Andrej Belij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andrej Belij
Andrei Belij en Bruselo (1912)
Andrei Belij en Bruselo (1912)
Persona informo
Naskonomo Борис Николаевич Бугаев
Naskiĝo 14-an de oktobro 1880 (1880-10-14)
en Moskvo
Morto 8-an de januaro 1934 (1934-01-08) (53-jara)
en Moskvo
Mortis pro cerba sangado [#]
Tombo Novodeviĉje tombejo [#]
Religio ortodoksa kristana eklezio [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko [#]
Alma mater Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University [#]
Subskribo Andrej Belij
Familio
Patro Nikolai Bugaev [#]
Edz(in)o Assja Turgenieff • nekonata valoro [#]
Profesio
Alia nomo Андрей Белый [#]
Okupo poeto • verkisto • aŭtobiografo • dramaturgo • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • filozofokritikistoQ15401579ilustristo [#]
Verkado
Verkoj Petersburg ❦
The Silver Dove ❦
Kotik Letaev [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Andrej Belij (ruse Андре́й Бе́лый) estas la plumnomo de la verkisto Boris Nikolaevich Bugaev (naskiĝis la 14-an[jul.]/ 26-an de oktobro 1880[greg.], mortis la 8-an de januaro 1934), unu el la plej gravaj simbolistoj en rusa literaturo, poeto, literatura teoriulo kaj literatura kritikisto.

Nuntempe lia romano Petersburg (Peterburgo) estas ĝenerale konsiderata la ĉefverko de Belij; Vladimir Nabokov vicigis ĝin kiel unu el la kvar plej grandaj "ĉefverkoj de la dudeka-jarcenta prozo", post Ulysses (Uliso) de Joyce kaj Die Verwandlung (La Metamorfozo) de Kafka, kaj antaŭ "la unua duono" de À la recherche du temps perdu (Reserĉe al la perdita tempo) de Proust. [1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Boris Bugaev naskiĝis en 1880 en Moskvo. Lia patro, Nikolai Bugaev estis respektata lektoro pri matematiko. Lia patrino estis estimata sociemulo kaj konata pro sia beleco. Sekvante lian patron, Boriso studis matematikon kaj natursciencojn, sed lia vera pasio estis por literaturo. Lin multe influis la simbolisma movado kaj la natursciencoj. Post la unua mondmilito, Bugaev restis en Berlino, kie li ĝuis bonajn vivkondiĉojn pro germana inflacio. Li ekspluatis la malaltan koston de materialoj kaj servoj en inflacia Berlino por publikigi siajn librojn malmultekoste. Bugaev aliĝis al la antropozofia movado, amikiĝis kun Rudolf Steiner kaj estis elmontrita al la skribaĵoj de Jung.

En 1924, Bugaev revenis al Sovetunio, kie antropozofio ne estis permesita kiel parto de la lukto de la bolŝevika reĝimo kun religioj. Bugaev estis devigita kaŝi sian antropozofion kaj parodii kiel marksisto.

En 1934, Bugaev mortis pro apopleksio. Dum lia morto, malfermita kazo estis pritraktata kontraŭ li en la rusa sekreta polico.

Centraj temoj en lia verko[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Belij abundas je geometriaj, misteraj kaj intertekstaj referencoj. Li multe uzas la ekzaktajn sciencojn en sia verko kiel maniero esprimi la pensojn de siaj roluloj. Kiel simbolisto, la verko de Belij neeviteble portas multajn tavolojn de simboleco.

Li ofte mencias filozofiajn pensulojn en sia laboro kaj aparte Kant. La influo de Kant al lia verko esprimiĝas en la riĉa interna mondo de liaj protagonistoj kaj en la kompleta malsekureco de la leganto ĉu la eventoj okazantaj en liaj rakontoj estas ekster la imago de liaj protagonistoj aŭ estas la priskribo de la imagoj de la protagonistoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • The Silver Dove (Серебряный голубь, 1910)
  • Petersburg (Петербург, 1913, revised edition published 1922)
  • Kotik Letaev (Котик Летаев, 1918)
  • The Baptized Chinaman (Крещёный китаец, 1927, translated into English as "The Christened Chinaman")
  • Moscow (Москва, 1926–1931)
    • The Moscow Eccentric (Московский чудак, 1926)
    • Moscow Under Siege (Москва под ударом, 1926)
    • Masks (Маски, 1931)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Gold in Azure (Золото в лазури, 1904)
  • Ash (Пепел, 1909)
  • Urn (Урна, 1909)
  • Christ Has Risen (Христос воскрес, 1918)
  • The First Encounter (Первое свидание, 1921)
  • Glossolalia: Poem about Sound (Глоссолалия. Поэма о звуке, 1922)

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

  • Second Symphony, the Dramatic (Симфония (2-я, Драматическая), 1902)
  • The Northern, or First—Heroic (Северная симфония (1-я, героическая), 1904)
  • The Return—Third (Возврат. III симфония, 1905)
  • Goblet of Blizzards—Fourth (Кубок метелей. Четвертая симфония, 1908)

Nefikcioj[redakti | redakti fonton]

  • Symbolism (Символизм, 1910)
  • Green Meadow (Луг зелёный, 1910)
  • Arabesques (Арабески, 1911)
  • Revolution and Culture (Революция и культура, 1917)
  • Recollections of Blok (Воспоминания о Блоке, 1922)
  • Rhythm as Dialectic in The Bronze Horseman (Ритм как диалектика и «Медный всадник», 1934)
  • The Mastery of Gogol (Мастерство Гоголя, 1934)

Aŭtobiografioj[redakti | redakti fonton]

  • At the Border of Two Centuries (На рубеже двух столетий, 1930)
  • The Beginning of the Century (Начало века, 1933)
  • Between Two Revolutions (Между двух революций, 1934)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo de Nabokov