La dame aux camélias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sarah Bernhardt en la rolo de Marguerite Gautier (1882).

La Dame aux Camélias (laŭvorte La sinjorino de kamelioj, La sinjorino kun kameliojLa sinjorino kun la kamelioj, konata en Anglalingvio kiel Camille) estas romano de Alexandre Dumas, filo, unuafoje publikigita en 1848, kaj sekve adaptita de Dumas por la teatro. La Dame aux Camélias estis premierita en la Théâtre du Vaudeville en Parizo, Francio, la 2an de Februaro, 1852. La teatraĵo estis tuja sukceso, kaj Giuseppe Verdi tuj metis la historion en muzikon. Lia verko iĝis en 1853 la opero La Traviata, kun la ina protagonisto, Marguerite Gautier, renomita kiel Violetta Valéry.

En la angla-parolanta mondo, La Dame aux Camélias iĝis konata kiel Camille kaj almenaŭ 16 versioj estis luditaj nur en la teatroj de Broadway. La ĉefa rolulino estas Marguerite Gautier, kiu estis bazita sur la persono de Marie Duplessis, nome amantino en la reala vivo de la aŭtoro Dumas, filo.[1]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La sinjorino kun kamelioj : proza dramo en 5 aktoj / de Aleksandro Dumas. El franca originalo trad. Edmund Sî - Wien, 1930. - 87 folioj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Alexandre Dumas fils". online-literature.com. [1] alirita la 15an de aprilo 2018.