Saltu al enhavo

Alan Cranston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Cranston
Alan Cranston en 1969
Alan Cranston en 1969
Persona informo
Alan Cranston
Naskiĝo 19-an de junio 1914 (1914-06-19)
en Palo Alto
Morto 31-an de decembro 2000 (2000-12-31) (86-jaraĝa)
en Los Altos
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Stanford
Pomona College (en) Traduki
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ĵurnalisto
atleto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alan MacGregor CRANSTON (n. la 19-an de junio 1914, m. la 31-an de decembro 2000) estis usona politikisto kaj ĵurnalisto kiu funkciis kiel usona senatano de Kalifornio de 1969 ĝis 1993, kaj kiel prezidanto de la civitana movado World Federalist Association ("tutmonda federalista asocio")[1] kontraŭa al nuklea militado de 1949 ĝis 1952.

Naskita en Palo Alto, Kalifornio, Cranston laboris kiel ĵurnalisto post diplomiĝo ĉe la universitato Stanford. Post funkciado kiel ŝtata kontrolisto de Kalifornio, li estis elektita al la Senato en 1968. Li funkciis kiel la senata gvidanto de la Demokrata Partio de 1977 ĝis 1991. En prezidentaj antaŭbalotoj de la Demokrata Partio en 1984, Cranston serĉis la demokratan nomumon por la usona prezidentanteco, rekomendante "nuklean frostadon" dum la pli postaj stadioj de la Malvarma Milito. Li eliĝis post la unua serio de antaŭbalotoj.

En 1991, la senata komitato pri etiko riproĉis Cranston pro sia rolo en la usona ŝpar- kaj pruntkrizo de 1986 ĝis 1995 kiel membro de kvin akuzitaj senatanoj, kiujn oni en Usono grupe nomis Keating Five. Post kiam oni diagnozis lin je prostata kancero, li decidis ne kandidati por kvina oficperiodo. Post sia retiriĝo de la usona senato, li funkciis kiel prezidanto de la usona organizaĵo Global Security Institute ("Tutmonda Sekurecinstituto") kaj pledis por la tutmonda forigo de nukleaj armiloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. renomita Citizens for Global Solutions ("civitanoj por tutmondaj solvoj") en 2003