Siegmund Friedrich Dresig
Siegmund Friedrich Dresig | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1700 |
Morto | 11-an de januaro 1742 (41-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio |
Alma mater | Gymnasium St. Augustin (en) Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo |
Siegmund Friedrich DRESIG (ankaŭ: Sigismundus Dresigius aŭ Siegmund Friedrich Dresick) (* 1-an de oktobro 1700 en Vorberg; † 11-an de januaro 1742 en Lepsiko) estis germana lingvisto pri malnovaj lingvoj kaj pedagogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dresig naskiĝis en 1700 je Vorberg en malsupra Luzacio. Ekde 1719 ĝis 1724 li lernis ĉe gimnazio St. Augustin en Grimma[1]. Ekde 1724 li studis ĉe Universitato de Lepsiko, finante ĉi tion en 1730 per magistr ekzameno kaj poste per habilitiĝo. Ekde 1734 ĝis 1742 li estis vicrektoro ĉe Thomas-lernejo je Lepsiko. Tiutempe Johann Sebastian Bach tie laboris kiel kantoro. Dresig transprenis ties devojn pri la latininstruo kompense de 50 taleroj (la duono de la salajro de Bach).[2][3]
Kune kun Johann Erhard Kapp li disputis litere kontraŭ Christian Siegmund Georgi kaj ties kritiko kaj ekzegezo de la nova testamento.
Kune kun sia kuzo Adam Heinrich Dresig li verkis en 1738 la artikolon: Sigism. Frider. Dresigii Epistola animadversiones in Fabri Thesaurum complectens: qua viro clarissimo atque amplissimo domino Adamo Henrico Dresigio.[4]
Dresig sinmortigis en 1742 je Lepsiko.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johann Christoph Adelung: Fortsetzung und Ergänzungen zu Christian Gottlieb Jöchers allgemeinem Gelehrten-Lexico, Zweyter Band, Nachdruck: Georg Olms Verlagsbuchhandlung, 1960, Hildesheim
- Friedrich August Eckstein: Nomenclator Philologorum, 1871
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ M. Chr. G. Lorenz: Grimmenser-Album. Verzeichniss sämmtlicher Schüler der königlichen Landesschule zu Grimma von ihrer Eröffnung bis zur dritten Jubelfeier. Grimma, 1850
- ↑ Klaus Eidam: Das wahre Leben des Johann Sebastian Bach, Piper Verlag, 2007, ISBN 978-3492244350, Seite 199
- ↑ www.bach.de: Bach in Leipzig
- ↑ Sigism. Frider. Dresigii Epistola animadversiones in Fabri Thesaurum[rompita ligilo]