Jesuo restas mia ĝojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
unua paĝo de la aŭtografo de Bach, originala manskribita notaro

Bonas por mi havi Jesuon - Jesuo restas mia ĝojo estas la komencaj linioj de unu el la plej konataj ĥoralaranĝoj de Johann Sebastian Bach. La originaj germanlingvaj komencaj linioj estas Wohl mir, dass ich Jesum habe – Jesus bleibet meine Freude, kaj la muzikaĵo, en centra Eŭropo eksterordinare konata laŭ la melodio, precipe konatas laŭ la titolo "Jesus bleibet meine Freude". Li komponis la verkon por kvarparta/kvarvoĉa koruso, arĉinstrumentoj, hobojoj kaj trumpeto en 1723 por sia kantato Herz und Mund und Tat und Leben (verkaro de Bach 147). La unua parto finiĝas per la teksto Bonas por mi havi Jesuon, per la teksto Jesuo restas mia ĝojo - muzike identa - la dua parto. Titolita Jesuo, Ĝojo de Homa Dezirado (angle Jesu, Joy of Man’s Desiring), la verko ankaŭ ĝuas grandegan popularecon en la anglalingva mondo.

sondosiero (Orchestra Gli Armonici)