Virina Futbala Mondpokalo 1991

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virina Futbala Mondpokalo 1991
1991年女子世界杯足球赛
Turniraj detaloj
Loko  Ĉinio
Datoj 16-a de novembro - 30-a de novembro 1991
Teamoj 12 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 4 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Usono Usono (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Norvegio Norvegio
Tria pozicio Flago de Svedio Svedio
Kvara pozicio Flago de Germanio Germanio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 26
Goloj 99  (3,81 matĉe)
Spektantoj 510 000  (19 615 matĉe)
Golreĝo(j) Michelle Akers
(10 goloj)
Plej bona ludisto Carin Jennings
vdr

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 1991, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 1991, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la unua tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 16-a kaj la 30-a de novembro 1991 en Ĉinio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 12 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 49 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 12 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la Usona virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Norvegio kaj la trian tiu de Svedio.

Grupoj kaj ejoj[redakti | redakti fonton]

Ejoj de la Virina Futbala Mondpokalo 1991
Grupo A Grupo B Grupo C
Flago de Ĉinio Ĉinio Flago de Usono Usono Flago de Germanio Germanio
Flago de Norvegio Norvegio Flago de Svedio Svedio Flago de Italio Italio
Flago de Danio Danio Flago de Brazilo Brazilo Flago de Tajvano Tajvano
Flago de Novzelando Novzelando Flago de Japanio Japanio Flago de Niĝerio Niĝerio