Val Demings
Val Demings | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Val Demings | |||||
Naskonomo | Valdez Venita Butler | ||||
Naskiĝo | 12-an de marto 1957 (67-jaraĝa) en Jacksonville | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | afrik-usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Orlando vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Florida Ŝtata Universitato - krimscienco (1976–1979) Webster University (en) - magistro de publika administrado (–1996) Samuel W. Wolfson High School (en) Webster University Orlando (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jerry Demings (en) (1988–) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | policestro (2007–2012) socia laboristo policisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Orlando • Jacksonville vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valdez Venita "Val" DEMINGS (la 12-an de marto 1957) estas usona policistino kaj politikistino kiu funkciis kiel membro de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj de la 10-a kongresa distrikto de la subŝtato Florido. Antaŭ esti elektita al la Reprezentanta Ĉambro, ŝi estis la komandanto de la Orlanda Polica Departmento de 2007 ĝis 2012, kaj estis la unua virino en tiu posteno.
Demings aliĝis al la Demokrata Partio. En 2012, ŝi kuris malsukcese por la Kongreso. En la kongresaj elektoj de 2016, ŝi estis elektita al la Usona Ĉambro de Reprezentantoj en Vaŝingtono en la deka elektodistrikto de Florido, kie ŝi sukcedis al la respublikano Daniel Webster la 3-an de januaro 2017 , kiu translokiĝis al la dekunua distrikto. En somero 2020 la tiutempa demokrata kandidato por la prezidanteco de Usono, Joe Biden, konsideris proponi ŝin anstataŭ Kamala Harris kiel proponatan vicprezidanton de Usono, sed fine li tamen decidis favore al Kamala Harris en aŭgusto 2020 kaj ambaŭ efektive venkis la prezidantan baloton kaj ekoficis la 20-an de januaro 2021.
En aŭgusto 2022, ŝi triumfis en la antaŭbalotoj por la senatelekto en 2022 kaj estis tiel metita kiel defianto al Respublikana senatano Marco Rubio en novembro 2022.