Sarah Bernhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sarah Bernhardt
Sarah
Sarah Bernhardt
Persona informo
Plumnomo Sarah Bernhardt
Vera nomo Marie Henriette Rosine Bernhardt
Dato de naskiĝo 25-a de septembro 1844 [#]
Loko de naskiĝo Parizo [#]
Dato de morto 26-a de marto 1923 [#]
Loko de morto Parizo [#]
Okupo aktoro
Aĝo je morto 78
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Sarah BERNHARDT, origine: Marie Henriette Rosine BERNARD (naskiĝis la 22-an de oktobro 1844 en Parizo, mortis la 26-an de marto 1923 samloke) estis franca aktorino. Ŝi estis unu el la plej konataj aktorinoj de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcento.

Ŝi stelulis en kelkaj el la plej popularaj francaj teatraĵoj de la fino de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcento, kiaj La dame aux camélias de Alexandre Dumas, filo, Ruy Blas de Victor Hugo, Fédora kaj La Tosca de Victorien Sardou, kaj L'Aiglon de Edmond Rostand. Ŝi ludis eĉ masklajn rolojn, kiaj la Hamleto de Shakespeare. Rostand nomigis ŝin kiel "la reĝino de la pozo kaj la princino de la gesto", dum Hugo konsideris ŝin la "ora voĉo". Ŝi faris kelkajn teatrajn turneojn ĉirkaŭ la mondo, kaj estis unu el la unuaj elstaraj aktorinoj kiuj faris sonregistraĵojn kaj aperis en filmoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sarah Bernhardt kun sia patrino.

Sarah Bernhardt naskiĝis kiel Henriette-Rosine Bernard ĉe 5 rue de L'École-de-Médecine en la Latina Kvartalo de Parizo la 22-an de oktobro 184423-an de oktobro 1844.[1] Ŝi estis ekstergeedza filino de Judith aŭ Julie Bernardt, juda nederlandanino kaj prostituitino de altnivela klientaro. Sian patron ŝi neniam ekkonis. La nomo de la patro ne estis registrita. Laŭ kelkaj fontoj, li estis probable la filo de riĉa komercisto el Le Havre.[2] Bernhardt poste skribis ke la familio de ŝia patro pagis por ŝia edukado, insistis ke ŝi estu baptita kiel katoliko, kaj lasis grandan monkvanton pagotan kiam ŝi estos plenkreska.[3] Ŝia patrino multe veturis kaj ne vere okupiĝis pri la infano. Anstataŭe ŝi lasis la infaninon kun vartistino en Bretonio, poste en kabano en la antaŭurbo de Parizo nome Neuilly.[4]

Kiam Sarah estis ankoraŭ nur sepjaraĝa, ŝia patrino sendis ŝin en internlernejon por junulinoj en la pariza antaŭurbo Auteuil, pagite per fonduso el la familio de ŝia patro. Tie, ŝi aktorinis en teatra ludado en la teatraĵo Clothilde, en kiu ŝi ludis la rolon de la Reĝino de Feinoj, kaj plenumis sian unuan el multaj postaj dramaj mortoscenoj.[5]

Kiam Sarah estis ankoraŭ en la internlernejo, ŝia patrino plialtiĝis al pintaj rangoj de Parizanaj korteganinoj (altnivelaj putinoj), kaj kunuliĝis kun politikistoj, bankistoj, generaloj kaj verkistoj. Inter ŝiaj patronoj kaj amikoj estis Charles de Morny, Duko de Morny, la duon-frato de la Imperiestro Napoleono la 3-a kaj Prezidento de la Franca Parlamento.[6] Kiam ŝi estis 10jaraĝa, kun la helpo de Morny, Sarah estis akceptita en Grandchamp, altnivela katolika lernejo de Aŭgustenaninoj ĉe Versajlo.[7] Tie, ŝi ludis la rolon de la arkianĝelo Rafael en la historio de Tobias kaj la Anĝelo.[8] ŝi deklaris sian intencon iĝi monaĥino, sed ne ĉiam sekvis la regularon de la katolika lernejo; ŝi estis akuzita pro sakrilegio, kiam ŝi aranĝis kristanan entombigon, kun procesio kaj ceremonio, por sia maskota lacerto.[9]

En 1859, Sarah eksciis ke sia patro estis mortinta transmare.[10] Ŝia patrino kunvenigis familian konsilantaron, inklude Morny, por decidi tion kion oni faru el ŝi. Morny proponis ke Sarah estu aktorino, ideo kiu terurigis Sarah, ĉar ŝi neniam estis ene de teatro.[11] Morny aranĝis ke ŝi ĉeestu sian unuan teatran ludon ĉe la Franca Komedio kun grupo kiu inkludis ŝian patrinon, Morny, kaj lian amikon Alexandre Dumas, la patro. La spektaklo kiun ili estis rigardontaj estas Brittanicus, de Jean Racine, sekvita de la klasika komedio Amfitriono de Plaŭto. Sarah estis tiom kortuŝita pro la emocio el la teatraĵo, ke ŝi ekploris laŭte, kaj ĝenis aliajn ĉeestantojn.[12] Morny kaj aliaj de la grupo koleriĝis kaj foriris, sed Dumas konsolis ŝin, kaj poste diris al Morny ke li kredas ke ŝi estas destinita al la scenejo. Post tiu spektaklo, Dumas nomigis ŝin "mia stelulino".[13]

La Duko de Morny, tiama amanto de ŝia patrino peris al la dekkvarjarulino edukadon por iĝi aktorino ĉe la Comédie-Française (franca komedio), kio estis privilegio. Morny uzis sian influpovon kun la komponisto Daniel Auber, nome estro de la Pariza Konservatorio, por aranĝi por ŝi aŭskultaĵon. Ŝi prepariĝis, kiel ŝi mem priskribis ĝin en siaj memoroj, "per tiu vivega troigo per kiu mi sopiris ajnan novan entreprenon."[14] Dumas trejnigis ŝin. La ĵurio estis komponita el Auber mem kaj kvin ĉefaj geaktoroj el la Comédie Française. Ŝi devis deklami versojn el Racine, sed neniu estis dirinta al ŝi ke ŝi bezonis iun por fari la duan parton dum ŝi deklamis. Bernhardt diris al la ĵurio ke ŝi anstatataŭe deklamos la fabelon de la Du Kolomboj de La Fontaine. La ĵurianoj estis skeptikaj, sed la fervoro kaj pasio de ŝia deklamado altiris ilin, kaj ŝi estis invitita iĝi aktorlernanto.[15]

Edukado kaj unuaj roloj: Comédie-Française (1862–1864)[redakti | redakti fonton]

Ekaktoriniĝo de Bernhardt en Les Femmes Savantes de Molière ĉe la Comédie Française (1862).
Sarah Bernhardt en 1864; 20jaraĝa, fare de la fotisto Félix Nadar.
Sarah Bernhardt fotita en 1865, fare de Félix Nadar.

Bernhardt studis aktoradon en la Konservatorio el Januaro 1860 ĝis 1862 ĉe du elstaraj aktoroj de la Comédie Française, nome Joseph-Isidore Samson kaj Jean-Baptiste Provost. Ŝi verkis en siaj memoroj ke Provost lernigis al ŝi prononcon kaj grandajn gestojn, dum Samson lernigis al ŝi la povon de simpleco.[16] Por la spektakla mondo, ŝi ŝanĝis sian nomon el "Bernhard" al "Bernhardt", nomante sin de tiam Sarah Bernhardt. Dum studado, ŝi jam ricevis ankaŭ sian unuan geedzan proponon, el riĉa negocisto kiu proponis al ŝi 500 mil frankojn. Li ploris kiam ŝi malakceptis. Bernhardt verkis ke ŝi estis "konfuza, bedaŭra, kaj kontenta — ĉar li amis min laŭ la maniero laŭ kiu oni amas en teatraĵoj."[17]

Antaŭ la unua ekzameno por sia tragedia klaso, ŝi klopodis plifortigi sian abundon de krispa hararo, kio faris ĝin eĉ pli nekontrolebla, kaj tio rezultis en kataro, kio faris ŝian voĉon tiom nazeca ke ŝi apenaŭ rekonis ĝin. Krome, la partoj atribuitaj por ludado estis klasikaj kaj postulis zorgite stiligitajn emociojn, kvankam ŝi preferis romantismon kaj tute kaj nature esprimi siajn emociojn. La instruistoj rangigis ŝin la 14a en tragedio kaj la 2a en komedio.[18] Denove, Morny venis savi ŝin. Li parolis pri ŝi kun la Nacia Ministro pri Artoj, nome Camille Doucet. Doucet rekomendis ŝin al Edouard Thierry, nome ĉefa administristo de la Théâtre Français,[19] kiu proponis al Bernhardt postenon kiel stipendiulino en la teatro, je minimuma salajro.[20]

Ŝi ekaktoris en la titolrolo de Ifigenio de Racine en la jaro 1862, nome en la 31a de Aŭgusto.[21][22] Tiu ŝia premiero ne estis sukceso. Ŝi suferis pri sceneja paniko kaj rapidigis siajn versojn. Kelkaj ĉeestantoj primokis sian tro fajnan figuron. Kiam finis la prezentado, Provost estis atendante inter kulisoj, kaj ĉi pardonpetis. Li diris al ŝi, "Mi povas pardonpeti vin, kaj eĉ mi mem povas pardoni vin mem, sed Racine en sia tombo neniam pardonpetos."[23] Francisque Sarcey, nome influa teatrokritikisto de L'Opinion Nationale kaj Le Temps, verkis: "ŝi bone komunikas kaj prononcas kun perfekta precizeco. Tio estas ĉio kio povas esti dirita pri ŝi ĝis nun."[24]

Bernhardt ne restis longe ĉe la Comédie-Française. Ŝi ludis la rolojn de Henrietta en la teatraĵo de Molière nome Les Femmes Savantes kaj de Hipolito en L'Étourdi, kaj la titoliga rolo de la verko de Eugène Scribe nome Valérie, sed tio ne impresis la kritikistojn, aŭ la aliajn kompanianojn, kiuj iel bedaŭris ŝian rapidan plialtiĝon. Pasis semajnoj, sed ŝi ne ricevis pliajn rolojn.[25] Ankaŭ ŝia varma karaktero metis ŝin en problemojn; kiam teatra pordisto direktis sin al ŝi kiel "Eta Bernhardt", ŝi rompis sian ombrelon sur lia kapo. Ŝi ege pardonpetis, kaj kiam la pordisto retiriĝis post 20 jaroj, ŝi aĉetis kabanon por li en Normandio.[26] Je ceremonio honoriga al la naskiĝtago de Molière la 15an de Januaro 1863, Bernhardt invitis sian pli junan fratinon, Regina, akompani ŝin. Regina hazarde staris sur la rando de vestaĵo de ĉefa aktorino de la kompanio, Zaire-Nathalie Martel (1816–1885), konata kiel Madame Nathalie.[27] Madame Nathalie pelis Regina for el la vestaĵo, kio okazigis frapon kontraŭ ŝtona kolono kaj vundon al ŝia frunto. Regina kaj Madame Nathalie ekkriis unu kontraŭ la alia, kaj Bernhardt alvenis kaj vangofrapis Madame Nathalie. La maljuna aktorino falis sur alia aktoro. Thierry petis ke Bernhardt pardonpetu al Madame Nathalie. Bernhardt malakceptis fari tion ĝis Madame Nathalie pardonpetu al Regina. Bernhardt jam estis proponita por nova rolo en la teatro, kaj eĉ estis komencinta provtrejnaĵojn. Madame Nathalie petis ke Bernhardt foriru el la rolo se ŝi ne pardonpetus. Ĉar neniu el ili cedis, kaj Madame Nathalie estis pli veterana membro de la kompanio, Thierry estis devigita peti al Bernhardt foriri.[28]

Gymnase kaj Bruselo (1864–1866)[redakti | redakti fonton]

Ŝia familio ne povis kompreni ŝian foriron el la teatro; estis nekompreneble por ili ke iu foriru el la plej prestiĝa teatro en Parizo je aĝo de 18.[29] Anstataŭe, ŝi iris al populara teatro, nome Gymnase, kie ŝi iĝis anstataŭanto de la du ĉefaj aktorinoj. ŝi preskaŭ tuj okazigis alian interkulisan skandalon, kiam ŝi estis invitita deklami poezion je akceptado ĉe la Palaco Tuileries gastigite de Napoleono la 3-a kaj la imperiestrino Eugenia, kun aliaj aktoroj de la Gymnase. Ŝi elektis deklami du romantismajn poeziaĵojn de Victor Hugo, nesciante ke Hugo estas forta kritikanto de la imperiestro. Post la unua poemo, la imperiestro kaj la imperiestrino leviĝis kaj foriris, sekvataj de la kortego kaj de la aliaj gastoj.[30] Ŝia venonta rolo en la Gymnase, estis frenezeca rusa princino, tute maltaŭga por ŝi; ŝia patrino diris al ŝi ke ŝia ludado estis "ridinda".[31] Ŝi decidis subite lasi la teatron por veturi, kaj kiel ŝia patrino, ekhavi amantojn. Ŝi iris por mallonge al Hispanio, poste, je sugesto de Alexandre Dumas, al Belgio.[32]

Ŝi portis al Bruselo enkondukajn leterojn el Dumas, kaj estis akceptita en la plej altaj sociaj niveloj. Laŭ kelkaj postaj rakontoj, ŝi ĉeestis en maskobalo en Bruselo, kie ŝi renkontiĝis kun la juna Princo Henri de Ligne, nome juna Belga aristokrato, kaj havis amaferon kun li.[33] Laŭ aliaj rakontoj ili renkontiĝis en Parizo, kie la Princo venis ofte por ĉeesti en la teatro.[34] La afero estis subite finigita kiam ŝi eksciis ke ŝia patrino estis suferinta koratakon. Ŝi revenis en Parizon, kie ŝi trovis ke ŝia patrino estas pli bone, sed ke ŝi estas graveda pro sia amafero kun la Princo. Ŝi ne avertis lin. Ŝia patrino ne volis ke senpatra filo naskiĝu sub sia tegmento, kaj tiele ŝi translokiĝis al malgranda apartamento en strato Duphot, kaj la 22an de Decembro 1864, la 20-jaraĝa aktorino naskis sian nuran filon, Maurice Bernhardt.[35]

Kelkaj rakontoj diras ke la Princo Henri ne estis forgesinta ŝin. Laŭ tiuj versioj, li eksciis ŝian adreson el la teatro, alvenis en Parizon, kaj translokiĝis en la apartementon kun Bernhardt. Post unu monato, li revenis al Bruselo kaj diris al sia familio ke li volis edziĝi al la aktorino. La familio de la Princo sendis lian onklon, nome Generalo de Ligne, por forrompi la amaferon, minacante senheredigi lin se li edziĝus al Bernhardt.[36] Laŭ aliaj rakontoj, la Princo malakceptis ajnan respondecon pri la infano.[37] Ŝi poste nomigis la aferon "ŝia daŭra vundo", sed ŝi neniam kverelis pri la parenceco de Maurice kun ajnulo. Kiam oni demandis al ŝi kiu estas la patro, ŝi foje respondis, "Mi neniam povis scii ĉu lia patro estas Gambetta, Victor Hugo, aŭ la Generalo Boulanger."[38] Multajn jarojn poste, en Januaro 1885, kiam Bernhardt estis jam fama, la Princo venis al Parizo kaj proponis formale agnoski Maurice kiel sian filon, sed Maurice afable malakceptis, klarigante ke li estas tute kontenta esti la filo de Sarah Bernhardt.[39]

Odéon (1866–1872)[redakti | redakti fonton]

Bernhardt kiel knaba trobadoro, Zanetto, en Le Passant (1869) de François Coppée.

Por vivteni sin post la nasko de Maurice, Bernhardt ludis minorajn rolojn kaj anstataŭaĵojn ĉe Port-Saint-Martin, populara melodrama teatro. Komence de 1866, ŝi sukcesis atingi legaĵon kun Felix Duquesnel, direktoro de la Théâtre de L’Odéon ĉe la Maldekstra Bordo de la Sejno en Parizo. Duquesnel priskribis la legaĵon jarojn poste, dirante, "Mi havis antaŭ mi kreitaĵon kiu estis mirinde havigita, inteligenta ĝis la punkto de genio, kun enorma energio sub ŝajno malforta kaj delikata, kaj sovaĝa volforto." La kun-direktoro de la teatro por financoj, Charles de Chilly, volis malakcepti ŝin kiel nefidinda kaj ankaŭ kiel tro maldika, sed Duquesnel estis ĉarmita; li dungis ŝin por la teatro kontraŭ nealta salajro de 150 frankoj monate, kion li pagus el sia propra mono.[40] Odéon esti la dua en Parizo laŭ prestiĝo post nur la Comédie Française, kaj malkiel ĉe tiu tre tradicia teatro, specializiĝis en pli modernaj produktaĵoj. La Odéon estis populara inter la studentoj de la Maldekstra Bordo de Parizo. Ŝiaj unuaj prezentoj en tiu teatro ne estis sukcesaj. Ŝi aperis en tre laŭstilaj kaj banalaj komedioj de la 18a jarcento, kvankam ŝia valoro sur scenejo estis ŝia kompleta sincereco.[41] Ankaŭ ŝia fajna figuro faris ŝian aspekton ridinda en la kutimaj ornamitaj kostumoj. Dumas, ŝia plej forta subtenanto, komentis post unu prezento, "ŝi havas la kapon de virgulino kaj la korpon de balailbastono."[42] Tuj poste, tamen, post diversaj teatraĵoj kaj pli da sperto, ŝia ludkapablo pliboniĝis; ŝi estis elektita por ludadi la rolon de Cordelia en "Reĝo Lear". En Junio 1867, ŝi ludis du rolojn en "Athalie" de Jean Racine; nome la parto de juna virino kaj de junulo, nome Zacharie, la unua el multaj masklaj roloj kiujn ŝi ludos en sia kariero. La influa kritikisto Sarcey verkis "... ŝi ĉarmis sian publikon kiel eta Orfeo."[43]

La unua granda sukceso okazis en la jaro 1868, kiam Sarah Bernhardt ludis ĉe Odéon, nome pariza teatrejo ĉe la Ĝardeno de Luksemburgio, rolon en reludado de Kean de Alexandre Dumas la pli aĝa. En ĝi ŝi ludis la ĉefan inan parton de Anna Damby. La teatraĵo estis interrompita en la komenco pro ĉikanado fare de junuloj kiuj kriis kontraŭe, "For Dumas! Donu al ni Hugo!". Bernhardt direktis sin rekte al la ĉikanantoj: "Amikoj, vi defendu la ideon de justeco. Ĉu vi faras tion farante Monsieur Dumas respondeca pro la malpermeso de Monsieur Hugo?".[44] Post tio la ĉeestantaro ridis kaj aplaŭdis kaj silentiĝis. Je la finkurteno, ŝi ricevis enorman aplaŭdadon, kaj Dumas rapidiĝis internen gratuli ŝin. Kiam ŝi eliris el la teatro, ariĝis homamaso ĉe la ĉefa enirejo kaj ĵetis florojn al ŝi. Ŝia salajro estis tuje plialtigita je 250 frankoj monate.[45]

Georges Clairin: Sarah Bernhardt, oleo sur kanvaso, 1876.

Ŝia venonta sukceso estis ŝia ludado en la verko de François Coppée nome Le Passant, kiu premieriĝis ĉe la Odeono en la 14a de Januaro 1868,[46] en kiu ŝi ludis la rolon de la knabo trobadoro, nome Zanetto, en romantismeca renesanca historio.[47] La kritikisto Theophile Gautier priskribis la "delikatan kaj mildan ĉarmon" de ŝia ludado. Ĝi estis ludita en 150 prezentoj, plus mendita ludo ĉe la Palaco Tuileries por Napoleono la 3-a kaj lia kortego. Poste, la imperiestro sendis al ŝi broĉon kun ŝiaj inicialoj skribitaj el diamantoj.[48]

En siaj memoroj, ŝi verkis pri sia epoko ĉe Odéon: "Ĝi estis la teatro kiun mi plej ŝatis, kaj kiun mi lasis nur bedaŭre. Ni amis nin unu la alian. Ĉiu estis kontenta. La teatro estis kiel pluigo de lernejo. Ĉiuj junuloj venis tien... Mi memoris miajn malmultajn monatojn ĉe la Franca Komedio. Tiu eta mondo estis rigida, klaĉema, ĵaluzema. Mi memoras miajn malmultajn monatojn ĉe la Gymnase. Tie oni parolis nur pri vestoj kaj ĉapeloj, kaj babiladis pri centoj da aferoj kiuj neniel rilatis al arto. Ĉe Odeono, mi estis feliĉa. Ni pensis nur pri la muntado de teatraĵoj. Ni trejniĝis matenojn, posttagmezojn, ĉiam. Mi ŝategis tion." Bernhardt loĝis kun sia longdaŭra amikino kaj helpantino Madame Guerard kaj ŝia filo en malgranda kabano en la antaŭurbo Auteuil, kaj veturis al la teatro per malgranda veturilo. Ŝi disvolvigis fortan amikecon kun la verkisto George Sand, kaj eĉ ludis en du teatraĵoj kiujn ŝi mem aŭtoris.[49] Ŝi akceptis famulojn en sia vestoĉambro, kiaj Gustave Flaubert kaj Léon Gambetta. En 1869, ĉar ŝi iĝis pli prosperriĉa, ŝi translokiĝis al pli granda sep-ĉambra apartamento ĉe 16 rue Auber en la centro de Parizo. Ŝia patrino ekvizitis ŝin por la unua fojo en jaroj, kaj ŝia avino, nome strikta Ortodoksa Judo, translokiĝis al la apartamento por zorgi Maurice. Bernhardt aldonis servistinon kaj kuiriston al sia hejmo, same kiel la komencon de kolekto de animaloj; ŝi havis unu aŭ du hundojn kun ŝi ĉiam, kaj du testudoj moviĝis libere tra la apartamento.[50]

En 1868, incendio tute detruis ŝian apartamenton, kun ĉiuj ŝiaj havaĵoj. Ŝi preteratentis aĉeti asekuron. La broĉo donacita al ŝi de la Imperiestro kaj ŝiaj perloj fandiĝis, same kiel la tiaro donacita al ŝi de unu el ŝiaj amantoj, Ĥalid Bej. Ŝi trovis la diamantojn inter la cindroj, kaj la administrantoj de Odeono organizis bonfaran ludadon. La plej fama soprano tiama, Adelina Patti, kantis senpage. Aldone, la avino de ŝia patro donacis 120,000 frankojn. Bernhardt povis aĉeti eĉ pli grandan loĝejon, kun du salonoj kaj granda manĝocambro, ĉe 4 rue de Rome.[51]

Milittempa servo ĉe Odéon (1870–1871)[redakti | redakti fonton]

Giovanni Boldini: Sarah Bernhardt, paŝteldesegnaĵo, ĉirkaŭ 1900.

En la francia-prusia milito de 1870/1871, kiam ĉiuj teatrejoj estis fermitaj, ŝi flegis vunditojn. La eksplodo de la franci-prusia milito subite interrompis ŝian teatran karieron. La novaĵoj pri la malvenko de la Franca Armeo, pri la kapitulaco de Napoleono la 3-a ĉe Sedan, kaj pri la proklamo de la Tria Franca Respubliko en la 4a de Septembro 1870 estis sekvita de sieĝo al la urbo Parizo fare de la Prusia Armeo. Parizo ĉesis ricevi novaĵojn kaj eĉ manĝoliveradon, kaj la teatroj fermiĝis. Bernhardt zorgis pri la konverto de la Odeono en hospitalon por soldatoj vunditaj en la bataloj ekster la urbo.[52] Ŝi organizis la lokigon de 32 litoj en la akceptejo kaj la haloj, alportis sian personan kuiriston por prepari supon por la pacientoj, kaj konvinkis siajn riĉajn amikojn kaj admirantojn donaci liveraĵojn por la hospitalo. Krom organizi la hospitalon, ŝi laboris kiel flegistino, helpante la ĉefan kuraciston ĉe amputoj kaj operacioj.[53] Kiam finis la liverado de karbo en la urbo, Bernhardt uzis malnovajn dekoraciojn, benkojn, kaj scenaĵojn kiel bruligaĵoj por varmigi la teatron.[54] Komence de Januaro 1871, post 16 semajnoj de sieĝo, la Germanoj ekbombardadis la urbon per long-atingaj kanonoj. La pacientoj devis esti translokigitaj al la kelo, kaj antaŭ nelonge, la hospitalo devis fermiĝi. Bernhardt sukcesis aranĝi ke plej gravaj pacientoj estu translokigitaj al alia milithospitalo, kaj ŝi luprenis apartementon en strato Provence por hejmo de la ceteraj 20 pacientoj. Ĉirkaŭ la fino de la sieĝo, la hospitalo de Bernhardt estis zorginta pli ol 150 vunditajn soldatojn, inklude junan studenton el la École Polytechnique, nome Ferdinand Foch, kiu poste komandos la armeojn de Aliancanoj en la Unua Mondmilito.[55]

La Franca registaro subskribis batalpaŭzon en 19a de Januaro 1871, kaj Bernhardt eksciis ke ŝiaj filo kaj familio estis translokigitaj al Hamburgo. Ŝi venis al la nova ĉefo de la Franca respubliko, nome Adolphe Thiers, kaj akiris paspermesilon por iri al Germanio por revenigi ilin. Kiam ŝi revenis al Parizo post kelkaj semajnoj, la urbo estis sub la regado de la Pariza Komunumo. Ŝi denove translokiĝis, portante sian familion al Saint-Germain-en-Laye. Ŝi poste revenis al sia apartamento en la strato de Rome en Majo, post la Komunumo estis venkita de la Franca Armeo.

Ruy Blas kaj reveno al la Comédie Française (1872–1878)[redakti | redakti fonton]

Post la franc-prusia milito ŝi rajtis reveni al la Comédie Française kaj komenciĝis rapida sukcesego. Jam tre baldaŭ ŝi estis la plej fama aktorino de sia tempo, festita en Francujo kiel „la voix d´or“ (la ora voĉo) aŭ „la divine“ (la dieca). La Palaco Tuileries, urbodomo de Parizo, kaj multaj aliaj publikaj konstruaĵoj estis detruitaj aŭ bruligitaj dum la tumultoj de la epoko de la Komunumo aŭ damaĝitaj en la batalo, sed la Odeono estis ankoraŭ netuŝita. Charles-Marie Chilly, nome kun-direktoro de la Odeono, venis al ŝia apartamento, kie Bernhardt ricevis lin kuŝe sur sofo. Li anoncis ke la teatro remalfermiĝos en Oktobro 1871, kaj li petis ŝin ludi la ĉefan rolon en nova teatraĵo, Jean-Marie de André Theuriet. Bernhardt respondis ke ŝi estis fininta kun teatro kaj estis translokiĝonta al Bretonio kaj starti farmon. Chilly, kiu konis bone la karakteron de Bernhardt, diris al ŝi ke li komprenis kaj akceptis ŝian decidon, kaj ke li donos la rolon al Jane Essler, nome rivala aktorino. Laŭ Chilly, Bernhardt tuj saltis el la sofo kaj demandis kiam la provludoj komenciĝos.[56]

Jean-Marie, pri juna Bretonino devigita de sia patro edziniĝi al maljunulo kiun ŝi ne amis, estis alia sukceso de kritiko kaj publiko por Bernhardt. La kritikisto Sarcey verkis, "Ŝi havas suverenan gracion, penetrantan ĉarmon, mi ne scias kion. Ŝi estas natura artisto, nekomparebla artisto."[57] La direktoroj de la Odeono poste decidis surscenigi Ruy Blas, nome teatraĵo verkita de Victor Hugo en 1838, kun Bernhardt ludanta la rolon de la Reĝino de Hispanio. Hugo mem ĉeestis ĉiujn provludojn. Dekomence, Bernhardt intencis esti indiferenta al li, sed li laŭgrade ĉarmis ŝin kaj ŝi iĝis fervora admiranto. La teatraĵo premieris en la 16a de Januaro 1872. La premiera nokto estis ĉeestita de la Princo de Kimrio kaj de Hugo mem; post la ludado, Hugo alproksimiĝis al Bernhardt, surgenuiĝis kaj kisis ŝian manon.[58]

Ruy Blas okazigis tertremon. Kelkajn monatojn post la premiero, Bernhardt ricevis inviton el Emile Perrin, Direktoro de la Comédie Française, petante ŝian revenon, kaj proponante al ŝi 12 000 frankojn jare, kompare kun malpli ol 10 000 ĉe Odéon.[59] Bernhardt demandis al Chilly ĉu li konsentus kun la propono, sed li malakceptis. Ĉiam premita de siaj kreskintaj elspezoj, ŝi anoncis sian foriron el Odéon post la fino de la ludado de Ruy Blas. Chilly respondis per proceso, kaj ŝi estis devigita pagi 6 000 frankojn pro damaĝoj. Post la 100a prezento de Ruy Blas, Hugo havigis vespermanĝon por Bernhardt kaj ŝiaj amikoj, kaj li tostis por "ŝia adorenda reĝino kaj ŝia ora voĉo."[60]

Sarah Bernhardt; 1880.

Ŝi formale revenis al la Comédie Francaise la 1an de Oktobro 1872, kaj tuj respondecis pri kelkaj el la plej famaj kaj postulemaj roloj en la franca teatro. Ŝi ludis la rolon de Junie en Britannicus de Jean Racine, la masklan rolon de Cherubin en La nupto de Figaro de Pierre Beaumarchais, kaj la ĉefan rolon en la kvin-akta tragedio de Voltaire nome Zaïre.[61] En 1873, post nur 74 horoj por lerni la liniojn kaj praktiki sian parton, ŝi ludis la ĉefan rolon en la verko de Racine nome Fedra, ludante kontraŭ la fama tragediisto, nome Jean Mounet-Sully, kiu tuj iĝis ŝia amanto. La ĉefa franca kritikisto Sarcey verkis, "Tio estas naturo mem servita de mirinda inteligento, per arda animo, per plej melodia voĉo kiu iam ĉarmis homajn orelojn. Tiu virino ludas per sia koro, per siaj internaĵoj."[62] Fedra iĝis ŝia plej fama klasika rolo, plenumita laŭlonge de la jaroj tra la tuta mondo, ofte por aŭskultantaro kiu malmulte aŭ tute ne scipovis la francan; ŝi faris ke ili komprenu per la voĉo kaj la gestoj.[63]

En 1877, ŝi havis alian sukceson kiel Dona Sol en Hernani, nome tragedio verkita 47 jarojn antaŭe fare de Victor Hugo. Ŝia amanto en la teatraĵo estis ankaŭ ŝia amanto ekster la scenejo, nome Mounet-Sully. Hugo mem estis inter la aŭskultantaro. La venontan tagon, li sendis al ŝi noton: "Madame, vi estis granda kaj ĉarma; vi kortuŝis min, min la malnova luktanto, kaj, je iu momento kiam la publiko, kortuŝita kaj ĉarmita fare de vi, aplaŭdis, mi ploris. La larmo kiun vi okazigis al mi estas via. Mi metas ĝin je viaj piedoj." La noto estis akompanita de larmo-forma perlo en ora braceleto.[64]

Ŝi havis tre teatran vivostilon en sia hejmo en la rue de Rome. Ŝi havis saten-kovritan ĉerkon en sia dormoĉambro, kaj foje dormis en ĝi aŭ kuŝis en ĝi por studi siajn rolojn, kvankam, kontraŭ popularaj rakontoj, ŝi neniam kunportis ĝin al siaj veturoj. Ŝi zorgis pri sia pli juna fratino, kiu estis malsana pro tuberkulozo, kaj permesis ŝin dormi en sia propra lito, kiam ŝi dormis en la ĉerko. ŝi pozis en ĝi por fotoj, aldonante tion al la legendoj kiujn ŝi kreis pri si mem.[65]

Bernhardt riparis sian iaman rilaton kun la aliaj membroj de la Comédie Française; ŝi partoprenis en bonfara evento por Madame Nathalie, nome la aktorino kiun ŝi iam vangofrapis. Tamen, ŝi estis ofte en konflikto kun Perrin, nome la direktoro de la teatro. En 1878, dum la Pariza Universala Ekspozicio, ŝi faris flugon super Parizo kun la balonisto Pierre Giffard kaj la pentristo Georges Clairin, per balono dekorita per la nomo de ŝia tiama sukceso, Dona Sol. Neatendita ŝtormo portis la balonon for el Parizo al malgranda urbeto. Kiam ŝi revenis per trajno al la urbo, Perrin estis kolera; li monpunis Bernhardt per milo da frankoj, citante teatran regulon kiu postulis ke aktoroj petu permeson antaŭ eliri el Parizo. Bernhardt malakceptis pagi, kaj minacis eliri el la Comédie. Perrin agnoskis ke li ne povas elteni ke ŝi foriru. Perrin kaj la Ministro de Fajnaj Artoj aranĝis kompromison; ŝi retiris sian rezignon, kaj kompense ŝi estis altigita al rango de societano, nome la plej alta rango en teatro.[66]

Triumfo en Londono kaj eliro el la Comédie Française (1879–1880)[redakti | redakti fonton]

Sarah Bernhardt en 1879.

Bernhardt estis enspezinta gravan monkvanton en la teatro, sed ankaŭ ŝiaj elspezoj estis eĉ pli grandaj. Ĉirkaŭ tiame ŝi havis ok servistojn, kaj ŝi konstruigis sian unuan hejmon, impona domo ĉe la strato Fortuny, ne tre for el Parko Monceau. Ŝi serĉis aldonajn vojojn enspezi monon. En Junio 1879, dum la teatro de Comédie Française en Parizo estis reŝanĝita, Perrin portis la kompanion en turneo al Londono. Tuj antaŭ la komenco de la turneo, brita teatra entreprenisto nome Edward Jarrett veturis al Parizo kaj proponis ke ŝi faru privatajn prezentojn en la hejmoj de riĉaj londonanoj; la pago kiun ŝi ricevus por ĉiu prezento estis pli granda ol ŝia monata salajro ĉe la Comédie.[67] Kiam Perrin legis en la gazetaro pri la privataj prezentoj, li koleriĝis. Krome, la Gaiety Teatro en Londono postulis ke Bernhardt stelulu en la malferma prezento, kontraŭ la tradicioj de la Comédie Française, kie la roloj estis atribuitaj laŭ antikveco, kaj la ideo de steluleco estis malaprezata. Kiam Perrin protestis, dirante ke Bernhardt estis nur la 10a aŭ la 11a laŭ antikveco, la administristo de Gaiety minacis nuligi la premieron; Perrin devis akcepti. Li komisiis Bernhardt por ludi unu akton de Fedra en la malferma vespero, inter du tradiciaj francaj komedioj, nome Le Misanthrope kaj Les Précieuses.[68]

La 4an de Junio 1879, ĝuste antaŭ la malferma kurteno de ŝia premiero en Fedra, ŝi suferis atakon de sceneja paniko. Ŝi verkis poste ke ŝi ankaŭ havis sian voĉon tro alta, kaj estis nekapabla malaltigi ĝin.[69] Tamen, la prezento estis sukceso. Kvankam majoritato de la aŭskultantaro ne povis kompreni la klasikan francan lingvon de Racine, ŝi kaptivigis ilin per sia voĉo kaj gestoj; unu membro de la publiko, nome Sir George Arthur, verkis ke "ŝi batigis ĉiun nervon kaj fibron en iliaj korpoj kaj ĉarmis ilin."[70] Aldone al siaj prezentoj de Zaire, Fedra, Hernani, kaj de aliaj teatraĵoj kun sia trupo, ŝi faris la privatajn deklamaĵojn en la hejmoj de britaj aristokratoj aranĝitaj de Jarrett, kiu aranĝis ankaŭ ekspozicion de ŝiaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj en Piccadilly, en kiu ĉeestis kaj la princo de Kimrio kaj la Ĉefministro Gladstone. Ankoraŭ en Londono, ŝi aldonis kromaĵon al sia persona animalaro. En Londono, ŝi aĉetis tri hundojn, papagon, kaj simion, kaj faris kroman veturon al Liverpool, kie ŝi aĉetis gepardon, papagon, kaj lupĉashundon kaj ricevis donacon de ses kameleonoj, kion ŝi tenis en sia luita hejmo en Chester Square, kaj poste reen en Parizo.[71]

Reen en Parizo, ŝi estis iom post iom malkontenta kun Perrin kaj kun la administranto de la Comédie Française. Li insistis ke ŝi ludu la ĉefan rolon en nova teatraĵo, L'Aventurière de Emile Augier, nome teatraĵo kiun ŝi konsideris mezkvalita. Kiam ŝi provludis la teatraĵon malentuziasme, kaj ofte ŝi forgesis siajn liniojn, ŝi estis kritikita de la aŭtoro. Ŝi respondis, "Mi scias ke mi estas malbonkvalita, sed ne tiom kiom viaj linioj." La teatraĵo fariĝis, sed estis malsukceso. Ŝi tuj skribis al Perrin, "Vi devigis min ludi kiam mi ne estis ankoraŭ preta... kion mi antaŭvidis... tiu estas mia unua malsukceso ĉe la Comédie kaj mia lasta." Ŝi sendis rezignoleteron al Perrin, faris kopiojn, kaj sendis ilin al la ĉefaj gazetoj. Perrin procesis ŝin pro rompo de kontrakto; la tribunalo devigis ŝin pagi 100 000 frankojn, plus interezojn, kaj ŝi perdis sian pension de 43 000 frankoj.[72] Ŝi ne plenumis la ŝuldon ĝis 1900. Poste, tamen, kiam la teatro de la Comédie Française preskaŭ iĝis detruita de incendio, ŝi permesis sian iaman trupon uzi sian propran teatron.[73]

La Dame aux Camélias kaj unua usona turneo (1880–1881)[redakti | redakti fonton]

Kvankam ŝi en ĉiuj roloj uzis nur la francan lingvon, ŝi brilis ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj en Usono. Eĉ akraj kritikoj kontraŭ ŝia "skandaleca" vivostilo (eksteredzeca filo kaj amaso da amantoj) ne malgrandigis ŝian famon. En Aprilo 1880, tuj kiam li eksciis ke Bernhardt estis rezigninta el la Comédie Française, la entreprenisto Edward Jarrett rapidiris al Parizo kaj proponis al ŝi ke ŝi faru teatran turneon en Anglion kaj posten en Usonon. Ŝi povus elekti la repertorion kaj la geaktoraron. Ŝi ricevus 5 000 frankojn por prezento, plus 15% el ĉiu enspezo super 150 000 frankoj, plus ĉiujn ŝiajn elspezojn, plus fonduson je sia nomo por 100 000 frankoj, nome la monkvanton kiun ŝi ŝuldis al la Comédie Française. Ŝi akceptis tuje.[74]

Tiam je sia propra konto, Bernhardt arigis kaj provis sian novan trupon ĉe la Théâtre de la Gaîté-Lyrique en Parizo. Ŝi ludis por la unua fojo La dame aux camélias, de Alexandre Dumas, filo. Ŝi ne kreis la rolon; la teatraĵo estis jam ludita de Eugénie Dochein en 1852, sed ĝi tuj iĝis ŝia plej ludita kaj plej fama rolo. Ŝi ludis la rolon pli ol milon da fojoj, kaj aktorinis regule kaj sukcese en ĝi ĝis la fino de sia vivo. La publiko ofte ploris dum ŝia fama mortosceno en la fino.[75]

Ŝi ne povis ludi La dame aux camélias sur scenejo de Londono pro la Britia cenzura leĝaro; anstataŭe, ŝi ludis kvar el siaj pruvitaj sukcesoj, kiaj Hernani kaj Fedra, plus kvar novaj roloj, kiel Adrienne Lecouvreur de Eugène Scribe kaj la salona komedio Frou-frou de Meilhac kaj Halévy, ambaŭ el kiuj estis tre sukcesaj sur la scenejoj de Londono.[76] En ses el la ok teatraĵoj de sia repertorio, ŝi mortis dramece en la fina akto. Kiam ŝi revenis en Parizon el Londono, la Comédie Française petis al ŝi reveni, sed ŝi malakceptis tiun proponon, klarigante ke ŝi estas akirante multe pli da mono per si mem. Anstataŭe, ŝi portis sian novan kompanion kaj novajn teatraĵojn al turneo al Bruselo kaj Kopenhago, kaj poste al turneo en francaj provincaj urboj.[77]

Ŝi kaj ŝia trupo eliris el Le Havre al Usono la 15an de Oktobro 1880, kaj alvenis en Novjorkon la 27an de Oktobro. La 8an de Novembro, ŝi ludis la teatraĵon de Scribe nome "Adrienne Lecouvreur" ĉe la Teatro Booth antaŭ publiko kiu estis paginta rekordan prezon de 40 dolaroj por enirbileto, enorma monkvanto tiame. Malmultaj en la publiko komprenis francan lingvon, sed tio ne estis necesa; ŝiaj gestoj kaj voĉo ĉarmis la ĉeestantaron, kaj ŝi ricevis ŝtorman aplaŭdon. Ŝi dankis la aŭskultantaron per sia distingiga kurtena alvoko; ŝi ne klinis, sed staris tute senmova, kun siaj manoj ĉe sia mentono aŭ vangoj, kaj poste subite etendis ilin al la ĉeestantoj. Post sia unua prezento en Novjorko, ŝi faris 27 kurtenajn alvokojn. Kvankam ŝi estis bonvenigita de teatremuloj, ŝi estis tute neatentita de la novjorka alta socio, kiu konsideris ŝian personan vivon skandala.[78]

La unua usona turneo de Bernhardt portis ŝin al 157 prezentaĵoj en 51 urboj.[79] Ŝi veturis per speciala trajno kun luksa palacvagono, kiu portis ŝiajn du servistinojn, du kuiristojn, kelneron, "maitre d'hôtel", kaj persona asistantino, nome Madame Guérard. Ĝi portis ankaŭ aktoron nome Édouard Angelo kiun ŝi estis elektinta por servi kiel sia ĉefrola aktoro, kaj, laŭ plej multaj rakontoj, ŝia amanto dum la turneo.[80][81] El Novjorko, ŝi faris flankan veturon al Menlo Park, kie ŝi renkontiĝis kun Thomas Edison, kiu faris mallongan registraĵon de ŝia deklamado de fragmento el Fedra.[82] Ŝi trairis Usonon kaj Kanadon el Montrealo kaj Toronto al Saint Louis kaj Novorleano, kutime ludante ĉiun vesperon, kaj forirante tuj post la ludado. Ŝi havigis multajn gazetajn intervjuojn kaj en Bostono pozis por fotoj sur la dorso de mortinta baleno. Ŝi estis kondamnita kiel senmorala fare de la Episkopo de Montrealo kaj de la Metodisma gazetaro, kio utilis nur por plialtigi la nombron de biletvendoj.[83] Ŝi ludis "Fedra" sed fojojn kaj "La dame aux camelias" (kiun Jarrett estis renominta "Camille" por faciligi al usonanoj ties prononcon) 65 fojojn. La 3an de Majo 1881, ŝi faris sian finan ludadon de Camelias en Novjorko. Tra sia tuta vivo, ŝi ĉiam insistis esti pagita en kontanta mono. Kiam Bernhardt revenis en Francion, ŝi kunportis kun ŝi keston plenigita je 194 000 dolaroj en oraj moneroj.[84] Ŝi priskribis la rezulton de sia veturo al siaj amikoj: "Mi trapasis la oceanojn, portante miajn revojn de arto en mi mem, kaj la genion de mia nacio en triumfo. Mi plantis la francan verbon en la koro de eksterlanda literaturo, kaj estas tio pri kio mi estas plej fiera."[85]

Reveno al Parizo, turneo tra Eŭropo, Fédora al Theodora (1881–1886)[redakti | redakti fonton]

Kiel Fédora de Victorien Sardou (1882).

Neniu homamaso gratulsalutis Bernhardt kiam ŝi revenis al Parizo la 5an de Majo 1881, kaj la teatrestoj ne proponis al ŝi novajn rolojn; la pariza gazetaro malatentis ŝian turneon, kaj multo de la pariza teatra mondo bedaŭris ŝian foriron forlasante la plej prestiĝan nacian teatron por enspezi riĉon eksterlande.[86] Kiam aperis nek teatraĵoj nek proponoj, ŝi iris al Londono por sukcesa tri-semajna prezentado ĉe la Teatro Gaiety. Tiu londona turneo inkludis la unuan prezentadon en Britio de "La Dame aux Camélias", nome ĉe la Teatro Shaftesbury; ŝia amiko la Princo de Kimrio konvinkis la reĝinon Viktoria permesi la ludadon.[87] Multajn jarojn poste, ŝi faros privatan prezenton de la teatraĵo por la reĝino, kiam ŝi estis feritempe en Nice.[88] Kiam ŝi revenis al Parizo, Bernhardt devigiĝis fari surprizan prezenton ĉe la ĉiujara patriota celebro de la 14a de Julio en la Pariza Opero, kiu estis ĉeestata de la Prezidento de Francio, kaj multaj politikistoj kaj famuloj. Ŝi deklamis la Marseljezon, vestita en blanka vesto kun trikolora banderolo, kaj ĉe la fino dramece svingis la francan flagon. La ĉeestantaro stare aplaŭdegis, kaj ĵetis al ŝi florojn, kaj eĉ postulis redeklamadon de la kanto du kromajn fojojn.[89]

Kun sia loko en la mondo de la franca teatro restaŭrita, Bernhardt negocadis kontrakton por prezentiĝi en la Teatro Vaudeville en Parizo por 1500 frankoj por ludo, same kiel 25% el la profito. Ŝi anoncis ke ŝi ne estos disponebla ĝis 1882. Ŝi eliris por turneo de teatroj en la francaj provincoj, kaj poste al Italio, Grekio, Hungario, Svisio, Belgio, Nederlando, Hispanio, Aŭstrio, kaj Rusio. En Kievo kaj Odeso, ŝi trafis kontraŭ-semidajn homamasojn kiuj ĵetis ŝtonojn al ŝi; oni organizis pogromojn, por devigi la judajn loĝantarojn foriri.[90] Tamen, en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, ŝi ludis antaŭ la caro Aleksandro la 3-a, kiu rompis la kortegan protokolon kaj kliniĝis antaŭ ŝi. Dum sia turneo, ŝi ankaŭ faris prezentojn por la reĝo Alfonso la 12-a de Hispanio, kaj la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio. La nura grava lando en Eŭropo kie ŝi malakceptis ludi estis Germanio, pro la aneksigo de franca teritorio fare de Germanio post la Franci-Prusia Milito de 1870.[91] Ĝuste antaŭ la komenco de la turneo, ŝi renkontiĝis kun Jacques Damala, kiu iris kun ŝi kiel ĉefaktoro kaj poste, dum ok monatoj, iĝis ŝia unua kaj nura edzo.

Theodora, foto de Nadar (1884).

Kiam ŝi revenis al Parizo, ŝi ricevis proponon de nova rolo en Fedora, nome melodramo verkita por ŝi de Victorien Sardou. Ĝi premieris en la 12a de Decembro 1882, kun sia edzo Damala kiel ĉefa aktoro, kaj ricevis bonajn kritikojn. Kritikisto Maurice Baring verkis, "sekreta atmosfero emanis el ŝi, aromo, altiraĵo, kiu estis samtempe ekzota kaj cerba... Ŝi laŭvorte hipnotis sian aŭskultantaron."[92] Alia ĵurnalisto verkis, "Ŝi estas nekomparebla... La ekstrema amo, la ekstrema agonio, la ekstrema sufero."[93] Tamen, la subita fino de sia geedzeco tuj post la premiero metis ŝin reen en financa problemaro. Ŝi luprenis kaj renovigis teatron, nome Ambigu, specife por doni al sia edzo ĉefrolojn, kaj faris sian 18-jaraĝan filon Maurice, kiu ne havis negocan sperton, la administranto. Fedora daŭris 50 prezentojn kaj perdigis 400,000 frankojn. Ŝi estis devigita lasi la Ambigu, kaj poste, en Februaro 1883, vendi sian juvelaron, siajn veturilojn, kaj siajn ĉevalojn je aŭkcio.[94]

Kiam Damala foriris, ŝi serĉis novan ĉefan viron kaj amanton, nome poeto kaj dramaturgo Jean Richepin, kiu akompanis ŝin en rapida turneo tra eŭropaj urboj por helpi por forpagi ŝiajn ŝuldojn.[95] Ŝi plinovigis sian rilaton kun la Princo de Kimrio, nome estonta reĝo Eduardo la 7-a. Kiam ili revenis al Parizo, Bernhardt luprenis la teatron de Porte Saint-Martin kaj stelulis en nova teatraĵo de Richepin, Nana-Sahib, ĝenrisma dramo pri amo en Brita Hindio en 1857. La teatraĵo kaj la aktorado de Richepin estis malbona, kaj ĝi tuj finiĝis.[96] Richepin poste verkis adapton de Macbeth en la franca, kun Bernhardt kiel Lady Macbeth, sed ĝi ankaŭ estis malsukceso. La nura persono kiu laŭdis la teatraĵon estis Oscar Wilde, kiu estis tiam loĝanta en Parizo. Li ekverkis teatraĵon, nome Salomé, en la franca, speciale por Bernhardt, kvankam ĝi estis tuj malpermesita de la britia cenzuro kaj ŝi neniam ludis ĝin.[97]

Bernhardt tiam premieris novan teatraĵon de Sardou, nome Theodora (1884), nome melodramo kies agado okazas en ses-jarcenta Bizanco. Sardou verkis nehistorian sed draman novan mortoscenon por Bernhardt; en sia versio, la imperiestrino estis publike strangolita, dum la historia imperiestro mortis pro kancero. Bernhardt veturis al Raveno, Italio, por studi kaj skizi la kostumojn viditajn en Bizancaj mozaikaj murpentraĵoj, kaj havi ilin bildigite por siaj propraj kostumoj. La teatraĵo premieris la 26an de Decembro 1884 kaj daŭris 300 ludojn en Parizo, kaj 100 en Londono, kaj estis financa sukceso. Ŝi povis pagi plej multajn el siaj ŝuldoj, kaj eĉ aĉetis leonidon, kiun ŝi nomigis Justinian, por sia propra menaĝerio.[98] Ŝi ankaŭ plinovigis siam amaferon kun sia iama ĉefaktoro, Philippe Garnier.[99]

Mondaj turneoj (1886–1892)[redakti | redakti fonton]

Lignogravuraĵo de la rolulo Marion de Lorme el la verko de Victor Hugo samnoma.

Theodora estis sekvata de du malsukcesoj. En 1885, omaĝe al Victor Hugo, kiu estis mortinta kelkajn monatojn antaŭe, ŝi surscenigis unu el liaj pli malnovaj teatraĵoj, nome Marion Delorme, verkita en 1831, sed la teatraĵo estis iom eksmodiĝinta kaj ŝia rolo ne donis al ŝi ŝancon montri siajn talentojn.[100] Ŝi poste prezentis Hamleton, kun sia amanto Philippe Garnier en la ĉefa rolo kaj Bernhardt en la relative minora rolo de Ophelia. La kritikistoj kaj publiko ne iĝis kortuŝitaj, kaj la teatraĵo estis nesukcesa.[101] Bernhardt estis farinta grandajn elspezojn, kiuj inkludis 10,000 frankojn monate pagotaj al ŝia filo Maurice, kiu rezultis pasia hazardludisto. Bernhardt estis devigita vendi sian vilaon en Saint-Addresse kaj sian domegon en la strato Fortuny, kaj parton de sia kolekto de animaloj. Ŝia entreprenisto Edouard Jarrett, tuj proponis ke ŝi faru alian mondoturneon, tiam al Brazilo, Argentino, Urugvajo, Ĉilio, Peruo, Panamo, Kubo, kaj Meksiko, poste al Teksaso, Novjorko, Anglio, Irlando, kaj Skotlando. Ŝi estis en turneo por 15 monatoj, el komenco de 1886 ĝis la fino de 1887. Antaŭ la eliro, ŝi diris al franca ĵurnalisto: "Mi pasie amas tiun vivon de aventuroj. Mi malamas koni antaŭe kion oni proponos al mi por vespermanĝo, kaj mi malamas cent mil fojojn koni kio okazos al mi, ĉu bone aŭ malbone. Mi adoras la neatenditaĵojn."[102]

En ĉiu urbo kiun ŝi vizitis, ŝi estis gratulita de aŭskultantaro. La aktoroj Edouard Angelo kaj Philippe Garnier estis ŝiaj ĉefaktoroj. La imperiestro Petro la 2-a de Brazilo ĉeestis en ĉiuj ŝiaj prezentoj en Rio-de-Ĵanejro, kaj donacis al ŝi oran braceleton kun diamantoj, kiu estis preskaŭ tuj ŝtelita el ŝia hotelo. La du ĉefaktoroj malsaniĝis pro flava febro, kaj ŝia long-daŭra administristo, Edward Jarrett, mortis pro koratako. Bernhardt estis malkortuŝa, tamen, kaj iris al krokodilĉasado ĉe Guayaquil, kaj ankaŭ aĉetis pli da animaloj por sia menaĝerio. Ŝiaj prezentoj en ĉiu urbo estis forvenditaj, kaj ĉirkaŭ la fino de la turneo, ŝi estis enspezinta pli ol miliono da frankoj. La turneo permesis al ŝi aĉeti sian finan hejmon, domegon ĉe la 56a de bulvardo Pereire,[103] kiun ŝi plenigis per siaj pentraĵoj, plantoj, suveniroj, kaj animaloj.[104]

Ekde tiam, kiam ajn ŝi havis malabundon de mono (kio ĝenerale okazis ĉiun trian aŭ kvaran jaron), ŝi daŭrigis turneojn, prezentante kaj siajn klasikaĵojn kaj novajn teatraĵojn. En 1888, ŝi turneis en Italio, Egiptio, Turkio, Svedio, Norvegio kaj Rusio. Ŝi revenis al Parizo komence de 1889 kun enorma gufo donacita al ŝi de la Grandduko Aleksis Aleksandroviĉ, nome frato de la caro.[105] Ŝia turneo de 1891–92 estis ŝia plej etenda turneo, inkludante multon de Eŭropo, Rusio, Norda kaj Suda Ameriko, Aŭstralio, Novzelando, Havajo, kaj Samoa. Ŝia persona valizaro konsistis el 45 kostumujoj por siaj 15 diversaj produktoj, kaj 75 skatoloj por sia ekster-sceneja vestaĵaro, inklude siajn 250 parojn de ŝuoj. Ŝi portis kofron por siaj parfumoj, kosmetikaĵoj kaj ŝminkaĵoj, kaj alian por lito- kaj tablo-tukoj kaj siaj kvin litkusenoj. Post la turneo, ŝi kunportis reen skatolon kun 3,500,000 frankoj, sed ŝi ankaŭ suferis doloran vundon en la genuo kiam ŝi saltis el parapeto de la Castello Sant' Angelo en La Tosca. La matraco sur kiu ŝi supozeble devis fali estis mislokita, kaj ŝi falis sur tabuloj.[106]

El La Tosca al Cleopatra (1887–1893)[redakti | redakti fonton]

Kiam Bernhardt revenis el sia turneo de 1886–1887, ŝi ricevis novan inviton por reveni al la Comédie Française. La teatra administrado estis deziranta forgesi la konflikton de ŝiaj du antaŭaj periodoj tie, kaj proponis pagon de 150,000 frankoj jare. La mono altiris ŝin, kaj ŝi eknegocadis. Tamen, la veteranaj membroj de la kompanio protestis pro la alta salajro proponita, kaj ankaŭ konservemaj defendantoj de pli tradicia teatro plendis; kontraŭ-Bernhardt-a kritikisto, nome Albert Delpit de Le Gaulois, verkis, "Madame Sarah Bernhardt estas kvardek-tri-jaraĝa; ŝi ne povas esti plu utila al la Comédie. Krome, kiajn rolojn ŝi povus havi? Mi povas imagi nur ke ŝi povus ludi patrinojn..." Bernhardt iĝis tre ofendita kaj tuj rompis la negocadojn.[107] Ŝi turniĝis denove al Sardou, kiu estis verkinta novan teatraĵon por ŝi, nome La Tosca, kiu havis longdaŭran kaj tre dramecan mortoscenon el la fino. La teatraĵo estis premierita en la Teatro Porte Saint-Martin, en la 24a de Novembro 1887. Ĝi estis tre populara, kaj laŭdita de la kritikistoj. Bernhardt ludis la rolon dum 29 sinsekvaj forvenditaj prezentoj. La sukceso de la teatraĵo permesis al Bernhardt aĉeti novan maskotleonon por sia hejma menaĝerio. Ŝi nomigis lin Scarpia, laŭ la maliculo de La Tosca.[108] La teatraĵo inspiris Giacomo Puccini por verki unu el siaj plej famaj operoj, Tosca (1900).[109]

Post tiu sukceso, ŝi aktoris en kelkaj reludoj kaj klasikaĵoj, kaj multaj francaj verkistoj proponis al ŝi novajn teatraĵojn. En 1887, ŝi aktorinis en sceneja versio de polemika verko Thérèse Raquin de Émile Zola. Zola estis antaŭe atakita pro la enhavo de la libro. Demandita kial ŝi elektis tiun teatraĵon, ŝi deklaris al ĵurnalistoj, "Mia vera lando estas la subĉiela aero, kaj mia alvokiĝo estas arto sen limigoj."[110] Tiu teatraĵo estis malsukcesa; ĝi daŭris ĝuste 38 prezentojn.[111] Ŝi poste ludis alian tradician melodramon, Francillon de Alexandre Dumas, filo, en 1888. Mallonga dramo kiun ŝi mem verkis, nome L'Aveu (La konfeso), desapontis kaj kritikistojn kaj la publikon kaj daŭris nur 12 prezentojn. ŝi havis konsiderinde pli da sukceso per Johana de Arko de la poeto Jules Barbier, en kiu la 45-jaraĝa aktorino ludis la rolon de Johana de Arko, 19-jaraĝa martiro.[112] Barbier estis antaŭe verkinta la libretojn por kelkaj el la plej famaj francaj operoj de la periodo, kiel Faŭsto de Charles Gounod kaj La fabeloj de Hoffmann de Jacques Offenbach. Ŝia venonta sukceso estis alia melodramo de Sardou, nome Cleopatra, kiu ebligis ŝin vesti prilaboritajn kostumojn kaj finis per memorenda mortosceno. Por tiu sceno, ŝi tenis du vivantajn striserpentojn, kiuj "ludis la rolon" de la aspido kiu mordis Kleopatron. Por montri realismon, ŝi pentris la palmojn de siaj manoj ruĝe, kvankam ili povus malfacile esti vidataj el la publiko. "Mi vidos ilin," ŝi klarigis. "Se mi vidos mian manon, ĝi estos la mano de Kleopatro."[113]

La Théâtre de la Renaissance (1893–1899)[redakti | redakti fonton]

Bernhardt faris dujaran turneon (1891–1893) por replenigi siajn financojn. Reveninte al Parizo, ŝi pagis 700,000 frankojn por la Théâtre de la Renaissance, kaj el 1893 ĝis 1899, ŝi estis arta direktoro kaj ĉefa aktorino. Ŝi administris ĉiun aspekton de la teatro, el la financoj al la lumoj, scenejoj kaj kostumoj, same kiel ŝi aperis en ok prezentoj ĉiusemajne.[114] Ŝi trudis regulon ke virinoj de la publiko, sendepende ĉu ili estas riĉaj aŭ famaj, devis formetis siajn ĉapelojn dum la prezentoj, por ke la cetero de la publiko povu bone vidi, kaj nuligis la suflor-keston el la scenejo, deklarinte ke aktoroj devas parkeri siajn tekstojn. Ŝi abolis en sia teatro la oftan praktikon dungi aplaŭdistaron en la publiko por aplaŭdi stelulojn.[115] Ŝi uzis la novan teknologion litografio por produkti intenskolorajn afiŝojn, kaj en 1894, ŝi dungis la ĉeĥan artiston Alfons Mucha por desegni la unuan de serio de afiŝoj por ŝia teatraĵo Gismonda. Li plue faris afiŝojn de ŝi dum ses jaroj.[116]

En kvin jaroj, Bernhardt produktis naŭ teatraĵojn, tri el kiuj estis finance sukcesaj. La unua estis remuntaĵo de sia prezento de Fedro, kiun ŝi turneis tra la mondo. En 1898, ŝi havis alian sukceson, per la teatraĵo Lorenzaccio, kie ŝi ludis la masklan ĉefan rolon en renesanca venĝodramo verkita en 1834 de Alfred de Musset, sed kiu neniam antaŭe estis fakte surscenejigita. Kiel ŝia biografiisto Cornelia Otis Skinner verkis, ŝi ne klopodis esti tro maskleca kiam ŝi ludis masklajn rolojn: "Ŝiaj masklaj personigoj havis la senseksan gracion de la voĉoj de ĥorknaboj, kaj ne la tre realan patoson de Pierrot."[117] Anatole France verkis pri ŝia ludado en Lorenzaccio: "Ŝi faris el si mem junulon melankolian, plena je poezio kaj de vero."[118] Tio estis sekvata de alia sukcesa melodramo de Sardou, nome Gismonda, unu el malmultaj teatraĵoj de Bernhardt kiuj ne finas per drameca mortosceno. Ŝia kun-stelulo estis Lucien Guitry, kiu aktoris kiel ŝia ĉefaktoro ĝis la fino de sia kariero. Krom Guitry, ŝi kunhavis scenejon kun Edouard de Max, ŝia ĉefaktoro en 20 produktaĵoj, kaj kun Constant Coquelin, kiu ofte turneis kun ŝi.[119]

En Aprilo 1895, ŝi ludis la ĉefan rolon en romantisma kaj poezia fantazio, nome Princesse Lointaine, de tiam malmulte konata 27-jaraĝa poeto Edmond Rostand. Ĝi ne estis ekonomia sukceso kaj ŝi perdis 200,000 frankojn, sed ĝi komencis longan teatran rilaton inter Bernhardt kaj Rostand. Rostand poste verkis Cyrano de Bergerac kiu iĝis unu el la plej popularaj francaj teatraĵoj de tiu periodo.[120]

En 1898, ŝi ludis la inan ĉefan rolon en la polemika teatraĵo La ville morte de la itala poeto kaj dramaturgo Gabriele D'Annunzio; la tetaraĵo estis akre atakita de kritikistoj pro sia temo pri sang-adulto inter frato kaj fratino. Kun Émile Zola kaj Victorien Sardou, Bernhardt iĝis ankaŭ arda defendanto de Alfred Dreyfus, la juda armea oficiro false akuzita je perfido kontraŭ Francio. La afero dividis la parizan socion; konservisma gazeto anoncis, "Sarah Bernhardt aliĝis la judojn kontraŭ la Armeo", kaj la propra filo de Bernhardt nome Maurice kondamnis Dreyfus; li malakceptis alparoli ŝin dum unu jaro.[121]

Ĉe la Théâtre de la Renaissance, Bernhardt reĝisoris kaj ludis en kelkaj modernaj teatraĵoj, sed ŝi ne estis sekvanto de la pli natura skolo de aktorado kiu estis enmodiĝinta fine de la 19a jarcento, preferante pli dramecan esprimon de emociojn. "En teatro," ŝi deklaris, "tio natura estas bona, sed tio sublima estas eĉ pli bona."[122]

La Teatro Sarah Bernhardt (1899–1900)[redakti | redakti fonton]

Spite ŝiajn sukcesojn, ŝiaj ŝuldoj plue pligrandiĝis, atingante du milionojn da oraj frankoj ĉe la fino de 1898. Berhnardt estis devigita lasi la teatron Renaissance (Renesanco), kaj estis preparanta por iri al alia monda turneo kiam ŝi eksciis ke multe pli granda pariza teatro, nome Théâtre des Nations sur la Placo Châtelet, estis luota. Tiu teatro havis 1,700 sidlokojn, duoble pli granda ol la Renaissance, kio ebligis al ŝi forpagi la koston de prezentoj pli rapide; ĝi havis enormajn scenejon kaj kulisaron, kaj ebligis al ŝi prezenti kelkajn diversajn teatraĵojn ĉiusemajne; kaj ĉar ĝi estis origine desegnita kiel koncertejo, ĝi havis elstaran akustikon. La 1an de Januaro 1899, ŝi subskribis 25-jaran luprenon kun la Urbo de Parizo, kvankam ŝi estis jam 55jaraĝa.[123]

Ŝi renomigis ĝin Théâtre Sarah Bernhardt, kaj ekrenovigis ĝin por kongruigi kun siaj necesoj. La fasado estis lumigita per 5,700 elektraj lampoj, 17 arkolumoj, kaj 11 projekciiloj.[124] Ŝi komplete redekoris ĝin en la interno, anstataŭante ruĝan pluŝon kaj orumadon per flava veluro, brokaĵo, kaj blanka lignaĵo. La akceptejo estis dekorata per natur-grandaj portretoj en ŝiaj plej famaj roloj, pentritaj de Mucha, Louise Abbéma, kaj Georges Clairin. Ŝia vestoĉambro estis kvinĉambra ejo, kiu, post la sukceso de ŝia napoleona teatraĵo L'Aiglon, estis dekorita laŭ Empira stilo, kun marmora fajrejo kun fajro kiun Bernhardt tenis bruliganta la tutan jaron, granda banujo kiu estis plenigita el floroj kiujn ŝi ricevis post ĉiu prezento, kaj vespermanĝejo por 12 personoj, kie ŝi invitis gastojn post la fina kurteno.[125]

Bernhardt malfermis la teatron la 21an de Januaro 1899 per reludo de la verko de Sardou nome La Tosca, kiun ŝi estis jam prezentinta en 1887. Tio estis sekvata de reludoj de ŝiaj aliaj ĉefaj sukcesoj, kiel Fedra, Teodora, Gismonda, kaj La dame aux camélias, plus Dalila de Octave Feuillet, Patron Bénic de Gaston de Wailly, kaj La Samaritaine de Rostand, nome poezia rerakonto de la Parabolo de la bona samariano. La 20an de Majo, ŝi premieris unu el ŝiaj plej famaj roloj, ludante la titoligan rolulon de Hamleto en proza adaptaĵo kiun ŝi estis mendinta el Eugène Morand kaj Marcel Schwob.[126] ŝi ludis Hamleto-n en maniero kiu estis rekta, natura kaj tre ineca.[127] Ŝia ludado ricevis tre pozitivajn recenzojn en Parizo, sed mezajn recenzojn en Londono. La brita kritikisto Max Beerbohm verkis: "la nura komplimento kiun oni povas konscie fari al ŝi estas ke ŝia Hamleto estis, el komenco al fino, vera granda damo."[128]

En 1900, Bernhardt prezentis L'Aiglon, nova teatraĵo de Rostand. Ŝi ludis la rolon de la Duko de Reichstadt, nome filo de Napoleono Bonaparte, enprizonita de lia neamanta patrino kaj familio ĝis lia melankolia morto en la Palaco Schönbrunn en Vieno. L'Aiglon estis versa dramo, sesakta. La 56-jaraĝa aktorino studis la irmanieron kaj sintenon de junaj kavaleriaj oficiroj kaj fortondis sian hararon por personigi la junan dukon. La sursceneja patrino de la Duko, nome Maria Luiza, estis ludita de Maria Legault, nome aktorino 14 jarojn pli juna ol Berhnardt. La teatraĵo finis per memorenda mortosceno; laŭ kritikisto, ŝi mortis "kiel mortantaj anĝeloj mortas, se ili povas fari tion."[129] La teatraĵo estis tre sukcesa; ĝi estis speciale populara ĉe vizitantoj de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1900, kaj daŭris dum preskaŭ unu jaro, kaj starĉambraj lokoj venditaj kontraŭ tiom multe kiom ĝis 600 oraj frankoj. La teatraĵo inspiris la kreadon de suveniroj pri Bernhardt, nome statuetoj, medalionoj, ventumiloj, parfumoj, poŝtkartoj de ŝi en la rolo, uniformoj kaj kartonaj glavoj por infanoj, kaj kukoj; la fama chef Escoffier aldonis persikan Aiglon kun kremo ĉantili al sia repertorio de desertoj.[130]

Bernhardt daŭre dungis Mucha por desegni siajn afiŝojn, kaj etendis lian laboron por inkludi teatrajn scenejojn, programojn, kostumojn, kaj juvelaron. Liaj afiŝoj iĝis ikonoj de la stilo Secesio. Por enspezi monon, Bernhardt eldonis ian nombron de presitaj afiŝoj de ĉiu teatraĵo por vendi al kolektantoj.[131][132]

Lastaj turneoj (1901–1913)[redakti | redakti fonton]

Portreto de Sarah Bernhardt en 1910 fare de Henry Walter Barnett.

Post sia sezono en Parizo, Bernhardt prezentis L'Aiglon en Londono, kaj poste ŝi faris sian sesan turneon al Usono. En tiu turneo, ŝi veturis kun Constant Coquelin, tiam la plej populara ĉefaktoro en Francio. Bernhardt ludis la duarangan rolon de Roxanne en Cyrano de Bergerac, rolon kiun ŝi estis premierinta, kaj kiun li kun-stelulis kun ŝi kiel Flambeau en L'Aiglon kaj kiel la unua tombisto en Hamleto.[133]

Ŝi ankaŭ ŝanĝis, por la unua fojo, sian decidon ne prezenti en Germanio aŭ la "okupitaj teritorioj" de Alzaco kaj Loreno. En 1902, je invito de la franca ministerio de kulturo, ŝi partoprenis en la unua kultura interŝanĝo inter Germanio kaj Francio ekde la milito de la jaro 1870. Ŝi ludis L'Aiglon 14 fojojn en Germanio; la kajzero Vilhelmo la 2-a ĉeestis en du prezentoj kaj eĉ gastigis vespermanĝon en ŝia honoro en Potsdam.[134]

Dum sia turneo en Germanio, ŝi eksuferis agonian doloron en sia dekstra genuo, probable konektita kun falo kiun ŝi estis suferinta sur scenejo dum sia turneo en Sudameriko. Ŝi devis redukti siajn movojn en L'Aiglon. Germana doktoro rekomendis ke ŝi haltigu la turneon tuje kaj havu kirurgion, sekve de ses monatoj de kompleta senmovigo de sia kruro. Bernhardt promesis viziti doktoron kiam ŝi revenos al Parizo, sed pluigis la turneon.[135]

En 1903, ŝi havis alian nesukcesan rolon ludante alian masklan rolulon en la opero Werther, tristeca adaptaĵo de la historio de la germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Tamen, ŝi tuj revenis per alia sukcesego, nome La sorcière de Sardou. Ŝi ludis la rolon de maŭra sorĉistino enamiĝinta de kristana hispano, kio kondukis al ŝia persekutado fare de la katolika eklezio. Tiu historio de toleremo, venante tuj post la afero Dreyfus, estis finance sukcesa, kaj Bernhardt ofte donis kaj matenan kaj vesperan prezentojn.[136]

Inter 1904 kaj 1906, ŝi aperis en ampleksa gamo de roloj, inter kiuj Francesca di Rimini de Francis Marion Crawford, la rolo de Fanny en Sappho de Alphonse Daudet, la magiistino Circe en teatraĵo de Charles Richet, la parto de Marie Antoinette en la historia dramo Varennes de Lavedan kaj Lenôtre, la parto de la princo-poeto Landry en versio de La dormanta belulino de Richepin kaj Henri Cain, kaj nova versio de la teatraĵo Pelléas et Mélisande de la simbolista poeto Maurice Maeterlinck, en kiu ŝi ludis la masklan rolon de Pelléas kaj la brita aktorino Beatrice Campbell kiel Melissande.[137] Ŝi stelulis ankaŭ en nova versio de Adrienne Lecouvreur, kiun ŝi mem verkis, diferenca el pli frua versio kiun estis verkinta por ŝi Scribe. Dum tiu tempo, ŝi verkis dramon, Un coeur d'homme, en kiu ŝi ne ludis rolon, kiu estis ludita en la Théâtre des Arts, sed daŭris nur tri prezentojn.[138] Ŝi ankaŭ instruis aktoradon dum mallonge en la Konservatorio, sed ŝi trovis la sistemon tie tro rigida kaj tradicia. Anstataŭe, ŝi akceptis aspirantajn geaktorojn en sia kompanio, trejnigis ilin, kaj uzis ilin kiel nepagitaj figurantoj kaj pormomentaj ludantoj.[139]

Bernhardt vizitas la ruinojn de San Francisco post la tertremo kaj incendio, akompanata de la kritikisto Ashton Stevens (Aprilo 1906).

Bernhardt faris sian unuan usonan Adiaŭan Turneon en 1905–1906, la unua el kvar adiaŭaj turneoj kiujn ŝi faris en Usono, Kanado, kaj Latinameriko, kun siaj novaj manaĝeroj, nome fratoj Shubert. Ŝi vekis polemikon kaj gazetaran atenton kiam, dum ŝia vizito de 1905 al Montrealo, la romkatolika episkopo kuraĝigis siajn sekvantojn lanĉi ovojn al Bernhardt, ĉar ŝi portretis prostituitinojn kiel simpatiajn rolulojn. La usona parto de la turneo komplikiĝis pro la konkurenco inter la Shuberts kaj la povega asocio de teatroposedantoj kiu kontrolis preskaŭ ĉiujn el la ĉefaj teatroj kaj operejoj en Usono. Tiu asocio ne permesis eksterlandajn produktoroj uzi siajn scenejojn. Kiel rezulto, en Teksaso kaj Kansas-Urbo, Bernhardt kaj ŝia kompanio devis ludi sub enorma cirkotendo, kun sidlokoj por 4,500 spektantoj, kaj en sketejoj en Atlanta, Savannah, Tampa, kaj aliaj urboj. Ŝia privata trajno portis ŝin al Knoxville, Dallas, Denver, Tampa, Chattanooga, kaj Sallaga Urbo, poste al la Okcidenta Marbordo. Ŝi ne povis prezenti en San Francisco pro la rezulto de la ĵusa tertremo de 1906, sed ŝi prezentiĝis tra la golfo en la Greka Teatro de la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kaj faris deklamadon, titolitan A Christmas Night during the Terror (Kristnaska nokto dum la Teroro), por prizonuloj de la prizono San Quentin.[140] Ŝia turneo pluis al Sudameriko, kie ŝi trafis alian pli gravan okazaĵon: ĉe la fino de "La Tosca" en Rio de Janeiro, ŝi saltis, kiel ĉiam, el la muro de la fortikaĵo por trafi morton en la rivero Tibero. Tiam, tamen, la matraco sur kiu ŝi devis supozeble fali estis malĝuste mislokita. Ŝi falis sur sia dekstra genuo, kiu jam estis damaĝita en antaŭaj turneoj. Ŝi svenis kaj estis forportita el la teatro sur brankardo, sed ŝi malakceptis esti traktita en loka hospitalo. Ŝi poste navigis ŝipe el Rio al Novjorko. Kiam ŝi alvenis, ŝia kruro estis ŝveliĝinta, kaj ŝi devis resti senmova en sia hotelo dum 15 tagoj antaŭ reveni en Francion.[141]

En 1906–1907, la franca registaro finfine premiis al Bernhardt per la Legio de Honoro, sed nur laŭ ŝia rolo kiel teatra direktoro, ne kiel aktorino. Tamen, la premio tiam postulis revizion de la morala nivelo de la premiitoj, kaj la konduto de Bernhardt estis ankoraŭ konsiderata skandala. Bernhardt malatentis la disdegnon kaj plue ludis kaj neofendajn kaj polemikajn rolulojn. En Novembro 1906, ŝi stelulis en La vierge d'Avila, aŭ La Courtisan de Dieu, de Catulle Mendes, ludante la rolon de Sankta Teresa, sekve la 27an de Januaro 1907 de Les Bouffons, de Miguel Zamocois, en kiu ŝi ludis la rolon de juna kaj amema mezepoka senjoro.[142] En 1909, ŝi denove ludis la rolon de la 19-jaraĝa Johana de Arko en Le procès de Jeanne d'Arc de Émile Moreau. Franca gazetaro kuraĝigis lernejanojn vidi ŝian personigon de la Francia patriotismo.[143]

Spite la vundon de sia kruro, ŝi plue iris en turneon ĉiusomere, kiam ŝi propra teatro en Parizo fermiĝis. En Junio 1908, ŝi faris 20-tagan turneon en Brition kaj Irlandon, prezentiĝante en 16 diversaj urboj.[144] En 1908–1909, ŝi turneis en Rusion kaj Pollandon. Ŝia dua usona adiaŭa turneo (ŝia oka turneo en Usono) komencis fine de 1910. Ŝi kunportis novan ĉefaktoron, nome la nederlanddevena Lou Tellegen, tre bela aktoro kiu estis laborante kiel modelo por la skulptaĵo Eterna printempo de Auguste Rodin, kaj kiu iĝis ŝia kun-stelulo dum la venontaj du jaroj, same kiel ŝia akompananto al ĉiaj okazaĵoj, funkcioj, kaj festoj. Li ne estis partikulare bonkvalita aktoro, kaj havis fortan nederlandan akĉenton, sed li estis sukcesa en roloj kiaj Hipolito en Fedra, kie li povis demeti sian ĉemizon kaj montri sian korpon. En Novjorko, ŝi faris alian skandalon kiam ŝi aperis en la rolo de Judaso Iskarioto en Judaso de la usona dramaturgo John Wesley de Kay. Ĝi estis prezentita en la novjorka Globe Theater dum nur unu nokto en Decembro 1910 antaŭ ĝi estos malpermesita de lokaj aŭtoritatoj. Ĝi estis malpermesita ankaŭ en Bostono kaj Filadelfio.[145] La turneo portis ŝin el Bostono al Jacksonville, tra Misisipio, Arkansaso, Tenesio, Kentukio, Okcidenta Virginio, kaj Pensilvanio, al Kanado kaj Minesoto, kutime laŭ ritmo de unu nova urbo kaj unu nova ludado ĉiutage.[146]

En Aprilo 1912, Bernhardt prezentis novan produktaĵon en sia teatro, nome Les amours de la reine Élisabeth, nome romantisma ĝenrisma dramo de Émile Moreau pri la amaferoj de la reĝino Elizabeto kun Robert Dudley kaj Robert Devereux. Ĝi estis luksa kaj multekosta, sed ĝi estis ekonomia sukceso, kiu daŭris tamen nur 12 prezentojn. Feliĉe por Bernhardt, ŝi kapablis forpagi siajn ŝuldojn per la mono kiun ŝi ricevis el la usona produktoro Adolph Zukor per filma versio de la teatraĵo.[147]

Ŝi eliris por sia tria kaj lasta adiaŭa turneo en Usono en 1913–1914, kiam ŝi estis jam 69-jaraĝa. Ŝia kruro ne tute resaniĝis, kaj ŝi ne povis jam ludi tutan teatraĵon, nur elektitajn aktojn. Ŝi ankaŭ separiĝis el sia kun-stelulo kaj tiama amanto, nome Lou Tellegen. Kiam la turneo finis, li restis en Usono, kie li dum mallonge iĝis stelulo de mutaj filmoj, dum ŝi revenis en Francion en Majo 1913.[148]

Amputo de kruro kaj milittempaj prezentoj (1914–1918)[redakti | redakti fonton]

Sarah Bernhardt iĝis poezie personigo de la Katedralo Notre-Dame de Strasburgo.

En Decembro 1913, Bernhardt atingis alian sukceson per la dramo Jeanne Doré. La 16an de Marto, ŝi estis farita Kavaliro de la Legio de Honoro. Spite siajn sukcesojn, ŝi ankoraŭ bezonis monon. Ŝi estis farinta sian filon Maurice la direktoro de sia nova teatro, kaj permesis lin uzi la fakturojn de la teatro por ke li pagu siajn hazardludajn ŝuldojn, eventuale devigante ŝin lombardi kelkajn el siaj juveloj por pagi liajn ŝuldojn.[149]

En 1914, ŝi iris kiel kutime al feritempa ripozado en Belle-Île kun sia familio kaj proksimaj amikoj. Tie, ŝi ricevis la novaĵojn de la murdo de la Arkiduko Franz Ferdinand, kion ĉiuj tiam subkomprenis kiel la komenco de la Unua Mondmilito. Ŝi urĝis reen al Parizo, kiu estis minacata per alproksimiĝo de germana armeo. En Septembro, Bernhardt estis petita de la Ministro de Milito translokiĝi al pli sekura loko. Ŝi eliris al vilao en la Golfo de Arcachon, kie ŝia kuracisto malkovris ke gangreno estis disvolviĝinta en ŝia vundita kruro. Ŝi estis transportita al Bordozo, kie la 22an de Februaro 1915, kirurgo amputis ŝian kruron preskaŭ ĝis la kokso. Ŝi malakceptis la ideon de artefarita kruro, lam-bastonoj, aŭ rulseĝo, kaj anstataŭe ŝi estis kutime portita per palankeno kiun ŝi mem desegnis, subtenita de du longaj bastonteniloj kaj portita de du viroj. Ŝi havis la seĝon dekoraciita laŭ stilo Ludoviko la 15-a, kun blankaj flankoj kaj orumita ornamaĵo.[150]

Ŝi revenis al Parizo la 15an de Oktobro, kaj, spite la perdon de sia kruro, ŝi plue iris sur la scenejo de sia teatro; scenoj estis aranĝitaj tiele ke ŝi povus esti side, aŭ subtenita de subtenilo kaŝante sian kruron. Ŝi tiele partoprenis en patriota "sceneja poemo" de Eugène Morand, nome Les Cathédrals (La katedraloj), ludante la parton de la Strasburga Katedralo; unue, side, ŝi deklamis poemon; poste ŝi leviĝante sur sia nura kruro, klinis kontraŭ la brako de la seĝo, kaj deklaris "Ploru, ploru, Germanio! La germana aglo estis falinta en la Rejnon!"[151]

Bernhardt aliĝis al trupo de famaj francaj aktoroj kaj veturis al la Batalo de Verdun kaj al la Batalo de Argonne, kie ŝi ludis por soldatoj kiuj ĵus estis revenintaj aŭ irontaj al la batalo. Subtenita sur kusenoj sur brakoseĝo, ŝi deklamis sian patriotan paroladon kiel Strasburga Katedralo. Alia aktorino ĉeestanta en la evento, nome Beatrix Dussanne, priskribis ŝian prezenton: "La miraklo denove okazis; Sarah, maljuna, kripla, unu fojon plie iluminis homamason pere de la radioj de sia genio. Tiu malforta kreitaĵo, malsana, vundita kaj senmova, povis ankoraŭ, tra la magio de la parolo, re-instigi heroismon en tiuj soldatoj lacegaj el la batalo."[152]

Ŝi revenis al Parizo en 1916 kaj faris du kurtajn filmojn pri patriotaj temoj, unu bazita sur la historio de Johana de Arko, la alia nome Patrinoj de Francio. Poste ŝi enŝipiĝis al sia fina usona adiaŭa turneo. Spite la minacon de la germanaj submarŝipoj, ŝi trapasis la Atlantikon kaj turneis en Usonon, prezentante en ĉefaj urboj kiel Novjorko kaj San Francisko. Bernhardt ricevis diagnozon de uremio, kaj devis havi urĝan ren-operacion. Ŝi rekuperiĝis en Long Beach, Kalifornio, dum kelkaj monatoj, verkante mallongajn rakontojn kaj novelojn por publikigo en francaj gazetoj. En 1918, ŝi revenis al Novjorko kaj enŝipiĝis al Francio; elŝipiĝis en Bordozo la 11an de Novembro 1918, nome la tago kiam estis subskribita la batalĉeso kiu finigis la Unuan Mondmiliton.[153]

Finaj jaroj (1919–1923)[redakti | redakti fonton]

Bernhardt en 1922.

En 1920, ŝi plue aktorinis en sia teatro, kutime ludante soloajn aktojn de klasikaĵoj kiaj Athelee de Racine, kiu ne postulis multe da movo. Por la kurtenaj alvokoj, ŝi staris, ekvilibre sur unu kruro kaj gestante per unu brako. Ŝi stelulis ankaŭ en nova teatraĵo, Daniel, verkita de ŝia bo-nepo, nome dramaturgo Louis Verneuil. Ŝi ludis la ĉefan masklan rolon, sed aperis nur en du aktoj. Ŝi prenis tiun teatraĵon kaj aliajn famajn scenojn el ŝia repertorio por eŭropa turneo kaj poste por sia lasta turneo en Anglio, kie ŝi faris speciale menditan prezenton por la reĝino Mary, sekve de turneo tra la Britiaj provincoj.[154]

En 1921, Bernhardt faris sian lastan turneon tra la Francaj provincoj, prelegis pri teatro kaj deklamis poeziaĵojn de Rostand. Poste tiun jaron, ŝi produktis novan teatraĵon de Rostand, nome La Gloire, kaj alian teatraĵon de Verneuil, nome Régine Arnaud en 1922. Ŝi plu ricevis gastojn hejme. Unu el tiaj gastoj, nome la franca aŭtoro Colette, priskribis kiel servis kafon al ŝi Bernhardt: "La delikata kaj febla mano proponanta la plenigitan tason, la flora azuro de ŝiaj okuloj, tiom juna ankoraŭ en ties reto de fajnaj linioj, la postulanta kaj primoka koketemo de la klina kapo, kaj tiu nepriskribebla deziro ĉarmi, ĉarmi ankoraŭ, ĉarmi ĝis la propraj pordoj de la morto mem."[155]

En 1922, ŝi komencis provludi novan teatraĵon de Sacha Guitry, nome Un sujet de roman. La nokton de la vestoprovo, ŝi falis, kaj eniris en komato por unu horo, poste vekiĝis kaj diris la vortojn, "kiam mi sekvos?" Ŝi rekuperiĝis por kelkaj monatoj, kaj ŝia sano pliboniĝis; ŝi ekpreparis novan rolon kiel Kleopatra en Rodogune de Corneille, kaj konsentis fari novan filmon de Sacha Guitry nome La Voyante, por pago de 10,000 frankoj tage. Ŝi estis tro malforta por veturi, kaj tiele ĉambro en ŝia domo en Boulevard Pereire estis preparita kiel kina studio, kun scenejo, lumoj, kaj kameraoj. Tamen, la 21a de Marto 1923, ŝi falis denove, kaj neniam rekuperiĝis. Ŝi mortis pro uremio vespere de la 26a de Marto 1923. Gazetaraj informoj asertis ke ŝi mortis "pace, sen sufero, en brakoj de sia filo".[156] La venontan tagon, 30,000 personoj ĉeestis en ŝia funebro por omaĝi ŝin, kaj enorma homamaso sekvis ŝian ĉerkon el la preĝejo de Saint-François-de-Sales al la Tombejo Père-Lachaise, haltigante por unu minuto de silento ekster ŝia teatro.[157] La surskribo sur ŝia tomboŝtono estas la nomo "Bernhardt".[158]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Georges Clairin: Sarah Bernhardt kiel Kleopatro

Ŝi estis ne nur unu el la plej famaj aktoroj aŭ tute la plej fama aktoro de Okcidenta Eŭropo. Ŝi estis ankaŭ tre konata kaj populara famulino en Parizo. Ŝi supreniris el la malaltaj tavoloj de la profesio al la pli altaj niveloj inter intelektuloj kaj gravaj potenculoj de tuta Eŭropo el Britio al Rusio. Kiam la unuaj mutaj filmoj aperis, ŝi ankaŭ elprovis sin en tiu ĉi medio, sed ŝia mondo ĉiam restis la teatro.

Edzeco[redakti | redakti fonton]

En 1882 ŝi edziniĝis al juna oficisto de la greka ambasadejo, Jacques Damala. Li tiam taksis sin sufiĉe lerta kaj profesia por iĝi aktoro kaj sceneja partnero de sia konata edzino. Sarah malfermis por li propran teatrejon sub la gvidado de sia filo Maurice. Sed la entrepreno restis sensukcesa kaj baldaŭ bankrotis, unuflanke ĉar Damala pro sia greka akĉento sursceneje ridigis la publikon kaj aliflanke, ĉar li financis el la teatreja kaso sian pasion pri hazardludoj kaj sian dependecon je morfino. Jam en la jaro de la geedziĝo ili disiĝis, kaj post portempa maldisiĝo kaj denova disiĝo Damala mortis en 1889, 34-jaraĝa, pro sekvoj de la morfinkonsumo.

En la jaro 1905 ŝi serioze lezis sian gambon, kiu dek jarojn poste devis esti amputita. Malgraŭ ĉio, ŝi ne interrompis sian karieron, kaj ŝi eĉ ne finis ĝin ekde kiam oni devis porti ŝin sur la scenejon, ĉar ŝi ne plu povis memstare iri. Lastfoje ŝi en 1922 aperis sursceneje. En 1923 ŝi mortis en Parizo.

Stelulino[redakti | redakti fonton]

Georges Clairin: Sarah Bernhardt, oleo sur kanvaso, ĉirkaŭ 1900.

Intertempe Sarah Bernhardt iĝis stelulino, adorata en la tuta Eŭropo kaj en Ameriko. Oni taksis ŝin ekscentra, trostreĉita kaj kaprica virino. Ŝi havis multajn amantojn, inter kiuj estis Charles Haas (priskribita de Marcel Proust en sia romano Serĉante la perditan tempon), la aktoro Mounet-Sully kaj la pentristo Gustave Doré.

Bernardt kreis al si per sia ekscentreco publikan bildon: per varmaerbalono de Montgolfier, ŝi supreniris al la ĉielo de Francujo kaj vendigis fotojn sur kiuj ŝi kuŝas en ĉerko studante siajn rolojn aŭ dormante. Ŝia loĝejo estis hejmo al tuta menaĝerio de eŭropaj kaj ekzotaj bestoj.

Sarah Bernhardt dividis sian labortempon inter Parizo kaj longaj prezentadvojaĝoj[159]. Ŝia talento por emociiga aktorado ebligis al ŝi esti konvinka kiel granda tragedia aktorino en klasikaj francaj dramoj, sed ankaŭ en modernaj teatraĵoj, kaj eĉ en viraj roloj, kiel ekzemple Hamleto. En sia hejmurbo ŝi gvidis plurajn teatrojn, en kiuj ŝi ankaŭ sursceniĝis, kiel ekzemple la teatro de nacioj, kiun ŝi alinomis al teatro Sarah Bernhardt, kaj kiu ankoraŭ nuntempe nomiĝas tiel.

Krom aktorado Sarah Bernhardt verkis memorlibron (Mia duobla vivo) en 1907 kaj per ĝi inspiris multajn aliajn verkistojn, kiel ekzemple Marcel Proust en À la recherche du temps perdu (Serĉante la perditan tempon). Ŝi ankaŭ havis talenton pri pentrarto kaj skulptado.

Vundiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum aktorado Bernhardt ofte devis fari saltojn kaj plurfoje falis sur la genuojn. En 1905 en Rio-de-Ĵanejro, dum prezentado de La Tosca de Victorien Sardou ŝi devis salti sursceneje de muro, falis sur najlon kaj grave vundis sian dekstran genuon. Sekve dum multaj jaroj ŝi suferis pro doloroj; evoluis osta tuberkulozo kaj gangreno, kaj fine en 1915 oni devis amputi ŝian dekstran gambon sub la kokso. Sed eĉ post tio ŝi ne forlasis sian laboron kaj aktoris side; ŝi rifuzis porti protezan gambon.

En 1906 ŝi iĝis profesorino ĉe la pariza konservatorio kaj en 1914 membro de la franca Honora Legio.

Dum la unua mondmilito Sarah Bernhardt engaĝiĝis subtenante la francajn trupojn kaj aktoris ĉe la fronto sur scenejoj en tendoj, barakoj kaj provizoraj malsanulejoj. Ŝi eĉ denove turneis en Usono.

Morto[redakti | redakti fonton]

Sarah Bernhardt mortis la 26-an de marto 1923 en Parizo. Oni taksas ŝin la plej konata aktorino de ŝia epoko kaj unu el la tutmondaj steluloj. Ŝi estis entombigita en la tombejo Père-Lachaise en la oriento de Parizo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Georges Clairin: Sarah Bernhardt en Theodora, 1902

Sarah Bernhardt estis multflanka aktorino, sukcese kaj en klasikaj kaj en modernaj - plej ofte francaj - dramoj. Ŝi triumfis kiel Fedra en Fedra kaj Hipolito de Jean Racine, sed ankaŭ en la romantikaj dramoj Ruy Blas kaj kiel Dona Sol en Hernani de Victor Hugo. Oni admiris kaj miris pri ŝi en virinaj roloj. En 1899 ŝi ludis Hamleton en la tragedio de Ŝekspiro, en 1901 la dukon de Reichstadt en L’Aiglon ("La juna aglo"); Edmond Rostand verkis tiun teatraĵon pri la filo de Napoleono aparte por ŝi.

La centra rolo de ŝia vivo estis tamen la La sinjorino de kamelioj – rakonto laŭgusta de la 19-a jarcento: amo inter amoristino kaj nobela filo de riĉaj burĝoj; la patro ne eltenas la ligon, sekvas disigo, ŝi fine mortas pro ftizo. Aŭtoro de la samnoma romano estis Alexandre Dumas; sursceneje Sarah Bernhardt ludis kaj reludadis ekde 1880 la titolrolon, ĝis maljunego.

En siaj memoraĵoj Sacha Guitry skribis pri ŝi:

Citaĵo
 Madame Sarah jouait un grand rôle dans notre existence. Après notre père et notre mère, c'était assurément la personne la plus importante du monde à nos yeux. […] Que l'on décrive avec exactitude et drôlerie – ainsi que Jules Renard l'a fait dans son admirable Journal – sa maison, ses repas, ses accueils surprenants, ses lubies, ses excentricités, ses injustices, ses mensonges extraordinaires, certes […] mais qu'on veuille la comparer à d'autres actrices, qu'on la discute ou qu'on la blâme, cela ne m'est pas seulement odieux : il m'est impossible de le supporter. […] Ils croient qu'elle était une actrice de son époque. […] Ils ne devinent donc pas que si elle revenait, elle serait de leur époque     Sinjorino Sarah ludis grandan rolon en nia ekzisto. Post niaj patro kaj patrino certege ŝi estis en niaj okuloj la plej grava persono de la mondo. […] Ke oni priskribu kun precizeco kaj humuro – kiel faris Jules Renard en sia admirinda revuo – ŝian domon, ŝiajn manĝojn, ŝiajn surprizajn akceptojn, ŝiajn kapricojn, ŝiajn ekstravagancaĵojn, ŝiajn maljustaĵojn, ŝiajn eksterordinarajn mensogojn, nu bone […] sed ke oni volu kompari ŝin al aliaj aktorinoj, ke oni diskutu pri ŝi aŭ kulpigu ŝin, tio estas al mi ne nur forpuŝa: ĝi estas por mi neeltenebla. […] Ili opinias, ke ŝi estis aktorino de sia epoko. […] Ili do eĉ ne scietas ke, se ŝi revenus, ŝi estus de ilia epoko. 
— Sacha Guitry, Si j'ai bonne mémoire, Libraire académique Perrin, 1965, p. 112–113

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia tuta vivo Sarah Bernhardt estis tre bone pagita aktorino. Tamen gajnis ankoraŭ pli ol ŝi, Joseph Pujol, furzanta artisto. Tiel jam komence de la 20-a jarcento pezis pli popolkulturo ol arto.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Verkoj aŭtoritaj de Bernhardt[redakti | redakti fonton]

  • Dans les nuages, Impressions d'une chaise (1878)
  • L'Aveu, drame en un acte en prose (1888)
  • Adrienne Lecouvreur, drame en six actes (1907)
  • Ma Double Vie (1907)
  • Un Cœur d'Homme, pièce en quatre actes (1911)
  • Petite Idole (1920)
  • L'Art du Théâtre: la voix, le geste, la prononciation, etc. (1923)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estas ioma necerteco pri la preciza naskodato. Vidu Encyclopedia Brittanica online Tierchant (2009), paĝo 15 kaj Skinner (1967) paĝo 1, kaj suba noto pri naskodato.
  2. Tierchant 2009, pp. 13–14.
  3. Tierchant 2009, pp. 13–14.
  4. Bernhardt 2000, pp. 13–14.
  5. Bernhardt 2000, pp. 13–14.
  6. Tierchant 2009, p. 29.
  7. Gold & Fizdale 1991, pp. 17–20.
  8. Tierchant 2009, pp. 25–26.
  9. Tierchant 2009, p. 28.
  10. Bernhardt 2000, p. 68.
  11. Bernhardt 2000, p. 77.
  12. Bernhardt 2000, p. 77.
  13. Skinner 1967, pp. 22–24.
  14. Bernhardt 2000, pp. 78–85.
  15. Skinner 1967, pp. 25–30.
  16. Bernhardt 2000, pp. 102–103.
  17. Bernhardt 2000, p. 96.
  18. Tierchant 2009, pp. 42–44.
  19. Tierchant 2009, pp. 42–44.
  20. Skinner 1967, pp. 34–35.
  21. Tierchant 2009, pp. 45–46.
  22. En siaj memoroj, Bernhardt donas la daton de sia ekkariero por la 1a de Septembro.
  23. Skinner 1967, p. 37.
  24. Skinner 1967, p. 37.
  25. Tierchant 2009, p. 47.
  26. Skinner 1967, p. 38.
  27. Monval, Georges (1900). Comédie-française (1658–1900): Liste alphabétique des sociétaires depuis Molière jusqu'à nos jours. Paris: Aux Bureaux de l'Amateur d'autographes. p. 93.
  28. Gold & Fizdale 1991, p. 52.
  29. Bernhardt 2000, p. 135.
  30. Skinner 1967, p. 44.
  31. Bernhardt 2000, p. 135.
  32. Skinner 1967, pp. 42–46.
  33. Skinner 1967, pp. 46–47.
  34. Tierchant 2009, p. 55.
  35. Skinner 1967, p. 48.
  36. Skinner 1967, pp. 47–52.
  37. Tierchant 2009, p. 55.
  38. Skinner 1967, p. 52.
  39. Tierchant 2009, p. 212.
  40. Tierchant 2009, p. 62.
  41. Skinner 1967, p. 54.
  42. Skinner 1967, p. 55.
  43. Skinner 1967, p. 55.
  44. Tierchant 2009, p. 68.
  45. Skinner 1967, pp. 55–58.
  46. Aston, Elaine (1989). Sarah Bernhardt: A French Actress on the English Stage. Oxford: Berg. p. 5. ISBN 0854960198.
  47. Aston, Elaine (1989)
  48. Skinner 1967, p. 64.
  49. Bernhardt 2000, p. 156.
  50. Skinner 1967, pp. 60–61.
  51. Tierchant 2009, pp. 72–73.
  52. Gold & Fizdale 1991, pp. 82–85.
  53. Tierchant 2009, p. 79.
  54. Tierchant 2009, p. 75.
  55. Skinner 1967, pp. 74–78.
  56. Skinner 1967, pp. 74–78.
  57. Tierchant 2009, p. 91.
  58. Skinner 1967, pp. 84–85.
  59. Tierchant 2009, p. 97.
  60. Skinner 1967, pp. 84–85.
  61. Tierchant 2009, p. 98.
  62. Skinner 1967, p. 104-107.
  63. Tierchant 2009, p. 17.
  64. Bernhardt 2000, p. 328.
  65. Skinner 1967, p. 100.
  66. Skinner 1967, pp. 115-117.
  67. Skinner 1967, p. 118.
  68. Skinner 1967, pp. 118–20.
  69. Bernhardt 2000, pp. 351–353.
  70. Skinner 1967, p. 128.
  71. Skinner 1967, pp. 130–133.
  72. Tierchant 2009, p. 144.
  73. Skinner 1967, p. 142.
  74. Tierchant 2009, pp. 148-149.
  75. Skinner 1967, pp. 146–147.
  76. Tierchant 2009, p. 150.
  77. Skinner 1967, pp. 142–145.
  78. Skinner 1967, p. 163.
  79. Sarah Bernhardt ĉe Internet Broadway Database, alirita la 19an de Aprilo 2018.
  80. Silverthorne, Elizabeth (2003). Sarah Bernhardt. Women in the Arts series. Philadelphia: Chelsea House. pp. 77–78. ISBN 0-7910-7458-7.
  81. Skinner 1967, p. 159.
  82. Tierchant 2009, p. 166.
  83. Tierchant 2009, p. 166.
  84. Skinner 1967, pp. 188–196.
  85. Tierchant 2009, p. 174.
  86. Skinner 1967, pp. 198–99.
  87. Tierchant 2009, p. 176.
  88. Skinner 1967, p. 105.
  89. Skinner 1967, pp. 200–202.
  90. Tierchant 2009, p. 186.
  91. Skinner 1967, pp. 206–208.
  92. Skinner 1967, p. 218.
  93. Tierchant 2009, p. 195.
  94. Tierchant 2009, pp. 196–197.
  95. Skinner 1967, pp. 224–226.
  96. Tierchant 2009, p. 202.
  97. Skinner 1967, pp. 228–229.
  98. Tierchant 2009, pp. 210–211.
  99. Skinner 1967, pp. 232–233.
  100. Tierchant 2009, p. 213.
  101. [1]
  102. Tierchant 2009, pp. 210–211.
  103. [ https://fr.m.wikipedia.org/wiki/Boulevard_Pereire]
  104. Tierchant 2009, pp. 214–216.
  105. Tierchant 2009, p. 226.
  106. Skinner 1967, p. 248.
  107. Tierchant 2009, p. 222.
  108. Tierchant 2009, p. 222.
  109. La Tosca rete, alirita la 21an de Aprilo 2018.
  110. Tierchant 2009, p. 226.
  111. Gassner, John; Quinn, Edward (1969). Readers' Encyclopedia of World Drama. Dover Publications. p. 935.
  112. Skinner 1967, p. 145.
  113. Skinner 1967, p. 148.
  114. Gottlieb, Robert (2010). Sarah: The Life of Sarah Bernhardt. London: Yale University Press. p. 121. ISBN 0300192592.
  115. Tierchant 2009, p. 232.
  116. Tierchant 2009, pp. 238–39.
  117. Skinner 1967, p. 252.
  118. Tierchant 2009, p. 242.
  119. Skinner 1967, pp. 252-254.
  120. Skinner 1967, p. 264.
  121. Skinner 1967, pp. 259–260.
  122. Tierchant 2009, p. 234.
  123. Tierchant 2009, p. 277.
  124. Tierchant 2009, p. 278.
  125. Skinner 1967, pp. 262–63.
  126. Robert, Gottlieb (2010). Sarah: The Life of Sarah Bernhardt. Yale University Press. p. 142. ISBN 0300192592.
  127. Skinner 1967, p. 260.
  128. Skinner 1967, p. 261.
  129. Skinner 1967, pp. 260–261.
  130. Tierchant 2009, pp. 287–288.
  131. Tierchant 2009, pp. 238–39.
  132. Tierchant 2009, pp. 239–40.
  133. Skinner 1967, pp. 265-270.
  134. Tierchant 2009, pp. 290–291.
  135. Tierchant 2009, pp. 294–295.
  136. Tierchant 2009, pp. 294–295.
  137. Tierchant 2009, pp. 297–298.
  138. Skinner 1967, p. 294.
  139. Skinner 1967, p. 292.
  140. Skinner 1967, pp. 288-289.
  141. Tierchant 2009, pp. 305–306.
  142. Tierchant 2009, pp. 308–309.
  143. Skinner 1967, pp. 295–96.
  144. Tierchant 2009, p. 310.
  145. von Feilitzsch, Heribert (2012). In Plain Sight: Felix A. Sommerfeld, Spymaster in Mexico, 1908 to 1914. Amissville, VA: Henselstone Verlag LLC. p. 352. ISBN 0985031719.
  146. Tierchant 2009, pp. 317–318.
  147. Tierchant 2009, pp. 318–319.
  148. Tierchant 2009, p. 320.
  149. Skinner 1967, pp. 314–316.
  150. Skinner 1967, pp. 318–320.
  151. Skinner 1967, p. 320.
  152. Skinner 1967, p. 322.
  153. Skinner 1967, pp. 326-327.
  154. Croxton, Arthur (26a de Marto 2011)Sarah Bernhardt in London, best of all possible Samaritans. The Fortnightly Review, fortnightlyreview.co.uk.
  155. Skinner 1967, p. 330.
  156. "Obituary: Mme. Sarah Bernhardt", North-China Herald, 31a de Marto 1923, paĝo 866.
  157. Wilson, Scott. Resting Places: The Burial Sites of More Than 14,000 Famous Persons, 3d ed.: 2 (Kindle Location 3687). McFarland & Company, Inc., Publishers. Kindle Edition.
  158. Skinner 1967, pp. 330–333.
  159. Theater-Zeitung. Artnotoj. Sarah Bernhardt. En: Badener Bezirks-Blatt, 18-an de februaro 1882, p. 6 (interrete legebla ĉe ANNO)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bernhardt, Sarah (2000). Ma double vie. Paris: LIbretto. ISBN 978-2-7529-0750-9.
  • Gold, Arthurv & Fizdale, Robert (1991). The Divine Sarah: A Life of Sarah Bernhardt. New York: Knopf. ISBN 0394528794.
  • Skinner, Cornelia Otis (1967). Madame Sarah. New York: Houghton-Mifflin.
  • Tierchant, Hélène (2009). Sarah Bernhardt- Madame Quand même. Paris: SW Télémaque. ISBN 978-2-7533-0092-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sarah Bernhardt en la angla Vikipedio.