Drongen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drongen (en la franca: Tronchiennes) estas la plej granda partkomunumo de la urbo Gento en Orienta Flandrio.

La partkomunumo en 1999 nombris pli ol 12.000 loĝantojn kaj ĝi limtuŝas la jenajn komunumojn, urbojn kaj partkomunumojn: Landegem (partkomunumo de Nevele), Merendree (partkomunumo de Nevele), Mariakerke (partkomunumo de Gent), Afsnee (partkomunumo de Gent), Sint-Martens-Latem (komunumo), kaj la urbo Gento.

Drongen estas dividita en tri paroĥoj: Luchteren, Drongen-Centrum kaj Baarle. Laŭ certaj homoj, ankaŭ Halewijn estas aparta de Luchteren, kvankam tie ne estas preĝejo. La ĉasvojetoj, stratetoj, restoracioj, domoj, vilaoj kaj trinkejoj laŭ la rivero 'De Leie', kun la multnombraj boatoj kaj jaĥtoj ĉe la riverbordoj, estas tre pitoreskaj.

En Drongen troviĝas jaĥthaveno.