Kaprico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kaprico estas laŭ PIV

  1. subita nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo, kaj
  2. neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto kaprico venas baze de la vorto "kapro", ĉar al tiuj bestoj oni ofte atribuas tiajn subitajn voloŝanĝojn.

La germana vorto Laune (de la latina luna = „luno“) origine karakterizis la koncepton, ke la fazoj de la luno influus la humoron de la homoj, kaj aparte ties kapricojn. La anglaj, italaj kaj francaj vortoj lunatic, lunatico respektive lunatique simile alude al la vorto "luno" signas psikiatrie malsanajn, ekstreme kapricajn homojn. La hispana vorto capricho [kaPRIĉo] enhavas duan signifon, kio rilatas denaskajn kaj porĉiamajn makulojn en la haŭto, laŭ tradicia supozo, se graveda virino arde deziregas ion, ekzemple bananon, la posta filo heredos makulon kun sama formo, nomota capricho.

La muzika termino kapriĉo priskribas mallongan, apartan kaprican komponaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kaprico en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. 
  • Citaĵo
     Ĉiu barono havas sian kapricon. 
  • Citaĵo
      Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]