Samanida Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Samanida Imperio je sia plej granda etendo dum la regado de Isma'il ibn Ahmad.

La Samanida Imperio (perse سامانیان, Sāmāniyān), konata ankaŭ kiel Samanida dinastio, Samanida Emirlando, aŭ simple Samanidoj, estis Sunaisma[1] Irana Imperio,[2] kiu hegemoniis el 819 al 999. Tiu imperio estis ĉefe centrata en Granda Ĥorasano kaj Transoksiano dum sia ekzisto, sed je sia plej granda etendo, la imperio enhavis la tuton de nuntempa Afganio, kaj grandajn partojn de Irano, Turkmenio, Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, Kazaĥio kaj Pakistano.

La Samanida ŝtato estis fondita de kvar fratoj ibn Asad; nome Nuh, Ahmad, Jahja kaj Iljas — ĉiuj el kiuj regissian propran teritorion sub suvereneco de Abasidoj. En 892, Isma'il ibn Ahmad (892–907) unuigis la Samanidan ŝtaton sub nur unu reganto, kaj tio efektive metis finon al la feŭda sistemo uzita de Samanidoj. Ankaŭ dum lia regado la Samanidoj iĝis sendependaj el la Abasida aŭtoritato.

La Samanida Imperio estis parto de la Irana Intertempo, kiam okazis la kreado de persiigitaj kulturo kaj identeco kiu alportis Iranan parolmanierojn kaj tradiciojn en la kerno de la Islama mondo. Tio kondukus al la formado de Turk-Persa tradicia kulturo.[3]

La Samanidoj helpis artojn, ebligante progreson de scienco kaj literaturo, kaj tiele allogante fakulojn kiaj Rudaki, Ferdoŭsio, kaj Aviceno. Kvankam sub Samanida kontrolo, Buĥaro estis rivalo de Bagdado en ties gloro.[4] Fakuloj rimarkas ke Samanidoj revivigis la persan pli ol la Bujidoj kaj la Safaridoj, kvankam ili plue patronigis la araban je pli malgranda grado.[5][4] Per fama edikto, Samanidaj aŭtoritatoj deklaris ke "ĉi tie, en tiu ĉi regiono, la lingvo estas la persa, kaj la reĝoj de tiu regno estas persaj reĝoj."[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frye 1975, p. 151.
  2. Frye 1975, p. 164.
  3. CANFIELD L.,, Robert. (2002) Turko-Persia in Historical Perspective. Cambridge University Press. ISBN 9780521522915.
  4. 4,0 4,1 4,2 The History of Iran de Elton L. Daniel, p. 74
  5. Frye 1975, pp. 145-146.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Daniel, Elton. (2001) The History of Iran (The Greenwood Histories of the Modern Nations) Westport, CT: Greenwood Press. ISBN 0-313-30731-8, ISBN 978-0-313-30731-7
  • Frye, R.N. (1975). "The Sāmānids". In Frye, R.N. The Cambridge History of Iran. 4: From the Arab Invasion to the Saljuqs. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 136–161. ISBN 0-521-20093-8. [1] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  • Bosworth, C. Edmund (1984). "AḤMAD B. SAHL B. HĀŠEM". Encyclopaedia Iranica, Vol. I, Fasc. 6. London et al.: C. Edmund Bosworth. pp. 643–644. [2] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  • Houtsma, M. Th (1993). First Encyclopaedia of Islam: 1913–1936. Brill. pp. 579–1203. ISBN 9789004097964. [3] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  • Bosworth, C. Edmund (2011). The Ornament of Histories: A History of the Eastern Islamic Lands AD 650–1041: The Persian Text of Abu Sa'id 'Abd Al-Hayy Gardizi. I.B.Tauris. pp. 1–169. ISBN 9781848853539. [4] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  • Shapur Shahbazi, A. (2005). "SASANIAN DYNASTY". Encyclopaedia Iranica, Reta Eldono. [5] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  • Bosworth, C. Edmund (1984). "ĀL-E MOḤTĀJ". Encyclopaedia Iranica, Vol. I, Fasc. 7. London et al.: C. Edmund Bosworth. pp. 764–766. [6] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  • B. A. Litvinsky, Ahmad Hasan Dani (1998). History of Civilizations of Central Asia: Age of Achievement, A.D. 750 to the end of the 15th-century. UNESCO. ISBN 9789231032110. [7] Alirita la 15an de Septembro 2016.