Gaznavidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Gaznavida Imperio en ĝia plej granda ekspansio.

La Gaznavida dinastio (perse غزنویان ġaznaviyān) estis Persia[1] islama dinastio de Tjurka mamluka deveno,[2] kiu je sia plej granda etendo regis en grandaj partoj de Irano, Afganio, multo de Transoksiano kaj la nordokcidento de la Hindia subkontinento (parto de Pakistano) el 977 ĝis 1186.[3][4][5] Tiu dinastio estis fondita de Sebuktigin post lia sukcedo en la regado de la regiono de Gazni post la morto de lia bopatro, nome Alptigin aŭ Alptegin, kiu estis elrompinta eks-generalo de la Samanida Imperio el Balĥo, norde de Hindukuŝo en Granda Ĥorasano.[6]

Kvankam la dinastio estis de tjurka deveno el Centra Azio, ĝi estis tuj persiigita en aferoj de lingvo, kulturo, literaturo kaj kutimoj[7][8][9][10] kaj pro tio ĝi estas rigardita amplekse ankaŭ kiel "Persia dinastio".[11]

La filo de Sebuktigin, nome Mahmud de Gazni, deklaris sendependecon el la Samanida Imperio[12] kaj etendis la Gaznavidan Imperion al la Amudarjo, la Induso kaj la Hinda Oceano oriente kaj ĝis Rej kaj Hamadano okcidente. Sub la regado de Mas'ud la 1-a, la Gaznavida dinastio elperdis kontrolon super siaj okcidentaj teritoriojn al la Selĝukoj post la Batalo de Dandanakan, rezulte en limigo de sia teritorio al tiu de la nuntempaj Afganio, Pakistano (Panĝabo kaj Baluĉio).[13][14] En 1151, Sultano Bahram Ŝah perdis Gazni al la Gurida reĝo Ala al-Din Husajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BÖWERING, Gerhard. (1a de januaro, 2012) The Princeton Encyclopedia of Islamic Political Thought. Princeton University Press, p. 410–411.
  2. Islamic Central Asia: an anthology of historical sources, Ed. Scott Cameron Levi and Ron Sela, (Indiana University Press, 2010), 83;The Ghaznavids were a dynasty of Turkic slave-soldiers..., "Ghaznavid Dynasty" Encyclopædia BritannicaJonathan M. Bloom, Sheila Blair, The Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture, Oxford University Press, 2009, Vol.2, p. 163, Online Edition, "Turkish dominated mamluk regiments...dynasty of mamluk origin (the GHAZNAVID line) carved out an empire..."
  3. C.E. Bosworth: The Ghaznavids. Edinburgh, 1963
  4. C.E. Bosworth, "Ghaznavids" en Encyclopaedia Iranica, Reta Eldono 2006
  5. C.E. Bosworth, "Ghaznavids", en Encyclopaedia of Islam, Reta Eldono; Brill, Leiden; 2006/2007
  6. Encyclopædia Britannica, "Ghaznavid Dynasty", Reta Eldono 2007
  7. David Christian: A History of Russia, Central Asia and Mongolia; Blackwell Publishing, 1998; pg. 370: "Though Turkic in origin […] Alp Tegin, Sebuk Tegin and Mahmud were all thoroughly Persianized".
  8. J. Meri (Hg.), Medieval Islamic Civilization: An Encyclopedia, "Ghaznavids", London u.a. 2006, p. 294: "The Ghaznavids inherited Samanid administrative, political, and cultural traditions and laid the foundations for a Persianate state in northern India. ..."
  9. Sydney Nettleton Fisher kaj William Ochsenwald, The Middle East: a history: Volume 1, (McGraw-Hill, 1997); "Forced to flee from the Samanid domain, he captured Ghaznah and in 961 established the famed Persianate Sunnite Ghaznavid empire of Afghanistan and the Punjab in India".
  10. Meisami, Julie Scott, Persian historiography to the end of the twelfth century, (Edinburgh University Press, 1999), 143. Nizam al-Mulk klopodis ankaŭ organizi la Selĝukan administracion laŭ la modelo de la Persiaj Gaznavidoj.
  11. B. Spuler, "The Disintegration of the Caliphate in the East", en Cambridge History of Islam, Vol. IA: The Central islamic Lands from Pre-Islamic Times to the First World War, eld. de P.M. Holt, Ann K.S. Lambton, kaj Bernard Lewis (Cambridge: Cambridge University Press, 1970). p. 147: Unu el la efikoj de la renaskigo de la Persia spirito alvokita de tiu verko estas ke ankaŭ la Gaznavidoj estis Persiigitaj kaj pro tio ili iĝis persa dinastio.
  12. The early Ghaznavids, C.E. Bosworth, The Cambridge History of Iran, Vol. 4, eld. C. E. Bosworth, (Cambridge University Press, 1975), p. 170
  13. Truths and Lies: Irony and Intrigue in the Tārīkh-i Bayhaqī, Soheila Amirsoleimani, Iranian Studies, Vol. 32, No. 2, The Uses of Guile: Literary and Historical Moments (Spring, 1999), 243.
  14. Ghaznawids, B. Spuler, The Encyclopedia of Islam, Vol II, Ed. B. Lewis, C. Pellat kaj J. Schacht, (Brill, 1991), 1051.