Romelu Lukaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romelu Lukaku
en 2010 (17-jara), kiam li ekmembris en la nacia teamo
en 2010 (17-jara), kiam li ekmembris
en la nacia teamo
Persona informo
Naskonomo Romelu Lukaku Bolingoli
Naskiĝo 13-an de majo 1993 (1993-05-13) (30-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Roger Lukaku
Frat(in)o Jordan Lukaku
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Romelu Lukaku - konga prononco laŭ sistemo IFA [ˈroːmeːlu luˈkaːku] - estas belgia futbalisto el devene konga familio. Li naskiĝis la  13-an de majo 1993(nun 1993-05-13) en Antverpeno, do nun estas 30-jara. Ekde 2019 li membras en la unua vira teamo de la klubo Inter Milano, post jam antaŭa profesia kariero ekde 2009, do ekde la 16-a vivjaro. Krome ekde la jaro 2010 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2008 kaj 2011 en la nacia teamo de sub-15- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "9".