Virina futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Virina futbalo, tute formale nominda virina asocia futbalo estas la teama sporto de futbalo ludata de virinoj (respektive, en infana aĝo, de knabinoj). Ĝi estas ludata je la profesia nivelo en multaj landoj kaj 187 naciaj teamoj partoprenas internacie. La samaj reguloj de futbalo, en la origina lando de futbalo, Anglio, solene nomataj Laws of the Game, la "Leĝoj de la Ludo", estas uzataj por kaj vira kaj virina futbalado.

la Brita Dama Futbalklubo de norda Londono en 1895

La historie unua virina futbalteamo estis la Brita Dama Futbalklubo de norda Londono en 1895 - ĝi kompreneble volis fari sian unuan matĉon kaj por tio konvinkis iujn junajn virinojn el aliaj partoj de Londono formi kontraŭan teamon, kiu por kontrasto nomis sin "suda Londono". Tamen la unua matĉo de virinoj laŭ la reguloj de futbalo el kiu oni havas registron jam okazis en 1892 en Glasgovo, Skotlando,[1] ankoraŭ ne inter du daŭraj teamoj, sed inter ekipoj nur formitaj por la okazo. Post kiam la "unua ora epoko" de virina piedpilko okazis en Britio en la 1920-aj jaroj, kie unu matĉo foje altiris pli ol 50 000 spektantojn,[2] la angla futbala asocio modeste nomanta sin "La Futbalasocio", The Football Association, starigis malpermeson de 1921 ĝis 1969 en Anglio kiu malpermesis virinan futbalon en siaj membrokluboj.[3]

Tiu malpermeso grave malhelpis la disvastigon al la cetero de la mondo, kaj sekve, do pro socia kaj kultura malakcepto de la plena partopreno de virinoj al sporto,[4] la virina futbalo kreskis malrapide en la moderna futbalo. En 1969 la futbalo de virinoj reorganiziĝis en Anglio, post tio ĝi ekdisvastiĝis ekster tiu teritorio. La unua internacia matĉo de landaj teamoj de futbalo de virinoj okazis en 1972, hazarde 100 jaroj post la unua matĉo de futbalo de viroj, en kiu la angla virina teamo venkis super tiu de Skotlando per 3 kontraŭ 2 goloj.[5] La unuaj tutmondaj ĉampionecoj ekludiĝis en la 1990-aj jaroj: nome la Virina Futbala Mondpokalo ekde 1991 kaj kiel sporto de la Olimpiaj ludoj ekde 1996.

Laŭ enketo farita de la federacio FIFA en 2006, estas ĉirkaŭ 26 milionoj da ludantinoj en la mondo. Averaĝe, por ĉiuj 9 viraj futbalistoj estas nur unu virina futbalisto en la mondo.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]