Mahmud de Gazni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Yamīn-ud-Dawla Abul-Qāṣim Maḥmūd ibn Sebüktegīn (perse یمین‌الدوله ابوالقاسم محمود بن سبکتگین), plej ofte konata kiel Mahmud de Gazni (محمود غزنوی; Novembro 971 – 30a de Aprilo 1030), konata ankaŭ kiel Mahmūd-i Zābulī (محمود زابلی), estis la plej elstara reganto de la Gaznavida Imperio. Li konkeris la orientan iranajn terojn kaj la nordokcidenton de la Hindia subkontinento (nuntempa Afganio kaj Pakistano) el 997 ĝis sia morto en 1030. Mahmud igis la iaman provincan urbon Gazni riĉa ĉefurbo de etenda imperio kiu kovris plej el nuntempa Afganio, orientan Iranon, kaj Pakistanon, rabante al riĉuloj de la tiama Hindia subkontinento.[1][2]

Li estis la unua reganto kiu portis la titolon de Sultano ("aŭtoritato"), signife la etendon de lia povo, kvankam konservante la ideologian ligon al la suvereneco de la Abasida Kaliflando. Dum sia regado, li invadis kaj rabadis partojn de Hindustano (oriento de la rivero Induso) 17 fojojn.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Saunders 1947, p. 162.
  2. Heathcote 1995, p. 6.
  3. Heathcote 1995, p. 6.
  4. Anjum 2007, p. 234.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anjum, Tanvir (Somero 2007). "The Emergence of Muslim Rule in India: Some Historical Disconnects and Missing Links". Islamic Studies. 46 (2).
  • Heathcote, T.A. (1995). The Military in British India: The Development of British Forces in South Asia:1600-1947. Manchester University Press.
  • Saunders, Kenneth (1947). A Pageant of India. Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]