Das doppelte Lottchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Das doppelte Lottchen
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Loko de rakonto Germanio
vdr

Das doppelte Lottchen (germane, "La duobla Lotta") estas infanlibro de la germana verkisto Erich Kästner. La libro estis verkita dum Dua Mondmilito kaj estis planita kiel scenaro por filmo, sed finfine estis publikigita kiel libro en 1949. La rakonto poste estis adaptita en filmon multajn fojojn. La libro estis ilustrita de la ilustristo Walter Trier.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Du naŭjaraj knabinoj, la trankvila Lisa kaj la ludema Lottie, renkontiĝas en tendaro dum la somera ferio. Unu havas plektaĵojn kaj la alia ne, sed krom tio ili similas unu al la alia kiel du gutoj da akvo. Baldaŭ montriĝas, ke ili estas ĝemeloj. Kiam ili estis beboj, iliaj gepatroj divorcis kaj dividis gepatrorajton de la knabinoj. Lottie kreskis kun sia muzikista patro en Vieno, dum Lisa kreskis kun sia grafike redaktista patrino en Munkeno. Kiam ili hazarde renkontiĝis kaj scipovas pri unu la alian, post ŝokiĝo la knabinoj estas koleraj kontraŭ la gepatroj por ne rakonti al ĉiu el ili ke ŝi havas ĝemelon kaj alian gepatron vivanta. Por marki la okazaĵon, Lisa kaj Lottie estas fotitaj ĉe fotejo en la proksima vilaĝo, kaj la fotisto sendas kopion de la foto al infangazeto. Ĉe la fino de la somera tendaro, Lisa kaj Lottie decidas interŝanĝiĝi inter ili. Lottie iras al Munkeno, al la domo de sia patrino, kaj Lisa iras al Vieno, al la domo de sia patro.

La knabinoj sukcesas trompi ĉiujn, krom unu hundo kiu flaras ke la knabino ŝajniganta esti Lottie fakte ne estas Lottie. La du knabinoj devas adaptiĝi ne nur al la nova gepatro kaj la sopiro al sia malnova hejmo kaj la konata kaj amata gepatro, sed ankaŭ al novaj kutimoj, al novaj homoj, al nova lernejo.

La ambicio de la knabinoj unuigi la familion renkontas neatenditan defion, kiam ilia patro proponas geedziĝon al sia nova amatino. Aŭdinte la malbonan novaĵon, Lisa enlitiĝas. Samtempe en Munkeno, la patrino trovas la foton de la du, kiujn la fotisto sendis al la gazeto, kaj rimarkas, kio okazas. Ŝi vokas ilian patron kaj li ĝisdatigas ŝin pri la kondiĉo de Lisa. Lottie kaj ŝia patrino iras al Vieno. En la fino, la deziro de la knabinoj realiĝas kaj iliaj gepatroj rekuniĝas.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1950: Das doppelte Lottchen (Germanio), scenaro kaj rakontanto Erich Kästner
  • 1961: The Parent Trap kun Hayley Mills (Usono)
  • 1968: DoKaliyaan (Barato)
  • 1994: Charlie & Louise (Germanio)
  • 1998: The Parent Trap kun Lindsay Lohan (Usono)
  • 2001: Kuch Khatti Kuch Meethi (Barato)