Uzanto-Diskuto:Vami

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ukrainio[redakti fonton]

Saluton. Kara, Vami, ne paranoju. Ekde via alveno fine de 2019 vi apenaŭ kontribuis al Vikipedio kaj tio klarigas kial vi ne komprenis la teknikajn funkciadon de redaktado. Ne okazis cenzuro, simple estis teknikaj malhelpoj. Kvankam mi ne estas teknike tre lerta, mi scipovas kaj povas komuniki solvojn. Se aperis "Bedaŭrinde ne eblis trakti vian redakton pro manko de sesiaj datenoj. Bonvolu provi refoje. Se ankoraŭ ne efikas post tio, elsalutu kaj poste re-ensalutu.", tio signifas, ke pasis tro da tempo kaj la sistemo petas vin rekonfirmi; plej verŝajne se vi estu simple ripetinta la publikigpeton, ĉio estus estinta en ordo. La artikolo ne estas protektita; se jes, aperus averto pria. Tamen oni devos klopodi objektivecon kaj tiuteme tio estas ege malfacila. Se homoj plue klopodas montri sian fortegan opinion pri la temo, eble iam oni protektos la artikolon por ke nur interkonsente oni povos modifi ĝin, kiel okazas ekzemple jam en la anglalingva artikolo.--kani (diskuto) 14:08, 6 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

@Kani
Saluton! Ŝajnas, ke vi ne tre zorgis pri pli preciza analizo de mia sperto. En la projekton Vikimedio mi kontribuas jam ekde 2005 (aŭ 2004, mi jam ne memoras, sed tio ne gravas). Jes, mi ne estis tre aktiva dum iuj periodoj de tiuj deksep jaroj, tamen mi komprenas kio okazas aŭ ne okazas. Almenaŭ vi supozo pri mia apero en 2019 koncernas nur parton de esperanto, sed ne de Vikipedio.
Se vian respondon kaŭzis mia afiŝo Diskuto:Invado de Rusio en Ukrainion (2022)#Problemo dum redaktado, do vi, ŝajnas, ne komprenis, ke la "teknikaj malhelpoj" aspektas same kiel intencaj malhelpoj, sed ne kiel iuj naturaj teknikaj kondiĉoj de kutima laboro de la sistemo. Krom tio, tiuj "teknikaj malhelpoj" aperis por mi nur same en subrojekto de esperanta vikipedio, sed ne aliaj subprojektoj, kio nur pruvas ke la malhelpo estas intenca.
La konsilo "provu refoje" havas sencon, nur kiam tio ne okazas konstante nur en sola subprojekto kaj ne dum kelkaj tagoj, kaj nur kiam repovoj okazas malpli ol kelkdek fojoj dum duonhoro.
La problemo ne tuŝas nur iun artikolon, sed tutan proceson de ĉeestado same en esperanta vikipedio. Nur esperanta vikipedio.
La problemo aperas eĉ kiam mi provis labori pere de retoj de diversaj aŭtonomaj sistemoj (en:Autonomous system (Internet), fr:Autonomous System, ru:Автономная система (Интернет)), kiun mi povas uzi en mia teritoria lokiĝo . El kio konkludeblas, ke tio ne povas esti eĉ iu loka diafana prokurilo, kiu neatendite aperis ie en proksima al mi parto de la reto. Pli probabla estas supozo pri limigo laŭ adresa aprteno al iu geografia loko.
La objektiveco estas alia aspekto de la problemo. Kiel mi vidas, en la artikolo denove estas uzataj fuŝaj ŝtatnomoj. Mia korekto estis malgranda/ Sed via rimarko, ke esperanta paĝo devas esti iel simila al la angla versio de la artikolo... estas pli ol stranga. Se en iu alilingva artikolo iu deziras uzi fuŝajn aŭ ofendajn nomojn – mi ne vidas problemon. Sed kial fiŝaĵoj devas ĉeesti en esperanta versio – mi ne komprenas.
. Vami (diskuto) 11:12, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton. Ni forgesu pri niaj iamaj spertoj kaj revenu al teknikaj aferoj: mi rekomendis tiun solvon, ĉar ankaŭ mi mem suferis tiujn malhelpojn foje kaj finfine tiel mi solvis ilin. Tio rilatis al plej diversaj aferoj, foje eĉ preskaŭ banalaj, do oni ne povs imagi, ke temas pri cenzuro. Alia afero estas ke tiu artikolo starigas hirtigajn sintenojn kaj same kiel en multaj aliaj forumoj ĉiuj volas aperigi sian opinion (kaj forigi kontraŭajn), kio maleblas kaj malindas en kolektiva enciklopedia verko kiel tiu nia. Vi enmetis tekston en kiu krom precizigoj vi aldonis aludon al puĉa deveno de la ukrainia reistaro, pri kio mi konsentas, sed eble iu opiniis, ke ne estas konvena loko por tiuj asertoj. Tial iu malfaris la tuton de via kontribuo anstataŭ pli ĝuste korekti nur la korektindaĵon. Mi ne sentas min pli implikita en la afero de la ukrainia milito ol en la ĝenerala kontribuo al nia Vikipedio: ĉe mi tio estas nun nur 0'0001 %, spite la terurajn rezultojn de la afero. Tamen ĉe vi ŝajne tio estas nura intereso. Eble aldoni pli objektivajn farojn, informojn kaj referencojn al la kerno aŭ fino de la artikolo estos pli respektata ol modifi la komencon. Krome mi ne diris, "ke esperanta paĝo devas esti iel simila al la angla versio de la artikolo", mi diris nur ke la angla versio de la artikolo estas protektita tiel ke nur iu kategorio de uzantoj rajtas modifi ĝin, plej verŝajne por eviti redaktomiliton. Fakte por tiu afero, mi uzas hispanlingvajn fontojn (eble ne tiom objektivajn, sed por mi pli facile uzeblajn) ol anglalingvajn.--kani (diskuto) 11:49, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se vi solvis la problemon, estus tre interese kompreni ĉiujn kondiĉojn de la solvo – kion vi ŝanĝis, ĉu mastrumilon, foliumilon, provizanton de Interreto aŭ la ŝtaton de loĝado? Aŭ vi publike anoncis pri la problemo kaj post tio ĝi malaperis, ke permesas fari iujn konkludojn?
Teknike mi anoncis trajtojn de la problemo. Mi provis ŝanĝi ĉiujn kondiĉojn... krom ŝanĝo de loĝloko. Tion mi ne povas fari simple same pro kondiĉoj de la okjara milito.
El kio sekvas, ke mi ne povas reveni al teknikaj aferoj, ĉar mi ne lasis ilin.
Via aserto "oni ne povs imagi, ke temas pri cenzuro" (precize, kun perdita litero) – mi povas imagi ion ajn, kaj ekzemplojn mi vidas ĉiutage. La plej konata okazo estas ie tie. Eĉ se la projekto Vikimedio mem ne faras ion, sed por tio ekzistas teknikaj rimedoj en transporta nivelo en la Interreto kaj en nivelo de porsona agado de diversaj partoprenantoj de la projekto.
Jes, mi aldonis la informon pri puĉo, kiu vere okazis, Same kiel mi aldonis informon pri la milito, kiu vere daŭras ok jarojn, kaj ankaŭ mi aldonis informon pri la Rezolucio de UN. Kiuj estas problemoj kun tiuj faktoj?
Eĉ tiu parto, kiun ni povas taksi kiel opinio, havas dokumentan realigon en ŝanĝoj aŭ rompoj de leĝoj, diversaj interŝatataj kontraktoj, en paroladoj de diversaj ŝtataj postenuloj.
Sed eĉ miaj pitaj ĝustigoj estis simple neigitaj anstataŭ plia ĝistigo kaj aldono de alia grava informo. Tio estas jam cenzuro same en nivelo de personoj, kiuj estas kontribuantoj al la projekto kaj rekte rompas la permesilon kaj la uzkondiĉojn.
Nun anstataŭ solvi la teknikan problemon aŭ enketi la kaŭzojn de teknika problemo, anstataŭ helpi ĉesigi rompojn de la permesilo kaj de la uzkondiĉoj vi tiras min en politikan diskutadon, samtempe akuzante min, ke mi povas esti ne justa, ke mi estas antaŭjuĝanto nur pro fakto de mia teritoria lokiĝo.
Mia nura intereso estas vereco, justeco kaj ĝusteco. Forigo de iu ajn informo, kiu permesas la plej plene kompreni iun ajn problemon estas same tiu cenzuro, en kiu "oni ne povs imagi".
. Vami (diskuto) 12:48, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]