Vikipedio:Orfo
Orfo en Vikipedio estas paĝo, kiu ne aŭ preskaŭ ne[1] estas ligita de iu alia paĝo, do mankas internaj ligiloj de iuj aliaj paĝo al ĝi (tio rapide kontroleblas per klako de la vortoj "Ligiloj ĉi tien" maldekstre).
La orfaj paĝoj ne estas facile alireblaj: malmultaj personoj legas ilin kaj, sinsekve, ofte ili restas ĝermoj. Pro tio utilas ĉiam malorfigi la paĝojn, enmetante ligilojn al ili en aliaj rilataj paĝoj. Se vi trovas orfan paĝon, bonvolu malorfigi ĝin aŭ enmeti ŝablonon {{Orfa}} supre de la paĝo. Tiu ŝablono kategoriigos la paĝon en la kategorio pri orfaj paĝoj. Ĝi aspektas tiel:
Aldona koncepto de "orfaj paĝaroj"
[redakti fonton]Krom la orfaj paĝoj estas la "orfaj paĝaroj", aroj de paĝoj kiuj estas inter ili ligataj sed ne al la restanta parto de la enciklopedio. Antaŭe disponeblis ĝisdatigita listo de orfaj paĝaroj ĉi tie, sed momente tiu servo ne plu funkcias. Sed gravas ke almenaŭ de ie en vikipedia paĝo eblas trovi ĉiun paĝon, do gravas ke paĝo ne estu entute orfa paĝo - la problemo de "orfaj paĝaroj" do estas signife malpli grava ol tiu pri "orfaj paĝoj".
Notoj kaj referencoj
[redakti fonton]- ↑ "Ne ligita" en tiu senco signifas ke nul paĝoj ligas al ĝi de alia paĝo, kompreneble, "preskaŭ ne ligita" signifas ke malpli ol 2 ĝis 5 artikoloj, aldone iuj diskutpaĝoj aŭ teknikaj listoj kiel kronologiaj listoj pri jaroj aŭ jaraj tagoj ligas al ĝi. La difino kio estas "preskaŭ ne ligita" malsamas laŭ diverslingvaj vikipediaj projektoj, en grandaj projektoj eblas pli facile ligi, sed ankaŭ laŭ temaroj nur en la esperantlingva projekto estas temoj pli facile legeblaj kaj aliaj temoj pli malfacile - tial 2 ligiĝoj el normalaj artikoloj por iuj temoj povas esti granda atingaĵo, dum por aliaj 10 ligiĝoj povas sentiĝi malmulte.
Vidu ankaŭ
[redakti fonton]- Specialaĵo:Neligitaj paĝoj
- Specialaĵo:Neuzataj bildoj
- Specialaĵo:Neuzataj ŝablonoj
- Kategorio:Orfaj artikoloj