Kamelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
kamelio
Camellia sinensis 01.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Teacoj Theaceae
Genro: Kamelio’’ Camellia
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
Camellia fraterna
ligno de Camellia japonica

Kamelio (Camellia) estas plantgenro el la familio de la Teacoj (Theaceae). tiu genro konsistas el ĉ. 200 ĝis 300 plantspecioj, inter ili ankaŭ la konata Camellia japonica. Per la origina nomo Carl von Linné honoras pastron Georg Joseph Kamel, kiu portis C. japonica de Manilo al Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kamelioj estas ĉiamverdaj [[arbo]j] aŭ arbustoj. La alterne kaj spirale starantaj folioj estas leda kaj simplaj. Plej ofte ili havas folitigojn, la folirando estas plej ofte segildenta, malofte glata, stipuloj mankas.[1]

La duseksaj floroj staras unuopaj aŭ maksimume triope en la foliakseloj. Pedunkloj estas mezlongaj aŭ mankas. Ekzistas du aŭ pli antaŭfolioj kiuj apenaŭ estas distingeblaj de la sepaloj. La plej ofte kvin aŭ malofteses ĝis dek sepaloj estas je la bazo iom kunkreskintaj. La plej ofte kvin ĝis ok (malofte ĝis dekdu) petaloj estas je la bazo kunkreskintaj. La multaj stamenoj staras en du ĝis ses cirkloj.[1] La plej ekstera stamenocirklo estas ĉe la malsupra duono alkreskinta al la petaloj, la stamenoj povas formi tubon, la anteroj estas pli aŭ malpli ligitaj al la filamentoj. La hipoginaj karpeloj havas tri ĝis kvin fakojn, kun unu ĝis du, malofte ĝis dek ovarioj po karpelo. La pistilo estas simpla aŭ disbranĉitaaŭ konsistas el pluraj pistilbranĉoj.

La kaliko restas ĉe la kapsulfrukto, malofte ĝi falas. La semoj estas preskaŭ rondaj kaj sen flugiloj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro hejmiĝas en orienta Azio kaj Hindomalajzio. Centro de la specidiverseco estas suda Ĉinujo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro konsistas el 100 ĝis 300 specioj, kiuj estas dividitaj en kvar subgenroj kaj ĉ. 20 sekcioj:

  • subgenro Protocamellia
  • subgenro Camellia
  • subgenro Metacamellia
  • subgenro Thea

De ekonomia signifo estas:

Pliaj specioj:

Uzado[redakti | redakti fonton]

La plej konata specio el la genro estas la tearbusto kaj ankaŭ de kelkaj pliaj specioj oni rikoltas foliojn por prepari teo. Kelkaj specioj kaj multaj hibridoj estas uzataj kiel ornamplantoj. Ekzistas kelkaj specioj por produkti kamelioleo. Ekzistas ankaŭ specioj kun manĝeblaj floroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • P.F. Stevens, S. Dressler, A.L. Weitzman: Theaceae.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Beschreibung in der Flora of China. (engl.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]