Kaiserliederbuch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volksliederbuch für Männerchor
kantaro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1906
vdr

La "popolkantaro por virĥoro" − eldonita laŭ ordono de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a − aperis unuafoj en 1906. En popola dirmaniero ĝi ankaŭ nomiĝis Des Kaisers Liederbuch (kantaro de la imperiestro) aŭ mallonge „Kaiserliederbuch“ (imperiestrokantaro).

La unua "popolkantaro por virĥoro", nomata „Kaiserliederbuch“. Paĝo de la unua eldono el 1906

Historio[redakti | redakti fonton]

La popolkantaro estas treege ampleksa kolekto el 610 popolkantoj en malnovaj kaj novaj komponaĵoj, kiu post trijara ekesto aperis en la jaro 1906 en pluraj volumoj. Ĝi estis la komenco de serio, al kiu sekvis − la imperiestra ordono – laŭ la modelo de la popolkantaro por virĥoro sekvis en 1915 la "popolkantaro por miksita ĥoro" same kiel pli malfrue en 1930 la "popolkantaro por la junularo".

Por ĉi tiu projekto oni starigis apartan labora kaj selekta komisiitaro. Komisiitoj estis interalie la prezidantoj Max Friedlaender kaj Rochus Freiherr von Liliencron same kiel Johannes Bolte, muzikdirektoro Ferdinand Hummel kaj la direktoro de la Kantakademio, Georg Schumann, ĉiuj el Berlino. De februaro ĝis oktobro de 1904 ili kunsidis entute 25 fojojn. Krom tio alvenis skribaj ekspertizoj kaj voĉdonoj pri pli ol 8000 kantoj, ĉar la abundo da kantoj alimaniere ne estis subigebla.

El inter la "plej lertaj kaj pruvitaj fakuloj" de la tiama epoko oni krome elektis priverkantoj por popolkantoj, kiuj tiam ne ekzistis en konvenaj komponaĵoj por virĥoro. Krom la unuialinie envolvitaj membroj de la komsiitaro, el kiuj Georg Schumann, de la imperiestro mem vokita en la komisiitaron, liveris la plej multajn priverkaĵojn interalie apartenis Engelbert Humperdinck, Max Bruch, Gustav Schreck kaj Richard Strauss.

En 1955 en GDR aperis reference al la historia modelo Nova popolkantaro por miksita ĥoro.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kommission für das deutsche Volksliederbuch (eldoninto): Volksliederbuch für Männerchor. Herausgegeben auf Veranlassung Seiner Majestät des Deutschen Kaisers Wilhelm II. C. F. Peters, Lepsiko 1906
  • Kommission für das deutsche Volksliederbuch (eldoninto): Volksliederbuch für gemischten Chor. Herausgegeben auf Veranlassung Seiner Majestät des Deutschen Kaisers Wilhelm II. C. F. Peters, Lepsiko 1915
  • Staatliche Kommission für das Volksliederbuch (eldoninto): Volksliederbuch für die Jugend. Verlag C. F. Peters, Lepsiko 1930
  • Ernst Hermann Meyer, Karl Schleifer, Wilhelm Weismann (eldonintoj): Neues Volksliederbuch für gemischten Chor. Im Auftrag der Deutschen Akademie der Künste. Peters, Lepsiko 1955