Kevin De Bruyne
Aspekto
| Kevin De Bruyne | |
|---|---|
en julio 2018 | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 28-an de junio 1991 (35-jaraĝa) en Drongen |
| Lingvoj | nederlanda • angla • germana • franca |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Kevin De Bruyne estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la 28-an de junio 1991 en Drongen, antaŭurbo de Gento, do nun estas 35-jara. Ekde 2015 li membras en la unua vira teamo de la klubo Manchester City, post jam antaŭa profesia kariero ekde 2008.
Krome ekde la jaro 2010 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2008 kaj 2011 en la nacia teamo de sub-18- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018, 2022 kaj 2026 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, 2020 (prokrastita al 2021) kaj 2024. Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "7".

De Bruyne en februaro 2012, 20-jara
| ||||||
| ||||||
| ||||||

