Frank Borman
Frank Borman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Nomo | Frank Borman |
Dato de naskiĝo | 14-a de marto 1928 |
Naskiĝloko | Gary, Indianao |
Aĝo | 95 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | kosmonaŭto |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Distinguished Flying Cross, Harmon Trophy, Kongresa Kosmomedalo de Honoro, National Aviation Hall of Fame, United States Astronaut Hall of Fame, Hubbard Medal, Medalo de NASA pro Distingita Servo, International Space Hall of Fame [+] |
Portalo pri Homoj | |
Frank Borman (naskiĝis la 14-an de marto 1928 en Gary, Indianao) estas usona kosmonaŭto. Post kiam Borman en 1950 en la armea akademio West Point finis sian studon de aviada tekniko, li ĝis la jaro 1953 estis militpiloto de la usona aerarmeo en la Filipinoj, kaj poste estis instruisto pri aviado en Georgio kaj Arizono. En 1957 li en West Point ricevis magistran titolon de aviado kaj kosmoflugado. Ĝis la jaro 1960 li en West Point estis asista profesoro pri termodinamiko kaj fluidomekaniko. Post tio li en armea bazo de Kalifornio reiĝis aerarmea piloto: komece kiel testpiloto de novaj aviadiloj, poste kiel pilota edukisto.
Inter la jaroj 1962 kaj 1970 li estas kosmonaŭto de la usona institucio NASA. Kadre de tio li partoprenis en la kosmaj misioj Gemini 7 (1965) kaj Apollo 8 (1968).
