Klako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klako en Esperanto havas la signifon "premo butonon" de komputila muso kaj ankaŭ de similcelaj montriloj (tuŝplato, tuŝekrano ktp), pro la karakteriza eta sono, kiu tiun agon kutime akompanas:

Laŭ unulingvaj esperantaj vortaroj kiel ekzemple Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] la sono temas pri

  • seka mallonga sono per rapida kruda movo de io kontraŭ io: oni povas klaki per la fingrojZ (per rapida movo de la mezfingro de polekso al la manplato), per la langoZ(rapide movante ĝin de la supra al la suba gingivo); per frapo de la dentoj aŭ per vangofrapo. La saman sonon ankaŭ povas fari vipo, se specife movita, ekpafo, bato, pluvo (sur vitroj) aŭ moneroj.
  • en lingvoscienco temas pri parolsono, diference kutime nomata klaketo, prononcata per aero ensuĉata ĝis la palata velo, aŭ elpuŝata de ĝi, kun fermo de la voĉkanalo ĉe la velo (ekz. en la zulua lingvo).

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) aldonas ke per aldono de sufikso -ad-, klakadi kompreneble signifas daŭre aŭ ripete klaki, kaj donas du literaturajn citaĵojn kiel ekzemploj: ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadisZ[2]; la cikonio klakadis egipteZ[3].


Aldone, klakilo estas

  1. ilo, konsistanta el du platetoj, por signali: klakilo de nokta gardistoZ; klakilo de ĥorestro.
  2.  metala lameneto fiksita al ŝuplandumoj, por ritmi iajn dancojn (klakdancojn).

Vidu ankaŭ: klakiletoj = kastanjetoj, idiofona muzika instrumento tipa de la folklora muziko de Hispanio, Portugalio kaj Italio.


Kaj alklaki (transitive) en la lingvaĵo de komputiko signifas indiki ion sur komputila ekrano, movante la musmontrilon (kursoro) sur ĝin kaj premante musklavon: alklaki menuon, vorton en hiperteksto; duoble alklaki piktogramon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Komputilaj montriloj[redakti | redakti fonton]

Jen la kutimaj komputilaj montriloj, per kiuj oni povas per premo de butono aŭ simpla puŝo efektivigi klakon aŭ alklakon: