Karlo Schmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carl Schmitt)
Karlo Schmitt
Persona informo
Carl Schmitt
Naskiĝo 12-an de julio 1888 (1888-07-12)
en Plettenberg
Morto 7-an de aprilo 1985 (1985-04-07) (96-jaraĝa)
en Plettenberg
Tombo Plettenberg vd
Religio katolikismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato • Universitato de Berlino • Universitato de Strasburgo vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Gefratoj Auguste Schmitt vd
Edz(in)o Pavla Dorotić • Duška Schmitt vd
Infanoj Anima Schmitt de Otero vd
Profesio
Alia nomo Johannes Negelinus vd
Okupo juristo • geopolitikisto • politikisto vd
Laborkampo politika teologiokonstitucia juro vd
Aktiva en Berlino vd
Doktoreca konsilisto Fritz van Calker vd
Verkado
Verkoj The Concept of the Political ❦
Land und Meer vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo Schmitt (germane Karl Schmitt, ankaŭ Carl Schmitt-Dorotic; naskiĝis la 11-an de julio 1888 en Plettenberg, Saŭrlando, Germanujo, mortis la 7-an de aprilo 1985 samloke) estis germana ŝtata juristo kaj politika filozofo, kiu funkcis politike dum la Vajmara Respubliko, Nazia Germanio kaj poste.

Schmitt konsideris la kampon de politiko kiel konstanta lukto, en kiu la fortaj venkas kaj tial, malaprobis liberalismon, kaj laŭdis la diktatorecon. En la fruaj jaroj de la Tria Regno, Schmitt estis inter la gvidaj juristoj kiuj laboris en la servo de Adolf Hitler, kvankam poste li estis forlasita.

La ideoj de Schmitt ricevis la atenton de filozofoj kaj politikaj teoriuloj, inkluzive de Walter Benjamin, Leo Strauss, Jacques Derrida, Giorgio Agamben, Slavoj Žižek, Alain Badiou, Jacob Taubes, Chantal Mouffe, Hannah Arendt, Susan Buck-Morss, Waldemar Gurian, Carlo Galli, Jaime Guzmán, Jürgen Habermas, Friedrich Hayek, Reinhart Koselleck, Antonio Negri, kaj Paul Gottfried, inter aliaj.

Kvankam liaj ideoj kaj pensoj estas konsideritaj kontestataj pro lia subteno por Naziismo, tamen multaj pensuloj korespondis kun liaj ideoj pro la teoria komplekseco kaj dilemoj levitaj per tiu penso koncerne la demandon de kiu estas la suvereno, lia koncepto de la politiko kaj de stato de krizo en la lando.

Karlo Schmitt

Libroj[redakti | redakti fonton]

Reinhard Mehring, Karlo Schmitt, monto kaj falo. Biografio. Eldonejo C.H. Beck. Munkeno Germanujo 2009 750 paĝoj. (Reinhard Mehring, Carl Schmitt, Aufstieg und Fall. Eine Biografie. C.H. Beck. München 2009 750 S. ) en germana