Granda Ĥorasano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de Ĥorasano kaj ties ĉirkaŭaj teritorioj en la 7a/8a jarcentoj.
Mapo de 1886 de la 10a-jarcenta Proksima Oriento montranta Ĥorasanon oriente de la provinco Ĝibal.
Nomoj de teritorioj dum la Kaliflando en 750.

Ĥorasano (mezperse Xwarāsān; perse خراسان, prononcita [xoɾɒːˈsɒːn] ( aŭskultu) ), foje nomita Granda Ĥorasano, estas historia regiono kiu formis la nordorientan provincon de Granda Irano. La nomo signifas "la teron de la Suno" aŭ "la orientan provincon."[1][2]

Ĥorasano enhavis la teritoriojn de nuntempaj nordorienta Irano, de partoj de Afganio kaj de multo de Centra Azio. La provinco estis ofte subdividita en kvar kvaronoj. Nejŝaburo (nuntempa Irano), Merv (nuntempa Turkmenio), Herat kaj Balĥo (nuntempa Afganio) estis la centroj, respektive, de la plej okcidenta, norda, suda kaj orienta kvaronoj.[3] Norde, Ĥorasano etendiĝis tiom for kiom ĝis Oksuso, kaj laŭ kelkaj priskriboj, ĝi inkludis la teritoriojn de Transoksiano (Buĥaro kaj Samarkando en nuntempa Uzbekio).[3] Norde etendiĝis okcidenten ĝis la Kaspia marbordo.[4] Fruislama uzado ofte konsideris ĉion oriente de la tiel nomita Ĝibal aŭ tion kio estis poste nomita 'Irak Aĝami' (Persa Irako), kiel inkludita en vasta kaj svage difinota regiono Ĥorasano, kiu povus etendiĝi eĉ ĝis la valo de Induso kaj Sindo.[5] La limoj inter tiuj du areoj estis la regiono ĉirkaŭ la urboj Gurgan kaj Kumis. Partikulare, la Gaznavidoj, Selĝukoj kaj Timuridoj dividis siajn imperiojn en la regionoj 'Iraki' kaj 'Ĥorasani'. Oni supozas, ke tiu Ĥorasano estis lima sudokcidente kun la dezerto kaj la urbo Tabas, konata kiel "la Pordo de Ĥorasano",[6] el kie ĝi etendiĝis orienten ĝis la montoj de centra Afganio.[4] Fontoj el la 10-a jarcento antaŭen referencis al areoj de la sudo de Hindukuŝo kiel la Ĥorasanaj Vojoj, formantaj landliman regionon inter Ĥorasano kaj Hindustano.[7][8]

Granda Ĥorasano estas termino foje uzata por distingi la pli grandan historian regionon el la nuntempa Provinco Ĥorasano de Irano (1906–2004), kiu pli malpli enhavas la okcidentan duonon de la historia Granda Ĥorasano.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sykes, M. (1914). KHORASAN: THE EASTERN PROVINCE OF PERSIA. Journal of the Royal Society of Arts, 62(3196), 279-286.
  2. Komponaĵo de ĥŭar (signife "suno") kaj āsān (el āĝān, laŭvorte "estonta" aŭ "venonta" aŭ "tuj venonta"). Tiele la nomo Ĥorasan (aŭ Ĥorāĝān خورآيان) signifas "sunnaskejo", "Oriento". Humbach, Helmut, kaj Djelani Davari, "Nāmé Xorāsān", Johannes Gutenberg-Universität Mainz; Persa traduko de Djelani Davari, publikigita en la retejo de Iranian Languages Studies. MacKenzie, D. (1971). A concise Pahlavi dictionary (p. 95). London: Oxford University Press. La persa vorto Khāvar-zamīn (perse خاور زمین), signife "la orienta tero", estis uzita kiel ekvivalenta termino. DehKhoda, "Lughat Nameh DehKhoda" webarchive [1] 2011-07-18.
  3. 3,0 3,1 Minorsky, V. (1938). Geographical Factors in Persian Art. Bulletin of the School of Oriental Studies, University of London, 9(3), 621-652. p. 645.
  4. 4,0 4,1 Khorasan. Encyclopædia Britannica Online. Alirita 2010-10-21. “historical region and realm comprising a vast territory now lying in northeastern Iran, southern Turkmenistan, and northern Afghanistan. The historical region extended, along the north, from the Amu Darya (Oxus River) westward to the Caspian Sea and, along the south, from the fringes of the central Iranian deserts eastward to the mountains of central Afghanistan. Arab geographers even spoke of its extending to the boundaries of India.”.
  5. Bosworth, C.E.. (1986) Encyclopedia of Islam, Vol 5, Khe – Mahi. Leiden [u.a.]: Brill [u.a.], p. 55–59. ISBN 90-04-07819-3.
  6. Sykes, P. (1906). A Fifth Journey in Persia (Continued). The Geographical Journal, 28(6), 560-587. p. 562
  7. Minorsky, V.. (1937) Hudud al-'Alam, The Regions of the World: A Persian Geography, 372 A.H. - 982 A.D.. London: Oxford UP.
  8. Zahir ud-Din Mohammad Babur (1921). "Events Of The Year 910". Memoirs of Babur. Tradukita de John Leyden; William Erskine. Packard Humanities Institute. Alirita en 2010-08-22.
  9. Dabeersiaghi, Commentary on Safarnâma-e Nâsir Khusraw, 6a Eld. Tehran, Zavvâr: 1375 (Solar Hijri Calendar) 235–236