Nacia Kosmo Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Kosmo Societo
emblemo
neprofitcela organizaĵo • interesogrupo
Komenco 1987 vd
Lando(j) Usono vd
Ĉefestro(j) Mark R. Chartrand vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Kosmo Societo (angle The National Space Society, akronime NSS ) estas neprofitcela organizaĵo kies celo estas antaŭenigi la kampon de kosmoesploro, diversmaniere. La organizaĵo estis fondita en Usono kaj konservas aron de filioj tra la mondo.

Kiel soci-utila asocio ĝi subtenas kosmoesploron, kosman koloniigon, la iniciatoj por orbita suncentralo kaj la kosmolifton, same kiel kosmoturismo.

Misio kaj celoj[redakti | redakti fonton]

La misio de la societo estas: "Homoj vivantaj kaj laborantaj en prosperaj komunumoj preter la Tero, kaj uzantaj la vastajn rimedojn de ekstertero por la drama plibonigo de la homaro." [1]

La ĉefaj celoj de la Nacia Kosmo Societo estas:

  • Defendante la Teron: Protektante la homaron kontraŭ danĝeraj kosmobjektoj (evitado de asteroida efiko ).
  • Pura Energio el Ekstertero: Ebligante al ĉiuj profiti el ekstertera sunenergio.
  • Evoluigante Eksterteron: Disponigante la vastajn rimedojn de ekstertero por ĉiuj.
  • Ekstertera Setlejo: Translokiĝonte la civilizon en eksterteron kaj farante nin interplaneda specio.

La societo apogas pilotatajn kosmomisiojn, same kiel  senpilotajn kosmomisiojn, kaj publikajn (ekz. de NASA , Federacia Kosma Agentejo de Rusio kaj Japana Kosma Agentejo) kaj de privatsektoraj organizaĵoj (ekz. SpaceX, Blue Origin, Virgin Galactic, la Premio Ansari X, la Transformational Space Corporation, la Scaled Composites, ktp.).

Agado[redakti | redakti fonton]

La Nacia Kosmo Societo estis fondita en 1987, sekvante la fuzion de la National Space Institute de Wernher von Braun kaj la L5-Societo, inspirita per la konceptoj de Gerard K. O'Neill.

La Nacia Kosmo Societo faras agadojn celantajn konsciigi la publikon pri la bezono esplori eksterteron, per okazigo de kunvenoj kaj publikaj agadoj, aranĝo de konkursoj pri diversaj temoj kaj eldonado de revuo nomita "Ad Astra" (latine por "Al la steloj") [2]. Interalie, La organizaĵo aljuĝas la Premio Robert Heinlein kiu estas disdonita por elstara kontribuo al la apogo al kosmoesploro kaj la ambicio de la organizaĵo disvolviĝigi socion kiu estas interesata pri la ekstertero [3]. Ankaŭ, ekde 2007 la organizaĵo aljuĝas la Premion Gerard O'Neill.

La Nacia Kosmo Societo celas havi elstaran ĉeeston en la ĝenerala publiko, kaj precipe inter deciduloj en Usono. Centra kaj elstara parolanto de la Nacia Ekstertera Societo estas la astronaŭto Buzz Aldrin, kiu surluniĝis kun Neil Armstrong dum la kosmomisio Apollo 11 kaj tiel estis la dua homo en la historio por promenis sur la sufraco de la luno. Aldrin aperas ĉe multaj renkontiĝoj de la organizaĵo. Inter la parolantoj de la organizaĵo en Usono, oni povas ankaŭ nomi la astronaŭtojn James Lovell, kiu estis komandanton de la misio Apollo 13, Frank Borman, la aktoron Tom Hanks, Siro Arthur C. Clarke, kaj la astronaŭto kaj senatano John Glenn [4].

La societo okazigas ĉiujaran Internacian Eksterteran Evoluan Konferencon (International Space Development Conference, ISDC) gastigata en iu el la gravaj urboj dum Usono, ofte dum aŭ proksima al la semajnfino de la Tago de la Falintoj.

Premio Kosmo Pioniro[redakti | redakti fonton]

La Premio Kosmo Pioniro (angle NSS Space Pioneer Award ) estas ĉiujara premio donita al elstaraj personecoj kiuj kontribuis al la progreso de kosmoesploro kaj homa aktiveco en la ekstertero. Ĉiujare ĝis tri premioj estas aljuĝitaj kaj disdonitaj, el la 13 antaŭdeciditaj premi-kategorioj, kiuj inkluzivas, inter aliaj, la kampon de edukado, juro, teknologio, scienco kaj kontribuo al la kosmoindustria komunumo. La premio estas donita al tiuj, kiuj faras signifan kontribuon al la promocio de kosmoserĉa kulturo, kiu starigos komunumojn ekster la Tero. La premio estis fondita en 1988.

Notindaj gajnintoj estas la jenaj

  • Daniel Goldin - iama estro de NASA (1993)
  • Kosmoentreprenisto Peter Diamandis (1996)
  • Paul Allen - por lia kontribuo al la evoluo de la unua privata kosmoŝipo (2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NSS Statement of Philosophy. NSS.org (May 14, 2011). Alirita 2011-05-14.
  2. Ad Astra enreta eldono
  3. NSS Robert A. Heinlein Memorial Award Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine (retrieved 10 August 2016)
  4. Richard Godwin, "The History of the National Space Society", Space.com, November 16, 2005 (retrieved 10 February 2015)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]