Universitato de Fenikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Fenikso
universitato • privata porprofita lernejo
Informoj
fondodato 1976
Situo
Geografia situo 33° 24′ 44″ N, 111° 58′ 48″ U (mapo)33.412253-111.979962Koordinatoj: 33° 24′ 44″ N, 111° 58′ 48″ U (mapo)
lando Usono
poŝtkodo 85040
Nombroj
nombro de studentoj 420 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Fenikso (Arizono)
Universitato de Fenikso (Arizono)
DEC
Universitato de Fenikso
Universitato de Fenikso
Universitato de Fenikso (Usono)
Universitato de Fenikso (Usono)
DEC
Universitato de Fenikso
Universitato de Fenikso
Map
Universitato de Fenikso
vdr
Stadiono de la Universitato de Fenikso, sporta stadiono en Glendale, Arizono. La kompanio pagis por la nomantaj rajtoj de 2006 ĝis 2018.

La Universitato de Fenikso (angle University of Phoenix, akronime UoPX) estas privata, komerca universitato kun 79 kampusoj, 117 lerncentroj, kaj la ĉefa kampuso en la urbo Fenikso en la ŝtato Arizono, Usono [1]. Ĝi estas posedata de Apollo Global Management kaj estis establita en 1976 kun fokuso sur plenkreskula edukado kaj plua edukado [2]. La universitato havas kelkajn kampusojn en Arizono kaj Usono, same kiel en Porto-Riko, Nederlando, Kanado kaj Meksiko.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitata sistemo havas la sekvajn altlernejojn, kun la proporcio de la studentaro deklarita kiel procento.

  • Kolegio pri Studenta Komerco - 29.9%
  • Kolegio pri Diplomiĝinta Komerco kaj Administrado - 12.9%
  • Kolegio de Informaj Sistemoj kaj Teknologio - 5.4%
  • Kolegio de Artoj kaj Sciencoj - 2.0%
  • Kolegio de Edukado - 5.8%
  • Kolegio de Sansciencoj kaj Flego - 14.3%
  • Lernejo de Altnivelaj Studoj - 1.6%
  • Axia College - 28.1%

En la universitato estis pli ol 280,000 studentoj kaj pli ol 20,000 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis averaĝe ĉ. US$ 10,500 por unujara studado, depende de la loko de studo, elekto de la fako kaj ekzamennivelo. Studoj estas ofertitaj ĝis magistronivelo en ĉiuj studejoj, kaj doktoraj gradoj estas aljuĝitaj tra la Universitato de Phoenix Online Campus.

Estis iuj kritikoj pri la organizaĵo kaj pri la valoro de la grado de ĝi, kaj ekzistas apartaj retejoj, kiuj kolektas studentojn kun tiaj plendoj. Ankaŭ okazis federacia enketo pri laborrilatoj.

Kampusoj kaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Estas entute 79 kampusoj kaj 117 lerncentroj por plenkreskulo kaj plua edukado en 37 ŝtatoj (el kiuj 5 en Kalifornio) kaj kvar landoj ekster Usono. La plej gravaj studlokoj estas:

  • UoP Phoenix Campus, Az (1976) - 8,497 studentoj
  • UoP Online Campus, Fenikso, Az (1989) - 160,150 studentoj
  • UoP Southern California Campus, Costa Mesa, Cal (1980) - 14,760 studentoj
  • UoP New Mexico Campus, Albuquerque - 4,586 studentoj
  • UoP Sacramento Valley Campus, Sakramento, Cal (1993) - 4,585 studentoj
  • UoP Houston Campus, Houston, Tx (2001) - 4,532 studentoj
  • UoP Utah Campus, Sallagurbo, Ut (1984) - 3,986 studentoj
  • UoP Metro Detroit Campus, Detrojto, Mi - 3,918 studentoj
  • UoP San Diego Campus, San Diego, Cal (1988) - 3,781 studentoj
  • UoP Las Vegas Campus, Lasvegaso, Nev (1994) - 3,484 studentoj
  • UoP Bay Area Campus, Pleasanton, Cal - 3,139 studentoj
  • UoP Fort Lauderdale Campus, Ft Lauderdale, Fl - 3,121 studentoj
  • UoP Denver Campus, Denvero, Col - 2,948 studentoj
  • UoP Southern Arizona Campus, Tucson, Az (1979) - 2,839 studentoj
  • UoP Louisiana Campus, Metairie, La (1976) - 2,747 studentoj
  • UoP Okcidenta Florida Kampuso, Temple Terrace, Fl - 2,659 studentoj
  • UoP Puerto Rico Campus, Guaynabo, Porto-Riko (1995) - 2,583 studentoj
  • UoP Dallas Campus, Dallas, Tx (2001) - 2,539 studentoj
  • UoP Hawaii Campus, Honolulu, Havajo - 1,730 studentoj

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

UoPX estis rangita 386a ekstere de 391 lernejoj en la 2021 listo de Washington Monthly pri naciaj universitatoj [3]. La universitato estas rangita #331-440 en la 2022 eldono de la U.S. News & World Report pri naciaj universitatoj [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Misio kaj Celo. University of Phoenix. Alirita 20 January 2021.
  2. "University of Phoenix parent company goes private", February 1, 2017.
  3. 2021 National University Rankings. Alirita 20 August 2022.
  4. University of Phoenix. Alirita 22 August 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]