Separismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Separatismo)
Saltu al: navigado, serĉo

Separismo, separatismo aŭ naciisma apartiĝemo (kaj eĉ sendependismo) estas ideologio, kiu klopodas la disigon de unu aŭ kelkaj partoj de ŝtata ento. Laŭ PIV estus “tendenco postuli kaj atingi apartiĝon de regiono, lando kaj simile disde la regno, al kiu ĝi apartenas”.

Nepre oni ne konfuzu kun Apartismo, kio estas specifa politika sistemo apartigi homojn laŭ raso, kiel en iama Sudafriko.

Ĉiu sociaj grupiĝoj povus esti konsiderataj iamaniere formo de separismo, pro tio, ke ili nutras sin el socia identeco kiu klare aŭ malklare ekskludas tiujn kiuj ne apartenas al ĝi. La moderna Nacio-ŝtato estas ekzemplo.

Ĝenerale, la separismaj movadoj konsistas en sociaj movadoj kiu deziras aŭtonomion aŭ totala sendependecon respektive de politika institucio sub kiu estas submetita preciza grupo de homoj. La kialoj por separismo povas esti regionaj, etnaj, lingvaj, kulturaj, religiaj aŭ kombino de kelkaj el tiuj.

Separismo povas esti fikcie konsiderata minaco al Ŝtato por silentigi streĉigojn kaj internajn kaj sociajn kaj ekonomiajn problemojn, kaj tiu estus maniero krei eksteran aŭ internan nerealan malamikon, kiu plifortigu la nacian konsciencon de tiu Ŝtato. Kiel konsekvenco de tiu situacio, la Ŝtato klopodos, ke la amaskomunikiloj konstante menciu tiun separisman "problemon" por ne atentigi pri aliaj pli gravaj aferoj.

Politikadministra separismo[redakti | redakti fonton]

La politika separismo celas la suverenecon kaj la secesion de preciza teritorio aŭ komunumo (ĝenerale, formita de personoj kun nacia konscienco) disde alia pli granda aŭ grava. Ekzemplo estas la kolonioj kiam ili sendependigas disde la metropolo. La propraj separismaj grupoj foje malakceptas tiun nomigon, kiun ili konsideras peyorativo.

La separistaj movadoj komune uzas metodojn tute perpacajn kaj ene de konstitucia laŭleĝeco. La provinco de Kebekio en Kanado loĝigas separistan movadon absolute perpaca ekde proksimume kaj almenaŭ la 1960-aj jaroj escepte pri la Oktobra krizo de 1970. Aliaj pacaj grupj atingis sian celon en Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio. Ankaŭ Singapuro disiĝis pace disde Malajzio. La Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko iris al milito nur en 1861 post serio de secesioj konstitucie laŭleĝaj.

Separismo povas ankaŭ formiĝi kiel violenta reago al pasinta puĉo, responde per uzado de terorismo. Tutmonde diversaj movadoj celas separismon kiel ununura maniero atungi sian celon de nacia liberigo. Inter ili oni inkludas la terorisman organizon ETA en Hispanio kaj Francio, la separistojn de Sikismo en Barato dum la 1980-aj jaroj, tamilojn en sama regno, la organizon IRA en Irlando ekde la 1910-aj jaroj, kaj la organizon de la Fronto de Liberigo de Kebekio en la 1960-aj jaroj. Ties strategio de gerrilo povas degeneri en intercivitanaj aŭ enlandaj militoj, kiel okazis en Ĉeĉenio.

La violento malpliiĝas kutime kiam ekzistas politikaj resursoj, kiujn la separistoj povus uzi por atingi plej grandan politikan kaj ekonomian povon ene de konstitucia ordo. Liberaj balotado kaj referendumoj povas esti vojoj por malstreĉigo. Tamen tre malmultaj landoj konscias pri siaj ebloj disdividiĝi.

Devenoj kaj ekzemploj de separismo[redakti | redakti fonton]

La separismaj movadoj, ĝenerale, nutras sin el naciismo tiele ke la separismo povas esti parto de kelkaj naciismaj movadoj kiuj povas blanciĝi ideologie el aŭtonomismaj aŭ federismaj sintenoj al malferme separistaj.

Ĉe naciismoj kie ekzistas Ŝtato evidente ne ekzistas separista elemento, ekzemple ĉe Hispana naciismo, kaj pro tio ne eblas diri, ke ĉiu naciismo estas separista.

Same, sento de politika malefiko kaj ekonomia malavantaĝo (aŭ avantaĝo) ludas gravan rolon. Tiele, la disdivido de Ĉeĥoslovakio estis kaŭzita iamaniere de ekonomiaj kialoj: Slovakio malakceptis abandoni parton de sia publika industrio, la kerno de sia regiona ekonomio. Bohemio kaj Moravio, la regionoj de la futura Ĉeĥa Respubliko, deziris eksperimentadi per ideo de libera merkato.

Alia grava kialo, estas la centrisma kutimo de la landaj ĉefurboj, kiuj pere de leĝoj kaj aliaj proceduroj submetas siajn provincojn aŭ ŝtatojn al sistemo simila al tiuj de kolonioj produktantaj de riĉo kaj forrabante ĝin laŭ maniero, supozeble laŭleĝa, kio povus iĝi separismo pro ekonomiaj kialoj, ĉar plej parto de la leĝaro aprobita de la centralisma ĉefurbo, malpliigas iom post iom la eblecojn de la ŝtatoj, kaj pro tio, la libero de la separista regiono por agadi laŭ siaj interesoj estas iom post iom pli limigita.

Kebekio estas ankaŭ ekzemplo de kiel la politika marĝenigo povas enflui en separistaj deziroj. Dum la unua jarcento de ekzisto de la Kanada Konfederacio, ekde 1867, malgranda minoritato de angloparolantoj de Montrealo dominis la politikon kaj la ekonomion de la provinco. La malakcepto de tiu situacio enfluis al la kreado de la unuaj separistaj grupoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Parto de la Eŭska naciismo ekzistanta en la eŭskaj regionoj de Francio kaj Hispanio, postulas ekde antaŭ pli ol unu jarcento la separismon kontraŭ tiuj du ŝtatoj de la regiono kiun ili nomigas Eŭskio, postulante la restarigon de ties iama teritoria aŭtonomio nome fueros, baze ĉefe sur historiaj, kulturaj kaj lingvaj (Eŭska lingvo) aspektoj, kaj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, respektive la sangan subpremadon de la centrisma diktaturo de Francisco Franco, kiu disvolvigis violentan sektoron (ETA) kiu ankoraŭ pluvivas aktuale.

Simila movado naskiĝis en Etiopio, kie la ribeluloj de Eritreo reagis kolere kontraŭ tiranio kaj koruptado de la centra etiopia registaro.

La landoj de la nordo de la Itala duoninsulo retenis sian sendependecon dum jarcentoj (ekzemple, la Veneto havis separitan identecon ekde la 10-a jarcento ĝis la 19-a kiel Venecia respubliko; Ligurujo pluestis sendependa dum preskaŭ sep jarcentoj kiel Respubliko de Ĝenovo). La separismo de la norda Italio ne nur havas ekonomiajn radikojn, sed ankaŭ lingvajn kaj kulturajn. Ekzistas ankaŭ separistaj movadoj en Sicilio kaj Sardio.

Ankaŭ en Latinameriko, landoj kiel Argentino kaj Ĉilio konsideris separismon la Regnon de Araŭkanio kaj Patagonio, akuzante kelkajn indiĝenajn grupojn de etno de mapuĉoj serĉi sian sendependon laŭ tiu sistemo de monarkia registaro, kiu nuntempe jam ne estas taŭga sistemo por landoj de la amerika kontinento. Dume en Ĉilio pluekzistas la defendo de la suvereneco de tiu teritorio kiel Araŭkanio kaj de la indiĝenaj grupoj kiuj formas parton de la etna heredaĵo de la lando. En Argentino tiu teritorio estas iamaniere aŭtonoma, sed kelkaj personoj dezirus sendependan ŝtaton.

Ankaŭ en Bolivio lastatempe naskiĝis separismaj grupoj. La problemo komencis en la Departamento de Santa Cruz kaj resto de la orienta regiono, kiuj nomigis sin mem kiel Nacio Kamba'; la fakto estas ke kontraŭstaro kontraŭ la registaro de la Prezidento Evo Morales iĝis deziro sendependi de la flanko de la plej riĉaj regionoj, kiuj volas subteni nek la projekton de la unua indiĝena prezidento nek la interesojn de lia indiĝena loĝantaro de la aliaj regionoj.

Aperis ankaŭ la kazo de Tibeto en 2008; tibetanoj petis sian sendependecon kaj akuzi Ĉinion subpremi la proteston; krome okazis tumultoj kun fizikaj vundoj kaj tio respeguligis en kontraŭstaro en multaj landoj al la parado de la Olimpika Torĉo kaj kelkaj sektoroj minacis per bojkoto de la Olimpikaj Ludoj de Pekino.

Tiparo[redakti | redakti fonton]

La historio onin montras ampleksan gamon de separismaj aktivadoj kaj sentoj, kiel jenaj:

  • Kelkaj movadoj leviĝis perarmile al konvencia milito. Multaj amerikaj landoj atingis tiele sian sendependon ekde proksimume 1780 al 1830.
  • Aliokaze, sen sufiĉaj rimedoj por entrepreni malferman militon, la separistaj movadoj turnas sin al taktikoj de gerilo. La separismo ĉe Ĉeĉenio iĝis tia post malsukceso de malferma milito en Kaŭkazo. Hispanio rehavis sian sendependecon tiele post la invado napoleona de 1812.
  • La violentaj kaj minoritataj separismaj movadoj turnas sin al taktikoj de terorismo, diferencaj el la antaŭe menciitaj (gerilo) kie la violenta agado ne disvolviĝas nur kontraŭ malamikaj fortoj, sed ankaŭ ĉe la civila loĝantaro de la teritorio, kaj, foje, kontraŭ tiu civila loĝantaro mem. Ekzemploj de tiu separista terorismo estas en Eŭskio ETA aŭ en Ulstero la organizo IRA.
  • En kazoj kie invadinta forto mistenas ferecan povon kaj tre superajn kapablojn, la separistaj movadoj havas malmultan ŝancon escepte kaŝi sin sub la formo de rezistado. La aŭtoritatoj de la Rusa Imperio en Pollando dum la 19-a jarcento permesis malmultan eblon al la polaj ribeluloj uzi armilojn, krom malhelpi la uzadon de ilia lingvo kaj la praktikon de iliaj kulturaj aktivadoj publike. Tamen, la pola separismo en rusa regno ne falis, sed esperis pli favorajn tempojn.
  • En okazoj, la separismo povas klopodi siajn celojn pere de la konstitucia laŭleĝo, kutime perparlamenta reprezentado. Barato estas la klasika ekzemplo de uzado de la pasiva rezistado por atingi la separismon kaj la politikan sendependon. La filozofio kaj metodologio de Mahatma Gandhi pruvis sian valoron tiukampe.
  • La separismo pere de la kultura distingo povas trabori supranacian hegemonion. La separismo de Kornvalo agis tiele ofte, kaj tia separismo pruvis sian efikon en la balta regiono post la Unua Mondmilito
  • La separismo apogita de intelektuloj okazis en diversaj lokoj kiel Kaskadio, enklavo de la okcidenta marbordo de Nordameriko partikulare riĉa en natura diverseco.
  • Portempa aŭ intermita sento de malamikeco kontraŭ nacia aŭ regiona situacio povas enflui en onda separismo kiu floras kaj svenas laŭ populareco. La regiono de Novanglio en Novsudkimrio montras kazon de tiu tipo.
  • La separismo de mikronacioj ne estas konsiderata veran minacon por la unueco de teritorioj. Lokoj kiel la Provinco de la Rivero HuttSelando deklaris sian sendependecon formante parlamentojn kaj redaktante konstituciojn, eldonis poŝtmarkojn kaj monpaperon, pasportojn, ktp., sen reale esti agnoskitaj kiel malamikoj de la metropola povo aŭ ŝanĝi la ekvilibron de voĉdonado en Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj kazoj povis utili kiel ilo de ekonomia aŭ politika protesto sen neceso minaci la fakta integron de la Nacio-ŝtato.

Oscilantaj separismoj[redakti | redakti fonton]

Separismo varias laŭ formo, forto kaj direkto laŭlonge de la tempo. Belgio luktis sangan militon por sia sendependeco en 1830, sed en la dua duono de la 20-a jarcento estis unu de la landoj fondintaj de la multinacia Eŭropa Unio. La separismo de Teksaso estis realaĵo en 1836, kaj deklinis post la aneksiigo al Usono en 1845, sed grupo Respubliko de Teksaso pluhavas vivan la deziron sendependi nuntempe. Hindioj, antaŭ 1947, postulis sian propran raĥaon, kaj pli poste spertis la islaman separismon kaj la formigon de Pakistano, kiu siavice estis viktimo de la bengala separismo kaj de la sendependigo de Bangladeŝo (Orienta Pakistano). La romantismo de la konstanta deziro atingi la nacian solidigon ne ĉiam respegulas la fluon de la eventoj, almenaŭ ĝis nun, kiel ĉe Puerto-Riko kaj la celo de nacia sendependeco kiun celas atingi la Partio de la Sendependeco de Puerto-Riko (Sendependisma Partio de Puerto-Riko).

Religia separismo[redakti | redakti fonton]

La religiaj grupoj kies membroj kredas, ke ili devu interagadi kun neniu escepte kun siaj samreligianoj tendencas disiĝi kaj formi apartaĵojn. La religia separismo iĝis partikulara trajto de kelkaj protestantaj eklezioj en kies teritorioj la eklezia registaro kaj la teologia aŭtoritataro sidejas en loka nivelo. Oni komparu la religian panoramon de Eŭropo dum la 15-a jarcento kun tiu de Nordameriko en la 20-a jarcento. Oni rigardas religion kiel eventualan separilon; simile okazis dum la eksjugoslavaj militoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]