Eden Hazard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eden Hazard
Persona informo
Naskonomo Eden Michael Walter Hazard
Naskiĝo 7-an de januaro 1991 (1991-01-07) (33-jaraĝa)
en La Louvière
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Familio
Frat(in)oj Thorgan Hazard • Kylian Hazard
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Eden Hazard estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la  7-an de januaro 1991(nun 1991-01-07) en La Louvière, do nun estas 33-jara. Ekde 2019 li membras en la unua vira teamo de la klubo Real Madrid. Krome inter la jaro 2008 kaj 2022 li estis membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2006 kaj 2009 en la nacia teamo de sub-15- ĝis sub-19-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblis per la numero "10".