Tajvana virina nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajvano
asocio Chinese Taipei Football Association
Tajvana Futbala Asocio
konfederacio AFC
manaĝero Huang Ju Ĉuan (Huang Yu Chuan)
FIFA kodo TPE
unua matĉo Flago de Tajvano Tajvano 2-0
Flago de Indonezio Indonezio
1977
plej granda gajno Flago de Tajvano Tajvano 16-0
 Malajzio
1999
plej granda perdo Flago de Norvegio Norvegio 12-1
Flago de Tajvano Tajvano
1995
Flago de Japanio Japanio 11-0
Flago de Tajvano Tajvano
2004
Virina Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (en 1991)
plej bona rezulto kvaronfinalo
en 1991
Azia Virina Futbal-Ĉampionado
aperoj 12 (unua en 1977)
plej bona rezulto Ĉampiono
en 1977, 1979 kaj 1981
vdr

La tajvana virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Tajvanon, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo ĝis la stato de somero 2011 nur unufoje partoprenis en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo, nome en 1991, kaj tie atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj). En la Azia Virina Futbal-Ĉampionado ĝi partoprenas ekde la jaro 1977, kaj en la unuaj tri el tiuj turniroj, en 1977, 1979 kaj 1981, atingis la ĉampionan pozicion. Ekde la 1980-aj jaroj ĝi anglalingve nomatas "Chinese Taipei women's national football team", do "virina nacia futbala teamo de ĉina Tajpeo", pro tiucela premo de la registaro de Popola Respubliko de Ĉinio.