Malferma universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo de la Malferma universitato de Malajzio

Malferma universitato estas universitato, kiu ne postulas siajn studentojn havi atestojn pri antaŭaj studoj aŭ trapasi alirekzamenojn por akcepto al la studoj de bakalaŭro. Kutime, la studoj estas okazigitaj uzante dedistancan edukadon.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

En la granda plimulto de universitatoj en la mondo, studoj okazas ĉefe en la formo de vizaĝ-al-vizaĝa instruado, tio estas, la studentoj renkontiĝas kun la instruisto en klasĉambro ĉe la universitata kampuso, kaj aŭdas ĝian prelegon. Ĉi tiu naturo de la studoj postulas de la akademia institucio limigi la nombron de studentoj studantaj en ĝi laŭ la fizikaj rimedoj kiuj ebligas instruadon, ekzemple la nombro da klasoj. Male, en malferma universitato, la plej granda parto de la studado estas farita ĉe la hejmo de la studento, uzante lernolibrojn disponigitajn fare de la malferma universitato, same kiel uzante kromajn ilojn por distanca lernado, kiel radio- kaj televid-sendiloj (aŭ iliaj anstataŭaĵoj en la formo de aŭdio kaj videobendoj ), konferencoj kaj pli. La uzo de vizaĝ-al-vizaĝa instruado en malferma universitato estas pli limigita, kaj estas kutime konstruita sur kelkaj studcentroj disigitaj en diversaj lokoj kaj krome sur klasĉambroj luitaj de aliaj institucioj, kiel lernejoj. Tio permesas grandan flekseblecon en la nombro de lernantoj studantaj samtempe[1]. La evoluo de la Interreto igis ĝin grava ilo por distanca lernado, kaj reduktis la centrecon de poŝto kiel komunikilo inter la studento kaj la universitato.

Malferma universitato, simila al regula universitato, servas por trejni la studenton por akademia grado (do kun akredito) - kutime al bakalaŭro, sed ankaŭ je la magistra nivelo.

Tra la mondo[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Sud-Afriko okupiĝas pri distanca lernado ekde 1946 [2].

La Universitato de Fenikso, kiu emfazas interretan lernadon, situas en Usono [3].

La Malferma Universitato de Britio, kiu estis fondita en 1969, estas pionira Universitato pri dedistanca edukado kaj unu el la plej grandaj en tiu ĉi kategorio [4].

En Germanio, la Distanca Universitato de Hagen estis fondita en 1974 [5].

En Israelo, la Malferma Universitato estis fondita en 1974 kaj komencis trejni studentojn en 1976, kaj dekmiloj da studentoj studas tie [6].

En Barato, la Indira Gandhi Nacia Malferma Universitato estis fondita en 1985 [7].

En Hispanio, la Nacia Universitato de Jedistanca Edukado (akronime konata UNED) estis fondita en 1973 [8].

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weinbren, Daniel, The Open University: A History, Manchester University Press, 2014
  2. South African Universities – a historical perspective. Arkivita el la originalo je 23 June 2020. Alirita 28 June 2019. Arkivigite je 2020-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Misio kaj Celo. University of Phoenix. Alirita 20 January 2021.
  4. About the OU, The Open University UK
  5. Universitata Profilo. University of Hagen. Alirita 21 April 2015.
  6. Pri la universitato Arkivigite je 2023-02-26 per la retarkivo Wayback Machine La Israela Malferma Universitato
  7. Indira Gandhi National Open University, 1985. Government of India. Arkivita el la originalo je 17 April 2012. Alirita 17 May 2012.
  8. Órganos de Gobierno, UNED. 6. mars 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]