstoj de la kantatoj denove devenis de lia edzino, kiu ankaŭ integriĝis en la laboron de sia edzo per la pentrado de portretoj pri iamaj Thomas-kantoroj, kiuj eĉ nun estas rigardeblaj en la probosalono de la Thomas-lernantohejmo.

Kiel Thomas-kantoro Schreck ne plu kontentiĝis per la anstataŭado de la historiaj instrumentoj, li iniciatis la akiradon aŭ la kopikonstruadon de amorhobojoj, baroktrumpetojn kaj aliajn instrumentojn de la orkestro de Bach. Li kuraĝis muziki la kantatojn ne-mallongigitaj, je tio reekprenante la kutimon de sia antaŭanto kaj Bach-esploristo Rust, okupi la solopasaĵojn ankaŭ en soprano kaj aldo per Thomas-ĥoranoj.

Gustav Schreck estis en la jaro 1900 fonda membro de la "Nova Bach-Societo". La Bach-festivaloj de ĉi tiu societo okazas ĝis en la nuntempo kun regula partopreno de la Thomas-ĥoro.

En la jaro 1887 Schreck fariĝis instruisto por kompozicio kaj muzikteorio ĉe la lepsika konservatorio, antaŭ ol li en 1893 sekvis Wilhelm Rust en la postenon de Thomas-kantoro. Ĉi tiun postenon li tenis ĝis sia morto. Ekde 1901 Schreck estis ekretario de la Nova Bach-Societo fondita jaron antaŭe. En 1909 li verkis por la 500-jara jubileo de la universitato la festkantaton. Li ankaŭ aperis kiel aranĝisto de popolkantoj por la tiel nomata Kaiserliederbuch, komence por virĥoro.

La Thomas-ĥoro prezentiĝis sub lia direktado ne nur plu en la lepsika Thomas- kaj Nikolai-preĝejoj, sed pli kaj pli ankaŭ en koncertoj en Gewandhaus. En liaj verkoj dominas kontrapunkta tekniko kaj kantebla voĉkonduko. De influoj de Wagners kaj poste de Regers Schreck plejparte sin detenis.

La 22-an de januaro 1918 Schreck mortis en la aĝo de 69 jaroj en Lepsiko. Li estis entombigita sur la Lepsika Suda Tombejo.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Oratorioj:
  • "König Fjalar", "Christus, der Auferstandene"
  • Der dreizehnte Psalm. Herr, o Herr, wie lange!
  • I. Klage. Herr, wie lange willst du mein sogar vergessen?.
  • II. Bitte. Erleuchte meine Augen
  • III.Zuversicht.Ich aber hoffe darauf
  • Der dreiundzwanzigste Psalm. Der Herr ist mein Hirte
  • por aldosolo kaj sepvoĉa ĥoro.
  • Herr sei mir gnädig. laŭ vortoj de la 25-a psalmo.
  • por solovoĉoj kaj kvarvoĉa ĥoro.
  • Tröste uns, Gott, unser Heiland. (Psalm 85, Vers 5-8)
  • por soloistokvaropo kaj kvarvoĉa ĥoro.
  • Wie soll ich dich empfangen. Adventmoteto.
  • Gott mit uns. In Gottes Namen fahren wir.
  • por kvar- ĝis kvinvoĉa ĥoro.
  • Der Tag nimmt ab. por sepvoĉa ĥoro.
  • Ĉambromuziko
  • Sonate op.9 por fagoto kaj piano, (1887).
  • Sonate op.13 por hobojo kaj piano (1889)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Zimmer (Hrsg.): Gustav Schreck: Lied-Motetten und Psalmen. Chorarchiv. Musik der Thomaskantoren zu Leipzig. Bärenreiter, Kassel 1993, BA6941.
  • Martin Petzoldt (Hrsg.): St. Thomas zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2000, ISBN 3-374-01842-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gustav Schreck » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.