Premio Por Juna Artisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la premia statuo

La Premio Por Juna Artisto, angle nomata Young Artist Award, originale konata kiel la Premio Junularo en Filmo, angle Youth in Film Award, estas honorigo prezentita fare de la "Fondaĵo Juna Artisto" (angle Young Artist Foundation), neprofitocela organizaĵo fondita en 1978 por honorigi plejbonecon de junaj aktoroj, kaj por disponigi stipendiojn por junaj artistoj kiuj povas esti fizike handikapitaj aŭ finance malstabilaj.

Unue prezentita en 1979, la premio estis la unua evento establita por specife rekoni kaj premii la kontribuojn de prezentistoj sub la aĝo de 18 jaroj en la kampoj de filmo, televido, teatro, kaj muziko.

La unua premia ceremonio estis okazigita en oktobro 1979 en Holivudo por honori elstarajn junajn aktorojn de la sezono 1978-1979.