Verdaj Donkiĥotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Verdaj Donkiĥotoj
Verdaj Donkiĥotoj
Verdaj Donkiĥotoj
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Aleksandro Szalay
Paĝoj 221
vdr

Verdaj Donkiĥotoj [1] estas originale esperantlingva satira romano verkita de Julio Baghy. Ĝi estas publikigita 221-paĝe en la jaro 1933 en Budapeŝto ĉe Aleksandro Szalay. 175-Paĝan duan eldonon aperigis eldonejo Pro Esperanto el Vieno en la jaro 1996.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro rakontas sur 174 paĝoj fragmenton el la vivo de Paŭlo Paal, kiu havis bonŝancon fariĝi el kutima terlaboristo - ulo de altaj sopiroj, laboranto por ideo. Specialan atenton meritas la alia parto de l' verko, prezentanta karikaturojn de la „rondo familia“. Ili majstre fotografas la vivon. 
— 1933, T. H, Pola Esperantisto, paĝo 171

Recenzo de Sten Johansson: Malkohera, tamen leginda[redakti | redakti fonton]

En la volumo Verdaj Donkiĥotoj la aŭtoro - aŭ eldonejo - kunigis iom malsimilajn erojn: la romanon Paŭlo Paal kaj aron da priesperantistaj satiraĵoj sub la titolo La rondo familia.

Efektive jam la romano estas iom malkohera. Mi imagas, ke Baghy havis plurajn diversajn ideojn kaj ne sukcesis elekti aŭ malelekti iun el ili. Krome, ĝi estas romano esence nefinita, al kiu la aŭtoro algluis tre stumpan kaj nekontentigan finon.

La plej grava temo de la romano estas la spirita evoluo de Paŭlo Paal, juna terlaboristo en hungara vilaĝo. En la unua parto de la verko tiu protagonisto estas tre simpatia, individueca persono, tute malklera, apenaŭ legokapabla kaj iom naiva, tamen inteligenta. Tiun junulon Julio Baghy pentras kun amo kaj humuro, dank' al kiuj li ekvivas kaj iĝas neforgesebla persono en la Esperanta literaturo.

En la dua parto jam okazis al tiu rolulo drasta evoluo. Tie li jam estas klera, talenta skribanto kaj leganto, kiu havas multajn intelektajn interesojn, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto. Kiel okazis tiu ŝanĝiĝo, ni ne detale spertas en la libro. Tamen klaras, kial ĝi okazis: pro interveno de "la moŝta fraŭlino", apenaŭ dekkvinjara blinda knabino, kiu per nekredeble matura rezonado kondukas Paŭlon sur novan vivovojon.

En la tria, tre stumpa parto, Paŭlo edziĝas al la vilaĝanino Anika, sed la geedza kunvivado ne iĝas feliĉa, pro malakordo pri la signifo de liaj intelektaj okupoj. Kiel dirite, vera fino mankas al la romano, anstataŭe Baghy okazigas renkontiĝon inter la aŭtoro kaj la modelo de la protagonisto, kies amaran, elrevigitan filozofion li mallonge specimenas antaŭ ol ĉesigi la verkadon. Malgraŭ ĉia estimo al "Paĉjo" Baghy necesas diri, ke tiu fino estas verka mallertaĵo.

En kelkaj partoj de la romano enplektiĝas ankaŭ aliaj temoj: satiro pri esperantistoj diverstipaj, panegiro pri la alta idealo de la esperantismo, socia kaj politika kritiko. Kiel ĉiam ĉe Baghy la rilatoj inter la vira protagonisto kaj la virinoj estas problemo. Aperas ĉi tie du el la kliŝoj, kiuj ĉe li anstataŭas verajn, realecajn virinojn. Unu estas la juna, saĝega anĝelo, kiu nek havas nek vekas korpajn dezirojn. Dua estas la tera karnulino, kiu volas ligi kaj bridi la viron. Oni tamen konfesu, ke en ĉi romano tiu dua rolo estas pli pozitive prezentita ol kutime, almenaŭ ĝis la lastaj paĝoj.

Kiel moton de la verko mi citus kelkajn vortojn de Paŭlo Paal: "Lomboŝ bone esprimis sin: 'La scio sen kora kompreno venenas.' Nun mi jam povas kompletigi la frazon: sed kun kora kompreno ĝi malebligas kuraĝajn paŝojn..." (p. 115)

La stilo de la romano estas tipa de Julio Baghy - plaĉa, flua, natura, ofte suka. Oni trovas belajn konkretigojn de la ideoj, kiel ekzemple la jenan:

- La patraj botegoj... Mi volis ciri ilin... Bonaj laboristaj botegoj.

Anika fakscie okulumis al ili.

- Jes, bonaj, sed tro eluzitaj por vi Paŭlo... Al vi decus nova paro, ne foira, sed almezurita.

- Ĉu nova?... Por mia patro ili bone taŭgis kaj ankaŭ mi paŝados sur la sama vojo. (...)

- La vojo jam formanĝis la plandojn de tiuj ĉi. Nova paro pli longe rezistus la koton.

- Sed la koto estas sama, Anika.

- La koto estas eterna... per unu paro da botegoj travadi ĝin ne eblas, Paŭlo. (p. 115-116)

Pri la dialogoj la impreso varias. Ofte ili estas tre vivaj kaj realecaj, precipe se ili okupiĝas pri konkretaj aferoj (kun aŭ sen subkomprenita figura senco, kiel en la supra ekzemplo). Sed jen kaj jen aperas ankaŭ dialogoj tro malnaturaj, rigidaj, oratore deklamaj. Tio validas precipe kiam oni diskutas pri grandaj ideaj demandoj.

Pri la lingvo apenaŭ necesus paroli. Baghy estis eble la plej grava persono en la elformado de natura proza lingvaĵo Esperanta. Ankaŭ ĉi-verke li ne ŝanceliĝas de sia vivanta lingvo.

Resuma prijuĝo pri Paŭlo Paal do estas, ke malgraŭ certa malkohero kaj celkonfuzo ĝi tamen legindas kaj certe konservos sian valoron, ĉefe pro la portreto de juna persono kun tre individuecaj trajtoj.

En la volumo sekvas naŭ satiraĵoj pri la esperantomovado kaj diversaj tipoj de esperantistoj. Ili tre varias laŭ stilo. Mi trovis tri el ili - La propagandisto, La organizanto kaj La grupfeino - sufiĉe humuraj kaj ĝueblaj. Ili estas pentritaj per trafa, originala tamen indulga peniko. Escepte oni trovas eĉ grajnon da memironio, kio cetere ne oftas inter Esperantaj satiristoj. Kontraŭe, La gvidanto estas skizeto tute nekomprenebla, La verkisto leĝera bagatelo kun kelkaj interesaj pensoj, kaj Lingva evoluo absurdaĵo kun grajno da plaĉa frenezo, en kiu bedaŭrinde mankas humuro. Gazeta servo baziĝas plene sur la fakto konata (al iamaj Esperantaj verkistoj), ke ĉiu fraŭlino dezirindas, ĉiu edzino evitindas. Ankaŭ la restanta duopo estas nesprita. Restas enigmo kial mankis al Baghy la necesa memkritiko por lasi tiujn provojn ripozi en paco tirkesta. Same enigmas kial oni bindis ilin kun Paŭlo Paal, kreante volumon eĉ pli malkoheran ol necese.

Recenzo de Atrebato: La Verdaj Donkiĥotoj de Julio Baghy[redakti | redakti fonton]

Tiu 175-paĝa libro de Julio Baghy (1891-1967) enhavas la romaneton Paŭlo Paal kaj 9 priesperantistajn satiraĵojn La Rondo familia. Mi legis kun plezuro.

Paŭlo Paal estas juna malriĉa kamparano, kiu prilaboras la teron de frua mateno ĝis vesperiĝo. De post la morto de la gepatroj li ankaŭ ame zorgas pri siaj junaj gefratoj. La longaj horoj de laborado malsanigas lin. Pro eraro de la kampara kuracisto li estas sendata al sanatorio.

Tie kleraj samĉambranoj kaj hazarde renkontita juna blinda "moŝta fraŭlino" profunde ŝanĝos lian vivovojon instigante lin al legado, lernado kaj kulturiĝo. Ekde tiam li ne plu forlasas la regulan ĉiutagan studadon kaj legadon. Li eĉ lernas la brajlan alfabeton kaj ties skribon per punka tabuleto. Li ankaŭ malkovros la lingvon Esperanto, kies studo kondukos lin rekte al kluba ĉeesto kaj agado (trafa okazo por Julio Baghy por majstre satiraĵumi la ekcesojn de la verdstelaj fanatikuloj).

Reveninte hejmen Paŭlo Paal estas tute alia "homa homo", kompreneble ne komprenata de la krudaj kamparanaj kolegoj. Li ne povas rifuzi la amindumaĵojn de la filino de la plej riĉa terposedanto, kiu absolute rifuzas la edziĝon de sia filino kun tiu malriĉa koto-ulo. La geedziĝo tamen okazas. Sed la daŭra legado kaj studado de la edzo apud ne klera edzino ne alportos feliĉon al la paro.

Mi lasas al vi la plezuron malkovri la modernan finon de tiu interesa romaneto. Vi ankaŭ aprezos la satiraĵojn de La Ronda Familio. Mi esperas, ke via kluba etoso ne samas!

La libro aperis en la jaro 1933. Mi legis la duan eldonon de 1996, kiu enhavas interesan enkondukon de Marjorie Boulton. Mi nur kritikos la bindaĵon de mia volumo: la paĝoj tro facile disgluiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]