Virina Futbala Mondopokalo 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virina futbala mondopokalo 2019
FIFA Women's World Cup 2019
Coupe du monde de football féminin 2019
Turniraj detaloj
Loko  Francio
Datoj 7-a de junio - 7-a de julio 2019
Teamoj 24 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Usono
Dua pozicio Nederlando
Tria pozicio Svedujo
Kvara pozicio Anglujo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 52
Goloj 146  (2,81 matĉe)
Spektantoj 1 131 312  (21 756 matĉe)
Golreĝo(j) Megan Rapinoe (6 goloj)
Plej bona ludisto Megan Rapinoe
vdr

La Virina Futbala Mondopokalo 2019 estis la oka futbala mondopokalo por virinaj landaj teamoj. Ĝi okazis inter la 7-a de Junio kaj la 7-a de Julio 2019 en naŭ urboj en Francujo. 24 teamoj partoprenis en la duetapa konkurso, kiu enhavis entute 52 ludojn. La teamo de Usono fariĝis ĉampiono kaj tiel defendis sian titolon.

Aranĝanto[redakti | redakti fonton]

De la 6-a de marto 2014 la membraj asocioj de FIFA povis kandidati pri aranĝi la ĉampionadon. Ĝis la 15-a de Aprilo 2014 ili devis deklari intereson kaj ĝis la 31-a de oktobro 2014 sendi la kandidatodokumentoj. Al tiu decido la FIFA kunligis la aranĝon de la sub-20-jara virina futbala mondopokalo 2018.[1] Kvin ŝtatoj deklaris intereson. El tiuj nur du prezentis oficialajn dokumentojn al la FIFA.

Ŝtatoj, kiuj nur deklaris intereson:

Ŝtatoj, kiuj sendis dokumentojn:

En voĉdono je la 19-a de marto 2015 Francujo gajnis la rajton aranĝi la du mondoĉamionadojn.[2]

Konkursejoj[redakti | redakti fonton]

Konkursejoj de la Virina Futbala Mondopokalo 2019

La 14-an de Junio 2017 la franca futbala asocio publikigis la naŭ urbojn kaj stadionojn kie la konkurso okazas.[3] La malferminta ludo okazis en Parizo. En ĉiu urbo okazis ludo de la dua etapo. En Liono ne okazis grupoludoj. Ĝi estis la loko de ambaŭ duonfinaloj kaj de la finalo.

  • Stade de Alpes, Grenoblo (5 ludoj)
  • Stade Océane, Havro (7 ludoj)
  • Parc Olympique Lyonnais, Liono (3 ludoj)
  • Stade de la Mosson, Montpellier (5 ludoj)
  • Allians Riviera, Nico (6 ludoj)
  • Parc de Princes, Parizo (7 ludoj)
  • Stade August-Delaune, Reims (6 ludoj)
  • Roazhon Park, Renno (7 ludoj)
  • Stade du Hainaut, Valencieno (6 ludoj)

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

24 teamoj partoprenis en la konkurso. La teamo de la aranĝanta asocio estis aŭtomate kvalifikita. Krom en Eŭropo la teamoj kvalifikis sin per la kontinentaj ĉampionadoj. En Eŭropo la teamoj kvalifikis sin per apartaj grupoludoj. Ekzistis sep grupoj el kiuj la unuarangaj kvalifikis sin. Ankaŭ unu el duarangaj teamoj estis kvalifikita.

La FIFA disdonis la 23 ceterajn lokojn laŭ aparteno al kontinenta konfederacio. La konfederacion de la aranĝanto oni ne konsideras. La konfederacio de Sudameriko (CONMEBOL) havas 2,5 lokojn kaj la konfederacio de Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) havas 3,5 lokojn. La triaranga teamo de Sudameriko Argentino gajnis lokon en du ludoj kontraŭ Panamo, kiu estis la kvarranga teamo de CONCACAF.

Ĉilio, Jamajko, Skotlando kaj Sud-Afriko unuafoje partoprenis en la mondopokalo. La teamoj de Brazilo, Germanujo, Japanujo, Niĝerio, Norvegujo, Svedujo kaj Usono kvalifikis sin por ĉiu mondopokalo.

La jenaj landaj teamoj partoprenis en la konkurso:

1 Teamo de la gastiga lando Francujo      
8 el Eŭropo (UEFA) Anglujo Germanujo Italujo Nederlando
  Norvegujo Skotlando Svedujo Hispanujo
3 el Sudameriko (CONMEBOL) Argentino Brazilo Ĉilio  
3 el Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) Jamajko Kanado Usono  
3 el Afriko (CAF) Kameruno Niĝerio Sud-Afriko  
5 el Azio (AFC) Aŭstralio Ĉinujo Japanujo Sud-Koreujo
  Tajlando      
1 el Oceanio (OFC) Nov-Zelando

Lotado de grupoj[redakti | redakti fonton]

La 8-an de Decembro 2018 en Parizo la FIFA lotumis la teamojn inter la ses grupoj kun po kvar teamoj. Por tio la teamoj estis disdonitaj al kvar potoj laŭ la monda rangoordo. La plej bonaj teamoj kaj la teamo de la aranĝanto troviĝas en la unua poto. En ĉiu grupo troviĝu po unu teamo el la kvar potoj. Ankaŭ nur po unu teamo de kontinenta konfederacio estu en grupo. Tio ne estas ebla por la naŭ eŭropaj teamoj. Tial tri grupoj havas du eŭropajn teamojn.

Poto 1 Poto 2 Poto 3 Poto 4
3 Francujo 7 Nederlando 14 Sud-Koreujo 36 Argentino
1 Usono 8 Japanujo 15 Ĉinujo 38 Ĉilio
2 Germanujo 9 Svedujo 16 Italujo 39 Niĝerio
4 Anglujo 10 Brazilo 19 Nov-Zelando 46 Kameruno
5 Kanado 12 Hispanujo 20 Skotlando 48 Sud-Afriko
6 Aŭstralio 13 Norvegujo 29 Tajlando 53 Jamajko

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Grupa etapo[redakti | redakti fonton]

La unuarangaj, duarangaj kaj la kvar plej bonaj triarangaj teamoj de la grupoj atingis la duan etapon.

La horindikoj estas laŭ la loka centroeŭropa somera tempo.

Grupo A[redakti | redakti fonton]

rango landa teamo goloj poentoj
1 Francujo 7:1 9
2 Norvegujo 6:3 6
3 Niĝerio 2:4 3
4 Sud-Koreujo 1:8 0
1 7-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
Francujo 4:0 (3:0) Sud-Koreujo
2 8-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
Norvegujo 3:0 (3:0) Niĝerio
13 12-a de junio 2019, 15:00 h en Grenoblo
Niĝerio 2:0 (1:0) Sud-Koreujo
14 12-a de junio 2019, 21:00 h en Nico
Francujo 2:1 (0:0) Norvegujo
25 17-a de junio 2019, 21:00 h en Renno
Niĝerio 0:1 (0:0) Francujo
26 17-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
Sud-Koreujo 1:2 (0:1) Norvegujo

Grupo B[redakti | redakti fonton]

rango landa teamo goloj poentoj
1 Germanujo 6:0 9
2 Hispanujo 3:2 4
3 Ĉinujo 1:1 4
4 Sud-Afriko 1:8 0
3 8-a de junio 2019, 15:00 h en Renno
Germanujo 1:0 (0:0) Ĉinujo
4 8-a de junio 2019, 18:00 h en Havro
Hispanujo 3:1 (0:1) Sud-Afriko
15 12-a de junio 2019, 18:00 h en Valencieno
Germanujo 1:0 (1:0) Hispanujo
16 13-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
Sud-Afriko 0:1 (0:1) Ĉinujo
27 17-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
Sud-Afriko 0:4 (0:3) Germanujo
28 17-a de junio 2019, 18:00 h en Havro
Ĉinujo 0:0 Hispanujo

Grupo C[redakti | redakti fonton]

rango landa teamo goloj poentoj
1 Italujo 7:2 6
2 Aŭstralio 8:5 6
3 Brazilo 6:3 6
4 Jamajko 1:12 0
5 9-a de junio 2019, 13:00 h en Valencieno
Aŭstralio 1:2 (1:0) Italujo
6 9-a de junio 2019, 15:30 h en Grenoblo
Brazilo 3:0 (1:0) Jamajko
17 13-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
Aŭstralio 3:2 (1:2) Brazilo
18 14-a de junio 2019, 18:00 h en Reims
Jamajko 0:5 (0:2) Italujo
29 18-a de junio 2019, 21:00 h en Grenoblo
Jamajko 1:4 (0:2) Aŭstralio
30 18-a de junio 2019, 21:00 h en Valencieno
Italujo 0:1 (0:0) Brazilo

Grupo D[redakti | redakti fonton]

rango landa teamo goloj poentoj
1 Anglujo 5:1 9
2 Japanujo 2:3 4
3 Argentino 3:4 2
4 Skotlando 5:7 1
7 9-a de junio 2019, 18:00 h en Nico
Anglujo 2:1 (2:0) Skotlando
8 10-a de junio 2019, 18:00 h en Parizo
Argentino 0:0 (0:0) Japanujo
19 14-a de junio 2019, 15:00 h en Renno
Japanujo 2:1 (2:0) Skotlando
20 14-a de junio 2019, 21:00 h en Havro
Anglujo 1:0 (0:0) Argentino
31 19-a de junio 2019, 21:00 h en Nico
Japanujo 0:2 (0:1) Anglujo
32 19-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
Skotlando 3:3 (1:0) Argentino

Grupo E[redakti | redakti fonton]

rango landa teamo goloj poentoj
1 Nederlando 6:2 9
2 Kanado 4:2 6
3 Kameruno 3:5 3
4 Nov-Zelando 1:5 0
9 10-a de junio 2019, 21:00 h en Montpellier
Kanado 1:0 (1:0) Kameruno
10 11-a de junio 2019, 15:00 h en Havro
Nov-Zelando 0:1 (0:0) Nederlando
21 15-a de junio 2019, 15:00 h en Valencieno
Nederlando 3:1 (1:1) Kameruno
22 15-a de junio 2019, 21:00 h en Grenoblo
Kanado 2:0 (0:0) Nov-Zelando
33 20-a de junio 2019, 18:00 h en Reims
Nederlando 2:1 (0:0) Kanado
34 20-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
Kameruno 2:1 (0:0) Nov-Zelando

Grupo F[redakti | redakti fonton]

rango landa teamo goloj poentoj
1 Usono 18:0 9
2 Svedujo 7:3 6
3 Ĉilio 2:5 3
4 Tajlando 1:20 0
11 11-a de junio 2019, 18:00 h en Renno
Ĉilio 0:2 (0:0) Svedujo
12 11-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
Usono 13:0 (3:0) Tajlando
24 16-a de junio 2019, 15:00 h en Nico
Svedujo 5:1 (3:0) Tajlando
25 16-a de junio 2019, 18:00 h en Parizo
Usono 3:0 (3:0) Ĉilio
35 20-a de junio 2019, 21:00 h en Havro
Svedujo 0:2 (0:1) Usono
36 20-a de junio 2019, 21:00 h en Renno
Tajlando 0:2 (0:0) Ĉilio

Finala etapo[redakti | redakti fonton]

Okonfinalo Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                           
22-a de junio - Nico            
  Norvegujo   1 (4)pp
27-a de junio - Havro
  Aŭstralio   1 (1)  
  Norvegujo   0
23-a de junio - Valencieno
    Anglujo   3  
  Anglujo   3
2-a de julio - Liono
  Kameruno   0  
  Anglujo   1
23-a de junio - Havro
    Usono   2  
  Francujo   2pl
28-a de junio - Parizo
  Brazilo   1  
  Francujo   1
24-a de junio - Reims
    Usono   2  
  Hispanujo   1
7-a de julio - Liono
  Usono   2  
  Usono   2
25-a de junio - Montpellier
    Nederlando   0
  Italujo   2
29-a de junio - Valencieno
  Ĉinujo   0  
  Italujo   0
25-a de junio - Renno
    Nederlando   2  
  Nederlando   2
3-a de julio - Liono
  Japanujo   1  
  Nederlando   1pl
22-a de junio - Grenoblo
    Svedujo   0   Je tria loko
  Germanujo   3
29-a de junio - Renno 6-a de julio - Nico
  Niĝerio   0  
  Germanujo   1   Anglujo   1
24-a de junio - Parizo
    Svedujo   2     Svedujo   2
  Svedujo   1
  Kanado   0  

pp venko post punpiedobatoj

pl venko post plilongigo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bidding process opened for eight FIFA competitions (angle) (2014-03-06). Arkivita el la originalo je 2019-07-04. Alirita 2019-07-04.
  2. France to stage 2019 Women's World Cup (angle) (2015-03-19). Alirita 2019-07-04.
  3. The nine host cities confirmed (angle) (2017-06-14). Alirita 2019-07-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]