Kosmolifto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1 – geosinkrona orbito, 2 – masocentro por la lifto, 3 – kontraŭpezo, 4 – kablo, 5 – gondolo, 6 – Tero

Kosmolifto estas ideo pri tipo de lifto, komenciĝonte sur la Tero kaj etendiĝonta, kundukonta trans la teran atmosferon, en la kosmon.

La ideo pri kosmolifto aperis unuafoje en 1895, kiam la rusa kosmopioniro Konstantin Ciolkovskij, inspirita de la Eiffel-turo, proponis konstrui turon, kiu etendiĝas direkte en la kosmon. Li imagis, ke lifto per kablo liveras aĵojn direkte en la geostacionaran orbiton. Pli poste oni proponis subetendigon de kablo el satelito, staranta sur geostacionara orbito. Tiukaze la kosmolifta kablo devus longi ĉ. 36.000 km kaj elteni grandajn tir-fortojn. Por akiri eĉ kontraŭforton (pro gravita pezo de la kablo), oni planas plilongigi la kablon eĉ plu en la kosmon.

Aktuale taŭgas por kablomaterialo nur la karbonaj nanotuboj. La NASA apogas la diversajn tiutemajn esplorojn per pli ol duonmiliono da dolaroj. Oni antaŭvidas la realigeblecon de la planoj en ĉ. 2020.

Pli reala koncepto estas la propono de Jerome Pearson. Li volas establi kosmolifton sur la Luno. Pro la sesona gravito (rilate al la Tero), la kablo estus pli mallonga kaj malpli fortostreĉita. Li kalkulas pezon de la kablo je nur 7t, kiun povus eĉ unu raketo alporti. (Jerome Pearson estas gvidanto de firmao Star Technology and Research, Inc., sur kies retpaĝo [1] oni povas plu informiĝi. La esplorojn apogas la NASA per 75.000 USD.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]