Saltu al enhavo

Hejtilejego en Brühl (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejtilejego en Brühl
entrepreno • armila fabriko vd
Dum 1862 - 1945
Sidejo Erfurto
Lando Germanio
Hejtilejego en Brühl (Erfurto) (Turingio)
Hejtilejego en Brühl (Erfurto) (Turingio)
DEC
vdr
La hejtilejego en 2009, antaŭ la restaŭro.

La iama Hejtilejego en Brühl (germane Heizwerk im Brühl) estas gravega monumento de la erfurta industria historio, troviĝante apud la Operejo de Erfurto, Maximilian-Welsch-Straße nr 6.

Artistoj kaj vizitantoj de koncertoj de la Turingiaj Bach-semajnoj laŭdegas la specialan etoson en la iama hejtilejego en la urbokvartalo Brühl. Kie iam por tuta industria komplekso faritis hejtado sonas nuntempe barokaj muzikaĵoj. Aparte la impona kaldrono-halo ofertas por tio elstarajn akustikajn kondiĉojn. Bedaŭrinde tio estas nuntempe la ununura utiligo kultura per kiu la ekstere restaŭrita industria monumento vekatas el sia somno egala al tiu de La dormanta belulino. Sed planatas pli bunta uzo kultura en la estonteco.

Vizitantoj de la foiro BUGRA pri grafiko kaj librometiado en 1953 en Erfurto admiras surloke fabrikitajn Optima-skribmaŝinojn.

Post la fino de la Dua mondmilito

Staranto sur la kontraŭe situanta opereja placo ne plu povas imagi ke la hejtilejego estis la koro de pulsanta industrizono. Tra jarcentoj la Brühl-kvartalo servis kiel ĝardena zono ene de la ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto. Nur en la kuro de la industriigo de post la mezo de la 19-a jarcento grandaj partoj de la kvartalo estis superkonstruitaj. Startigilo estis la setlo de la Reĝa Prusa Pafilfabriko (Königlich Preußische Gewehrfabrik) en 1862. Ĝi evoluis baldaŭ al multbranĉa industrio. De Erfurto multaj soldatoj ekde 1898 ekipitis, ĉefe per la standarda pafilo G 98. Dum la Unua mondmilito la uzino pligrandiĝis kaj nombris ĝis 20.000 laboristoj! Tiutempe estiĝis ankaŭ la giganta hejtilejego, kiu arkitekture similas pli al fortimpresa administracia respektive kultura ejo. En la dua militojaro 1915 ĝi ekfunkciis. Post la malvenko la farado de armiloj devis ĉesi. Nun komenciĝis alia ege grava ĉapitro de erfurta ekonomihistorio. Estante filio de la renomita berlina firmao AEG oni ekde 1924 produktis en la eksa pafiluzino kun granda sukceso skribmaŝinojn. En 1936 la entrepreno nomitis Olympia. Post la fino de la Dua mondmilito juraj kvereloj necesigis en 1950 la alinomon al Optima. En unu el la plej grandaj entreprenoj de la Distrikto Erfurt faritis skrimaŝinoj - ankaŭ tiaj kun nelatinaj tipoj - por la tuta mondo, ĝis la Turniĝo. La rapida fino de la entrepreno post 1989 estis certe ankaŭ kaŭzita per la venko de komputiloj - kaj la Brühl-kvartalo tuj faritis industria novalo. La ŝanĝiĝo al belega urbokvartalo kun loĝejoj, administradejoj kaj kulturejo de post la mezo de la 1990-a jaroj iĝis tre klara urboplanada ŝanĝo en la turingia ĉefurbo, afero mirinda kaj modelodona.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. Bd. 11), Essen 2013.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]