Georg F. Meier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg F. Meier
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1919 (1919-11-20)
en Nurenbergo
Morto 20-an de novembro 1992 (1992-11-20) (73-jaraĝa)
en Olching
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Georg Friedrich MEIER (naskiĝis la 20-an de novembro 1919 en Nurenbergo,mortis la 20-an de novembro 1992 en Olching ĉe Munkeno) estis germana lingvo-, komunikad-sciencisto, interlingvisto kaj sciencorganizanto. Li instruis en la Universitato de Lepsiko, Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg, Humboldt-Universitato en Berlino kaj en la Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno.

Meier eldonis 1961–1983 la fakrevuon Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung (ZSPK - Revuo pri fonetiko, lingvistiko kaj komunikada esploro) kaj ĉefredaktoris  ĝin.

Interlingvistiko/Esperantologio[redakti | redakti fonton]

Li konis ĉ. 40 lingvojn, inter ili Esperanton.

Jam en 1946 li publike skribis pri Esperanto.

Fine de la 1970-aj jaroj li pli intense okupiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj en la antaŭa GDR helpis evoluon de ĉi-tiuj sciencaj fakoj.

Ekde 1977 li zorgis pri interlingvistikaj kontribuoj en ZSPK (Artikoloj, recenzoj, konferencaj raportoj).

Li prelegis en Esperanto-konferencoj kaj seminarioj pri lingvopolitikaj problemoj kaj la monda helplingvo parte en Esperanto (ekzemple dum Internacia Junulara Seminario en Rathenow 1980).

De 1979 ĝis 1985 li partoprenis en la ĉiujaraj Interlingvistikaj Seminarioj, organizitaj de la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en Kulturligo de GDR en Ahrenshoop kaj faris prelegojn tie.

De 1981 ĝis 1986 li estis prezidanto de la fakgrupo post Viktor Falkenhahn, kiu gvidis ĝin de 1970 ĝis 1981. Poste Ronald Lötzsch gvidis ĝin de 1987 ĝis 1990.

De 1981 ĝis 1986 Meier estis membro de la Centra Estraro de GDREA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Für oder gegen Esperanto. In: Wir und heute. Ein Blatt der Jugend 1 (1946) p. 2, München, Erasmus-Verlag.
  • Problemoj kaj metodoj por semantika analizo kaj prilaboro . En: Ilona Koutny (eld.): Perkomputila tekstoprilaboro. Budapest : Scienca Eldona Centro 1985, p. 115–12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 10 demandoj al Georg Friedrich Meier.  La redaktoro de der esperantist d-ro Detlev Blanke (db) starigis al prof. Meier okaze de lia vivojubileo, la 65a naskiĝtago, kelkajn demandojn … Esperant- kaj germanlingve.. En: der esperantist n-ro. 127, Berlino 1984, p. 101.
  • Detlev Blanke: Georg Friedrich Meier (1919-1992) und seine Rolle bei der Entwicklung der Interlinguistik in der DDR.  In: Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen – Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. v., 27.–29. November 2009 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 17. Sabine Fiedler (Hrsg.), Berlin 2010.
  • Detlev Blanke Interlingvistoj el Berlino: Georg Friedrich Meier (1919-1992). En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003, Einblick, Rückblick, Ausblick. Esperanto-Ligo Berlin (eld.), Mondial,Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj german- kaj esperantlingvaj), p. 17, 18, 225–226.